Mulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mulo
Mulo
Mulo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Ekvedoj Equidae
Genro: Ekvo Equus
Specio: Equus asinus x Equus caballus
Equus mulus
Erxleben, 1777
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Juancito, plej bona mulo de Argentino, dum ekspedicio en Mitra Duoninsulo (orienta parto de Granda Insulo de Fajrolando).
Tia mulo kutime pezas ĝis 120 kg.

Mulo estas hibrido de virazeno kaj ĉevalino, plej ofte ne plu kapabla reproduktiĝi. Teorie oni povas produkti mulon (aŭ pli ekzakte hinon) de azenino kaj virĉevalo, sed por praktikaj kialoj tio ne okazas escepte akcidente.

La termino "mulo" etimumas de la latinlingva "mulus" kaj origine uziĝis por nomi posteulon de gepatroj de iaj ajn specioj malsamaj.

La grandeco de mulo kaj la laboro, kiun ĝi povas fari, estas dependaj de la bredado de la ĉevalino. Muloj povas esti malpezaj, mezpezaj, aŭ eĉ pezaj, se la ĉevalino estas tirĉevalo.[1]

Muloj pretendiĝas esti pli paciencaj, fidemaj, hardaj, kaj longedaŭraj ol ĉevaloj, pli inteligentaj kaj rapidaj ol azenoj, kaj malpli obstinaj ol azenoj.[2]

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Mulo havas la jenajn karakterizojn similajn al azeno: kapon dikan kaj mallongan, orelojn longajn, membrojn maldikajn, ungojn mallarĝajn kaj malgrandajn, kolharon neampleksan, voston sen haroj ĉe la radiko, kaj neĉeesto de malantaŭgamba “kaŝtano” (malmola ŝvelo, kutime kun larĝo de 1 colo (2.54 cm) aŭ malpli, eble la postsigneto de forevoluigita piedfingro en praĉevaloj, kaj aperante en ĉevaloj sur la antaŭaj gamboj super la genuoj, kaj malantaŭgambe je la ventra flanko, sub la malalta artiko). [3]

Mulo estas uzata kiel ŝarĝ-, rajd- kaj tirbesto. Turistoperatoroj ĝenerale preferas mulojn al ĉevaloj: muloj montras pli grandan paciencon sub la premo de pezaj ŝarĝoj, kaj ilia haŭto estas pli malmola kaj malpli sentema ol tiu de ĉevaloj, farante ilin pli kapablaj rezisti al suno kaj pluvo. Iliaj hufoj estas pli malmolaj ol tiuj de ĉevaloj, kaj ili montras naturan reziston al malsanoj kaj insektoj.

La mediana pezo de muloj etendiĝas proksimume de 370 ĝis 460 kg (de 820 ĝis 1000 funtoj)[4]. Kvankam individuaj bestoj varias, milita mulo povas "porti ĝis 72 kg kaj marŝi dum 26 km sen ripozo"[5]. Ĝenerale, mulo povas porti “malvivan” pezon (t.e. pezon ne de rajdanto sed de ia senviva ŝarĝo) de ĝis 20% de sia (la mula) korpa pezo, aŭ proksimume 90 kg (198 funtojn).[6]

Proverba ĝi fariĝis pro sia obstineco heredita de la patro (obstina/senprudenta kiel mulo).

Mulo ne sonas ĝuste same kiel azeno nek kiel ĉevalo. Anstataŭe, mulo faras sonon simile al tiu de azeno sed ankaŭ kun la henaj karakterizoj de ĉevalo—la mula bleko ofte komencas per heno kaj finas per sono skribita kiel “hi-ha”.[7]

Kolordiverseco[redakti | redakti fonton]

