Multikolora barbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Multikolora barbulo
Multikolora barbulo
Multikolora barbulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Eubucco
Specio: E. versicolor
Eubucco versicolor
(Statius Müller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Multikolora barbulo (Eubucco versicolor) estas specio de birdoj de la familio de Ramfastedoj aŭ de propra familio de Kapitonedoj, laŭ kelkaj fakuloj, sed ĉiukaze parencoj de tukanoj kaj tukanetoj kaj mebroj de la grupo de Sudamerikaj barbuloj.

Vere tiu ĉi specio, laŭ ĉiuj siaj nomoj sugestas, estas vere multkolora, nome montras ĉirkaŭ dektri tre diferenckolorajn areojn en la plumaro. Ili havas ruĝan kapon kiel la Ruĝkapa barbulo kaj la Ruĝkapuĉa barbulo, sed ne tiom ampleksa kiel ĉe tiu lasta. Same kiel ĉe ili ĉirkaŭ la bekobazo estas nigreca barbobrideto. Same kiel la Citrongorĝa barbulo, havas bluan horizontalan nukareon, sed unike en la genro havas samkolore helbluan subvizaĝon, tio estas la areo el la bekobazo suebn al la supra brusto, tio estas ambaŭflanke, dum la centra gorĝo estas ruĝa, kiel la cetero de la kapo. La beko estas flaveca, sed pli verdeca aŭ blueca ĉebaze. La okulirisoj estas grenatkoloraj. Do, nur en kapo oni povas kalkuli ok tre klare markite diferenckolorajn areojn.

La dorso estas verdeca, sed tre klare en nuko kaj pli malhelece en flugiloj. La supra brusto estas flava kaj la suba brusto ruĝa; la ventro estas verdeca kaj iome striita vertikale.

Ĝi troviĝas en Bolivio kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Fonto[redakti | redakti fonton]