Mulhouse
Mulhouse | |
---|---|
Lando | Francio |
Regiono | Alzaco |
Departemento | Haut-Rhin |
Arondismento | Mulhouse (ĉefurbo) |
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj |
Poŝtkodo | 68100 / 68200 |
Urbestro Aktuala mandato |
Jean Rottner 2010 - 2014 |
Longitudo | 07° 20' 24" OR |
Latitudo | 47° 44' 57" NO |
Alto | 240 m |
Areo | 22,18 km² |
Loĝantaro | 111 156 loĝ. (2009) |
Mulhouse [myluz] (esperantigite Mulhaŭzo, germanlingve Mülhausen) estas la plej granda urbo de la departemento Haut-Rhin kaj la dua plej granda post Strasburgo en la regiono Alzaco. Du riveroj trafluas la urbon, la Doller kaj l'Ill, alfluo de Rejno.
Kvartaloj
Mulhouse dividiĝas je 16 kvartaloj: Bassin Nordfeld, Bourtzwiller, Brustlein, Centre historique, Cité Briand, Coteaŭ, Daguerre, Doller, Dornach, Drouot Barbanègre, Fonderie, Franklin Fridolin, Haut Poirier, Rebberg, Vauban Neppert, Wolf Wagner. Ekde 1994, ĉiu kvartalo disponas je kvartala konsilio kiu emas disvolvi partoprenivan demokration.
Transportoj
Ekzistas kompleta ĉirkaŭurba fervojo kaj trajn-linioj al Belfort, Strasburgo, Bazelo kaj Thann. La TGV-linio (linio por tre rapida trajno) estas kunligonta la urbon al Dijon kaj al Strasburgo en la proksimaj jardekoj, tiel ebligante al enloĝantoj de Mulhouse rapidan aliron al sudo kaj okcidento de Francio (interalie Parizo).
Ekde 2003, oni vorkas en la urbo por konstrui traman reton kiu estos inaŭgurata en 2006. Tram-trajno ankaŭ estus ligonta la nord-okcidentan parton de la urba aglomeraĵo.
La internacia flughaveno de Bazelo-Mulhouse-Freiburgo (Euroairport), kvankam suferigita de la fiasko de Swissair, elkriziĝas laŭ pasaĝer-flua vidpunkto dank al baz-instaliĝo de la flugkompanio Easyjet.
La aŭtoŝoseoj A35 kaj A36 kruciĝas nord-oriente de la urbo dank al kelkaj maloftaj aŭtoŝoseaj interlig-vojoj kun 3 niveloj, tiel oferante facilan alireblon al Strasburgo, al Germanio, al Svislando kaj al la cetero de Francio.
Historio
La urba nomo venas de la germana muelejo (Mülhausen), ĉar la unuaj fiksaj instaliĝoj estus okazintaj pro muelistoj konstruintaj sian muelejon ĉe akvo-fluo de la Ill kaj de la Doller. Tial, la urba simbolo estas muel-rado.
La unuaj skribaj spuroj datiĝas de la 12a jarcento. En 1354, Mulhouse membriĝis en la dek-urb-ligo, asocio de liberaj alzacaj urboj. En 1515, la urbo eksiĝis el tiu ligo por alianciĝi kun svisaj kantonoj. Ekde tiam estis libera kaj sendependa respubliko ĝis franca anekso en 1798, dum la epoko de la Directoire.
La 4-an januaro de 1798 civitanoj balotis por la kunigo kun la Francio (591 voĉdonojn tio estas 97,52 % de voĉoj). La 28-an januaro de 1798 la traktado estis kontraktinta [1]. La 15-an de marto 1798 la respubliko kunigis kun la Francio.
Pro malfrua aparteniĝo al Francio (kaj ankaŭ ĉar la urbo estis tiam malpli grava), la administracia rolo de la urbo restis limigata. Tial Kolmaro, kvankam malpli loĝata, estas plu prefekturejo de la departemento dum Mulhouse nur fariĝis sub-prefektura urbo en 1857.
La mulhaŭza disvolviĝo povas esti komparata kun tiu de fulmrapid-disvolviĝanta urbo, iam stimulita de la teksa industrio (littukaĵoj) kaj de tan-aktivoj, poste de kemiaj kaj mekanikaj industrioj ekde la mezo de la 18a jarcento. Mulhouse tiam ankoraŭ flegis privilegiajn rilatojn kun Luiziano el kiu ĝi importis kotonon. Tio klarigas ke ĝia historia centro estas malgranda kompare kun la tuta urba vasteco.
Daŭriginda...
Esperanta vivo
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 36 voĉdonojn (0,19 % de voĉoj) en 2004, kaj 96 voĉdonojn (0,58 % de voĉoj) en 2009.
Urbopartnerecoj
- Walsall (Britio) ekde 1953
- Antverpeno (Belgio) ekde 1956
- Kaselo (Germanio) ekde 1965
- Chemnitz (Germanio) ekde 1981 (tiam tiu komunumo ankoraŭ nomiĝis Karl-Marks-Urbo kaj situis en GDR)
- Bergamo (Italio) ekde 1989
- Givatayim (Israelo) ekde 1991
- Timișoara (Rumanio) ekde 1991
- El Khroub (Alĝerio) ekde 1999
- Sofara (Malio) ekde 2003
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj