Mulholland Drive

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mulholland Drive
filmo
Originala titolo Mulholland Dr.
Produktadlando Francio, Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 16-a de majo 2001 (Cannes)
Daŭro 2h43
Ĝenro Kulta filmo
Kameraado Peter Deming
Buĝeto 15.000.000 USD
Reĝisoro(j) David Lynch
Produktisto(j) Pierre Edelman
Scenaro David Lynch
Laŭ la verko de ---
Filmita en Usono (Kalifornio)
Loko de rakonto Los-Anĝeleso • Mulholland Drive
Muziko de Angelo Badalamenti
Rolantoj Naomi Watts • Laura Harring • Ann Miller • Justin Theroux • Robert Forster • Angelo Badalamenti • Mark Pellegrino • Lori Heuring • Dan Hedaya • Chad Everett • Lee Grant • Jeanne Bates • Vincent Castellanos • Geno Silva • Brent Briscoe • James Karen • Katharine Towne • Melissa George • Michael J. Anderson • Scott Coffey • Billy Ray Cyrus • Michael Des Barres • Rena Riffel • Michele Hicks • Tony Longo • Lisa Lackey • Richard Green • Patrick Fischler • William Ostrander • Michael Fairman
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj ???
Produktinta firmao StudioCanal (Francio), Asymmetrical Productions (Usono), Les Films Alain Sarde (Francio), Imagine television (Usono), The Picture Factory (Usono), Touchstone Television (Usono)
Distribuo ???
Honorigoj César Award for Best Foreign Film • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Mulholland Drive estas usona filmo reĝisorita kaj surscenigita de David Lynch. Ĝia titolo aludas al la serpentforma kaj danĝera vojo, kiu kondukas al Holivudo.

La rakonto absorbis multajn spektantojn pro sia aparteco kaj sia pensigeco. Efektive, la unua vidado de la filmo igas pli da demando ol da respondo ĉe la spektanto kaj ĉiu deduktas malsame tiun simbolplenan filmon, kies strukturo similas al tiuj de The Wizard of Oz, VertigoPersona.

Aperante en 2001 en la Festivalo de Cannes, ĝi ricevis imponajn aklamojn kaj Lynch estis premiita la Plej Bona Reĝisoro (kune kun Joel Coen por The Man Who Wasn't There). Kaj spite al ne tiel grava publika bonvenigo, la filmo fariĝis poste vere kulta kaj multaj diskutadoj burĝonis rete por malkodi la indicojn donitajn de Lynch.

Alfilmiĝo[redakti | redakti fonton]

Skize, Mulholland Dr. estis televida projekto. David Lynch, kiu jam spertis pri TV-serioj kiel interalie Twin Peaks, planis filmi duhoran epizodon poste sekvotan de aliaj. Sed la produktantoj, la televida ĉeno ABC (American Broadcasting Company), postulis multajn aranĝojn kaj drastajn forprenojn. Eĉ se Lynch efektivigus la aranĝojn, la dissenda firmao ne akceptus plu subteni la reĝisoron.

Feliĉe, Lynch konservis la rajton disponi pri sia verko kaj helpe de 7 milionoj dolaroj de Canal+, franca televidĉeno, adaptis la epizodon al vera filmo je 2 horoj kaj duono.

Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Mulholland Dr. estas la tipa filmo, kiun oni devas spekti antaŭ ol vidi iajn ajn kritikojn aŭ analizojn. Malkaŝi eĉ parton de la scenaro por la nekonatuloj estas surprizfuŝado. Estas do ege konsilate spekti la filmon antaŭ plulegi.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Estus sensencaĵo prezenti la komencon de tiu filmo ĉar ĝia strukturo ne similas al la kutima scenara ŝablono. Ĉirkaŭ 60% de la filmtempo, la rakontado tute ŝanĝas kaj mergas nin en konfuzo kaj sindemandado pri la jam vidita parto de l' filmo. Kaj la solvo ne prezentiĝos je la filmfino, kiel iu povus prudente kredi, sed en la adaj revidoj de la filmo, en kiu staras multegaj indicoj, ofte sensignifaj, sed kiuj igas al pli abstraktaj demandoj.