La feloj de muloj montras la saman diversecon kiel tiuj de ĉevaloj. Oftaj koloroj estas nigra, griza, kaŝtana (angle chestnut, ruĝbruna korpo kun helaj ekstremaĵoj-- kolhararo, vosto, kaj la malaltaj partoj de la gamboj), kaj beja (ruĝbruna korpo kun nigraj ekstremaĵoj , inklusive de la orel-randoj). Aliaj koloroj estas blanka, ruana (angle, roan, miksaĵo de blankaj kaj pigmentitaj haroj, kun kapo kaj ekstremaĵoj de solida koloro), palomina (angle palomino, orkolora korpo kun blanka kolhararo kaj vosto), grizbruna (angle: dun, kiu ĉiam havas malhelan strion laŭdorse, kaj kutime pli malhelajn ektremaĵojn), cervohaŭta (angle: buckskin, malhelbruna aŭ orkolora felo kun nigraj ekstremaĵoj), farbita (angle: paint,pinto, kun blankaj kaj malhelaj makuloj), kaj apalusa (angle appaloosa, kun leopard-similaj makuletoj).

Fekundeco[redakti | redakti fonton]

Muloj kaj hinoj havas 63 kromosomojn, la averaĝo de la kromosomkvanto de la ĉevalo (64) kaj tiu de la azeno (62). La malsimilaj genetikaj strukturoj kutime malhelpas la ĝustan pariĝon de la kromosomoj por krei sukcesajn embriojn, kaŭzante tion, ke la plimulto de muloj sterilas.  Ne ekzistas kazoj registritaj de fekundaj virmuloj. Tamen, nemultaj mulinoj ja produktis idojn kiam ili pariĝis kun purbredaj virĉevaloj aŭ virazenoj.[8] [9] Herodoto donas rakonton pri ĝuste tia okazo, kiel aŭguro de la venko de Grekio fare de Kserkseso dum la jaro 480 A.K. [10] : “Ankaŭ okazis alispeca antaŭsigno dum li ankoraŭ estis ĉe Sardeso: mulo produktis idon, naskante mulon.” ([11])

Ĉiuj virmuloj estas sterilaj kaj tamen devu ankaŭ esti kastritaj. Se ne, ili povas fariĝi danĝeraj pro produkto de tro multaj hormonoj, tial ili ĉiam estu kastritaj. Ĉiuokaze, estas senutile subteni ilin stalonoj.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ensminger, M. E.. (1990). Horses and Horsemanship: Animal Agriculture Series (Animaloj en agrikulturo), Sixth, Danville, IL: Interstate Publishers. ISBN 0-8134-2883-1.  pp. 85–87. (angle)
  2. Jackson, Louise A. The Mule Men: A History of Stock Packing in the Sierra Nevada (Homoj kaj muloj en Sierra Nevada), p. 5 (Mountain Press Publishing Co, Missoula, Montana, 2004). ISBN 0-87842-499-7 (angle)
  3. Equisite.com Equine Dictionary. Vortaro pri ekvedoj.[1] (angle)
  4. . La Encyclopaedia Britannica: Vortaro pri artoj, sciencoj kaj ĝeneralaĵoj Mule XVII p. 15. Henry G. Allen and Company (1888).(angle)
  5. "Beasts ease burden of quake victims, BBC News, 2005-10-19. Kontrolita 2010-04-06. (angle)
  6. "More With Wayne Carlton On Elk Hunting" Hunter Specialties. Alirdato 1-a de junio 2009.(angle)
  7. 7,0 7,1 lovelongears.com What is a Mule?. Kontrolita en 2014. Informejo pri muloj, provizita de la Usona Azeno- kaj Mulo- Asocio (c) 2001, 2002, 2003, 2004, 2005, 2006, 2007, 2008[2] (angle)
  8. O. A. Ryder; L. G. Chemnick; A. T. Bowling; K. Benirsche (1985). Male mule foal qualifies as the offspring of a female mule and jack donkey (Mulinido estas ido de mulino kaj virazeno) (angle) 76 (5) p. 379–381.
  9. "Morocco's miracle mule (Mirakla naskiĝo de mulinido en Maroko), BBC News, 2002-02-05. Kontrolita 2009. mirror (angle)
  10. Dua persa invado en Grekion [3] (angle))
  11. Herodoto 7:57, [4] (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mule en la angla Vikipedio. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mula (animal) en la hispana Vikipedio.