Multludista enreta ludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Multludista enreta rolludo)

Multludista enreta ludo aŭ mallonge MELO - angle Massively Multiplayer Online Game aŭ mallonge MMOG - estas speco de komputila ludo, kiu prezentas al la ludantoj persistan virtualan mondon, do fikcian mondon konstante alireblan kaj iusence similan al la reala mondo, kaj ludeblas per la interreto fare de multegaj uzantoj, ofte samtempe pluraj miloj da ili. Kutime la ludantoj interkomunikas kaj interagas, kaj tiel komune decidigas pri la pluevoluo de la mondoparto al ili alirebla.

Parto de la MELoj karakterizeblas kiel konstruaj respektive strategiaj ludoj, dum plia parto apartenas al la rolludoj: Kiel en ĉiuj rolludoj, la ludantoj surprenas la rolon de fikcia karaktero (ofte en fantazia aŭ mezepoka mondo), kaj kontrolas multajn el la agoj de tiu karaktero. Multludista enreta rolludo distingiĝas de unu-ludista aŭ malmult-ludista komputila rolludo per la nombro de ludantoj kaj per tio, ke la virtuala mondo de la ludo estas funkciigata de la publikiginto de la ludo kaj pluekzistas kaj ŝanĝiĝadas kiam la ludanto ne ĉeestas la ludon.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]