Plurajn konkludojn spektantoj faris pri tiu verko. La plej kutima estas la jena : La filmo dividiĝas en du oponajn partojn, do konsekvence unu el ili estas malvera. Temus pri la sama rakonto, ĉu bona ĉu malbona, laŭ la vidpunkto de Diane, turmentita de memriproĉoj post la morto de Camilla, kiun ŝi mem aranĝis.

La stranga komenco (antaŭ la prezento), kiel la fino, estas tre gravaj por kapti la intrigsencon. Unue, oni ekvidas figurojn dancantajn antaŭ violkolora fono kaj riveliĝas ombraj vizaĝoj kiu montras rideteman junulinon kun du maljunaj homoj. Verŝajne temas pri Diane kies intenco estas fariĝi holivuda stelulo kaj siaj geavoj. Poste, en malluma ĉambro, la kamerao subiras al lita kapkuseno kvazaŭ ni enkorpiĝus iu kiu ekdormas. Ekde tiu preciza momento ĝis la malfermo de la blua skatolo kaj la vekiĝo de Diane, la rakonto do konsistus el nura sonĝo, kun realecaj paŭzoj (ĉu?) en kiuj rolas la malfeliĉa reĝisoro Adam Kesher kaj liaj disputoj kun la mafio.

La veran vizaĝon de Diane oni ekvidas post sia vekiĝo. Ŝi kondutas freneze, ne plu bele aspektas, masturbiĝas pro ama kaj amora manko, kaj regule havas delirajn ekbrilojn pri la estinteco. Camilla Rhodes estas fakte manipulista aktorino, kiu nur ŝuldas sian sukceson al mafio kaj rendevuis Diane antaŭ ol malfideli ŝin kun sia nova koramiko la reĝisoro Adam. Diane ne povas ĝin elteni kaj decidas dungi murdiston por mortigi la perfidulinon. Post la morto de Camilla (kies simbolo estas la blua ŝlosilo sur la tablo), Diane dormiĝas.

La alveno de Betty al Holivudo estas nur bonigita sonĝo de sia vivo en kiu ŝi bonvenas la vojerarintan Rita kaj helpas ŝin, eĉ post la malkovro ke ŝi ne konas ŝian onklinon. En la sonĝo, estas ŝi, kaj ne Camilla, kiu estas fariĝanta stelulo. Sed la realeco tiam kaj tiam reaperas, kiel en la kafejo, malantaŭ kiu kasiĝas abomena monstro ; kiel en la teatro Silencio, klimaksejo de la intrigo. Camilla komprenas la kialon de la blua kaj dezajna ŝlosilo, simbolo de sia morto, kaj finiĝas la sonĝo.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Maldekstre dekstren : Naomi Watts, la reĝisoro David Lynch, Laura Harring kaj Justin Theroux.

Jen filmo kiu ne domaĝas sian publikon, kiu ade taŭzas kaj turmentas onin per labirinta intrigo. Tamen, la spektado ne estas malagrabla, sen ia ajn masoĥista deziro, oni plezuras ensorĉiĝi de la Lynch-a turmento. Se eblas tiun dirmanieron, oni povus eĉ taksi ĝin pli "kina" ol aliaj filmoj. T.e. ke filmo kiu ne pretendas rakonti pli ol si mem, kies intrigo giradas, estas multe pli riĉa en sia strukturo ol en sia rakonto. Ĝi firmigas sian memon. La rakonta malrealeco ne estas malpli kredinda ol la malrealeco de sia konstruado. Tamen la rakonto onin mokŝercas, interplektante ligojn, dissemante spurojn, sen deviga kialo. Kvazaŭ temus pri senbaza rakonto, sen antaŭpripensado, vera deliro! Sed kio estas kino, se ne rakonto de deliroj, aŭ plivole deliraroj, sen rilatoj unu la aliajn?

