Multflora rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
multflora rozo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo Rosa
Specio: Rosa multiflora
Rosa multiflora
THUNB.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La multflora rozo (Rosa multiflora),[1] estas plantspecio el la genro rozo (Rosa) ene de la familio de la rozacoj (Rosaceae). Ĝi originas el Orientazio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La multflora rozo estas larĝe kreskanta arbusto kun kreskoalto de ĝis 2 metroj kaj kiu povas grimpi ĝis kvin metrojn. La relative maldikaj branĉoj estas ruĝecaj aŭ brune verdaj. Ili baldaŭ fleksiĝis teren kaj kreskas radikoj, kiam la branĉo havas grundkontakton. La planto havas nur malmultajn pikaĵojn. Ofte ili tute mankas.

La alternesidantaj folioj havas longecon de 5-10 cm, la plej ofte 7-9 folietojn estas kontraŭe ovformaj ĝis eliptaj, 1,5-5 cm longaj, pintaj aŭ obtuzaj, segildentaj kaj surface brile verdaj. La malsupra surfaco de la folioj estas malbrile verdaj kaj plej ofte haraj. La stipuloj estas rimarkeble krestoforme disigitaj.

La floroj estas 1,5-2 cm larĝaj, staras multope en grandaj, konusformaj panikloj kaj odoras kiel mielo. La korolo estas blanka, brakteoj mankas. La pistiloj estas longaj kaj kunkreskintaj al kolono. La spaloj estas ovformaj, plumaj sur la dorsflanko glandhavaj kaj forfalas post florado.

La flortempo estas de junio ĝis julio.

branĉo kun rozfruktoj

La rozfruktoj estas kontraŭe ovformaj ĝis globaj, 5 mm dikaj, oranĝkoloraj ĝis ruĝaj.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Rosa multiflora venas el Orientazio: Japanio, Ĉinio, Tajvano kaj Koreio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Rosa multiflora estis el la jaro 1784 fare de Carl Peter Thunberg. La apecietiteto multiflora estas el la latina kaj signifas „havante multajn florojn“. sinonimoj de Rosa multiflora THUNB. estas: Rosa polyantha SIEBOLD & ZUCC., Rosa quelpaertensis H.LÉV., Rosa mokanensis var. quelpaertensis (H.LÉV.) E.WILLM., Rosa multiflora var. adenophylla FRANCH. & SAV., Rosa multiflora var. hiburiensis UYEKI, Rosa multiflora var. legitima REGEL, Rosa multiflora var. microphylla FRANCH. & SAV., Rosa multiflora THUN. var. multiflora, Rosa polyantha var. erubescens NAKAI, Rosa polyantha var. glabrescens HONDA, Rosa polyantha var. glabrifoliolata (UYEKI) HONDA, Rosa polyantha var. hiburiensis (UYEKI) HONDA, Rosa polyantha var. inermis HISAUTI, Rosa polyantha var. pilosissima NAKAI EX T.KAWAMOTO, Rosa polyantha var. quelpaertensis (H.LÉV.) NAKAI.


Utiligado[redakti | redakti fonton]

La sovaĝa rozo Rosa multiflora estas uzata kiel baztrunko por Rambler-rozo kaj aliaj faskoj rozoj, ĉar iliaj stikaĵo rapide radikiĝas. La rozo facile faras hibridojn kaj estis enkrucitaj en multajn ĝardenrozojn. Speciale valora estas ĝia eco krei multajn florojn. Kulturvario estas Rosa multiflora 'Carnea' kun alta kresko kaj mlgrandaj plenaj delikate roseaj floroj.

Kiel abelpaŝtejo Rosa multiflora estas valora. Iliaj malgrandaj fruktoj apenaŭ estas uzataj. Rosa multiflora estas vintrorezista ĝis −29 °C (USDA-zono 5), rapide kreskanta kaj taŭga por heĝoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Schultheis: Rosen : die besten Arten und Sorten für den Garten. Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-6601-1, p. 52.
  • Agnes Pahler: Rosen : die große Enzyklopädie; [kun 2000 kultivaroj]. Dorling Kindersley, Starnberg 2004, ISBN 3-8310-0590-7, p. 281.
  • Andreas Roloff, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze. 4a eldono. 2014, ISBN 978-3-8001-8246-6.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Büschel-Rose. W: FloraWeb.de. germane

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]