Multivisión

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Multivisión
emblemo
televidkanalo
Komenco 2008 vd
Lando(j) Kubo vd
vdr

Multivisión estas la plej ĵusa televidkanalo kreita en Kubo, kiu elsendas ekde Havano, 24 horojn tage. Ĝi uzas la antenojn de la lokaj televidkanaloj kiuj estas unu po provinco (entute 14), inkluzive de la speciala municipo Insulo de la Junularo, dum la horoj kiam ili ne elsendas siajn proprajn lokajn programojn. En la komenco ĝi elsendis per "Televidkanalo Havano", kaze de la ĉefurbo, sed la elsendoj estis interrompitaj kiam la loka televidkanalo ekelsendis. Nuntempe, kaj parte pro la okazintaj ĝenoj al la telespektantoj, la elsendado sendependiĝis kaj ĝi estas vidata en aliaj televidkanaloj depende de la provinco.

Ĝi ripetas la programaron trifoje tage laŭ televidaj blokoj komence pro teknikaj problemoj, sed nuntempe ĝi daŭrigas senhalte. La programoj plejparte estas eksterlandaj, per antaŭa interkonsento kun televidkompanioj kiel CCTV, Discovery Channel, Disney Channel, DW-TV, Telesur, inter aliaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]