Multloka sklerozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sklerozo multiloka (plurloka, dissemita, multipla; mallongita kiel SM, MS, aŭ EM laŭ lingvo) estas idiopatia, inflama malsaniĝo de centra nerva sistemo.

Ĝi ekestas el patologia vidpunkto sekve de mjelonizo kaj sekva aksona degenero. Ĝi komenciĝas kutime en frua adulta aĝo; virinoj estas trafitaj per ĉi malsano dufoje pli ofte ol viroj. Inter tipajn komencajn signojn apartenas difektoj de sentemo, mallfortiĝo, difektoj de balanco kaj vidkapablo, vertigoj, imperativa mikco, laco kaj deprimo.

La diagnozo de dissemita sklerozo devus esti konfirmita de kuracisto tiudirekte sperta. Oni devus eliri el konstato de du aŭ pluraj objektivaj neŭrologiaj simptomoj, respondantaj al difektiĝo de cerbo aŭ mjelo kaj apartigitaj (aŭ "dissemitaj") en tempo kaj spaco (do aperantaj en diversaj partoj de centra nerva sistemo kaj en tempopaŭzo minimume de tri monatoj). La esploro de magneta rezonanco post apliko de gadolino ("brilanta" kontrastiga helpilo envejna), precipe dum la unua atako aŭ mallonge post ĝi, povas bildigi klinike mutajn difektojn en pliaj areoj de cerbo kaj mjelo. Ripeto de magneta rezonanco post tri monatoj aŭ pli malfrue post la unua atako aŭ mallonge post ĝi, iam malkovros mutajn difektojn, kaj konfirmos dissemiĝon en tempospaco. Bazan signifon havas diagnozo de pliaj malsanoj, kiuj povas trairi sub klinike simila bildo kiel dissemita sklerozo, do de vaza lezo, mjela komprimo, manko de vitamino Bl2, alia inflama malsano de centra nerva sistemo (ekz sifilido, boreliozo) , aŭ alia malsaniĝo de sistema karaktero (ekz. sarkoidozo, sistema lupuso eritematoda, Sjögren-sindromo). Simptoma kuracado sukcese kapablas mildigi spasmecon, sfikterajn simptomojn, depresion kaj lacon.

La ofico de nutraĵoj kaj medikamentoj de Usono (FDA) rajtigis por kuracado de multipla sklerozo kvin medikamentojn, kiuj kapablas favore priinflui unuopajn atakojn kaj malrapidigi progreson de la malsano direkte al signifa funkcia difekto.