Kino malsimilajn erojn kutimas kolekti kaj konekti, por rezulte prezenti tuton, celante ĝin kohera. Spektanto ĝin konscias, kaj do revuas la rakonton, avida je kohereco, kaj kia angoro kiam ĝi ne ekzistas! Ekzemplas kun tiu filmo, en kiu kvar fikciulojn rolas du aktoroj. La unua rolas du apartajn, sed tamen similajn kaj la dua rolas la saman, kiu duiĝis pro memorperdo. Kvar fikciuloj (oni cetere atente rigardas la aktorliston ĉe la fino por konstati ĉu jes aŭ ne temas pri la samaj aktoroj), du rakontoj! Ĉu la unua post la dua? Oni ĉiam sin demandas kiam tempas tiun scenon rilate al la antaŭa. Onin la filmo neniel avertas. La sceno pri la provripetado estas emfaze rivelanta : Komence, Betty miras kaj nervoziĝas pro la daŭra ĉeesto de sia vidalvidulo. Kaj Rita malmilde respondas, ŝajnigante malkontenta. Fakte, ŝi ja estas, sed ne pro sia reago, sed pro sia diktado! Ambaŭ ripetas prezentprovon. Sed helpe de la kamerao, Lynch sukcesas adigi la falsadon dum kelkaj sekundoj. Jen la kina magio!

Mulholland Dr. majstre ludas kun tiaj iloj, kaj ankaŭ mokadas la kliŝojn de pli ol jarcento de filmaro. Ĉugoj ne plu sin pelas al aŭtakcidentejo, ili fariĝis ĝusatigitaj. Eĉ la aŭto ne eksplodas, ĝi nur ordinare flamiĝas. La holivuda revo post ripetadoj de similaj intrigoj fariĝis koŝmara. Vakeroj estas kompatindaj, reĝisoroj estas kokritaj kaj steluloj estas interŝanĝeblaj. Ili eĉ interŝanĝas nomojn : Camilla Rhodes-on multaj aktorinoj rolas!

Ne ekzistas orkestro, sed tamen ĝin oni aŭdas! la anoncisto klamas en la Klubo Silento. Ne estas rakonto, kaj tamen rakonto inklinas disvolviĝi, pulsigita de nia menso. Temas nur pri son-veturilo, pri filmo, pri iluzio. Eĉ se steluloj mortas, restas la bendo, la filmorulo. Kiel la kantista voĉo en la klubo kiu daŭras, eĉ se la kantisto forpasis. Kiel por la kinematografio kiu transvivas siajn stelulojn, siajn revojn kaj siajn koŝmarojn. Silentu!

La dek indicoj de David Lynch[redakti | redakti fonton]

En la usona kaj brita DVD, David Lynch, kiu tute rifuzis komenteti la cerbumigan filmon, tamen skribis dek indicojn por ke la spektantoj pli facile divenu la solvon. Sed multaj pensas ke ĉi-tio estas nur ia blago de la reĝisoro kiu kutime emas tutsilenti pri sia verko. Tiuj indicoj estas do eble nur faritaj por eĉ pli kompleksigi la aferon erarigante la leganton.

  1. Atentu la filmkomencon. Almenaŭ du indicoj riveliĝas antaŭ la filmprezento.
  2. Rimarku la aperojn de la ruĝŝirmita lampo.
  3. Ĉu vi povas aŭdi la titolon de la filmo por kiu Adam Kesher aŭskultoprovigas aktorinojn? Ĉu ĝi estas denove menciita?
  4. Akcidento estas terura evento. Kie ĝi okazas?
  5. Kiu donas la ŝlosilon, kaj kial?
  6. Rimarku la robon, la cindrujon, la teotason.
  7. Kio sentiĝas, efektiviĝas kaj kolektiĝas en la Klubo Silencio?
  8. Ĉu nur talento helpas Camilla?
  9. Rimarku la aperoftecon de la homo malantaŭ Winkies.
  10. Kie troviĝas Onklino Ruth?

Filmmuziko[redakti | redakti fonton]

Vidu: Mulholland Drive (muzikalbumo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]