Mumintroloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mumintroloj
fikcia grupo
Kreita de Tove Jansson
Verko Moomin comic strips
La Mumintroloj
Mumi-Trolli
Informoj
vdr

La Mumintroloj (svede mumintrollen; finne muumi(peiko)t) estas hipopotamosimilaj fikciaj estaĵoj el la grupo de troloj de la skandinavia mitologio, kreitaj de la svedlingva finnlanda verkistino Tove Jansson. Mumintroloj estas kalvaj. Esperantlingvaj legantoj konas ilin de la novelaro Muminvalo, kiu tamen estas nur unu el sume 13 libroj pri la fikciaj estaĵoj.

Tove Jansson en 1956 kun iuj mumintrolaj figuroj

La mumintroloj vivas en la idilia Muminvalo ie en Finnlando. Ili grandas proksimume 50 centimetrojn, havas mallongharan pelton, penikopintan voston kaj bone moviĝas en kaj sur la akvo: ili kaj sperte naĝas kaj plonĝas, kaj lerte navigas boatojn.

Mumintroloj ne uzas vestojn, krom bankostumo sur plaĝo.

La originaj historioj de la mumintroloj - libroj, bildlibroj kaj bildstrioj - estis multfoje adaptitaj, en animaciaj filmoj, en pupteatraj prezentaĵoj kaj en sondramoj. Pro la amindaj kaj humuraj karakteroj la mumintrolaj libroj tutmonde apartenas al la populara porinfana literaturo, estis tradukitaj en pli ol 30 lingvojn kaj kaŭzis ke Tove Jansson nun estas konsiderata inter la plej konataj skandinaviaj verkistoj.

La origina libroserio

Tove Jansson inter la jaroj 1945 kaj 1970 verkis kaj ilustrigis naŭ librojn primumintrolajn:

  1. Småtrollen och den stora översvämningen (1945, "La malgrandaj troloj kaj la granda inundo")
  2. Kometen kommer (1946, "Kometo alvenas", Esperanta eldono: Kometo en Muminvalo)
  3. Trollkarlens hatt (1948, "La ĉapelo de la sorĉisto")
  4. Muminpappans memoarer (1950, "La memoroj de mumintrola patro")
  5. Farlig midsommar (1954, "Danĝera somermezo")
  6. Trollvinter (1957, "Trola vintro")
  7. Det osynliga barnet (1963 , "La nevidebla infano", Esperanta eldono: Muminvalo)
  8. Pappan och havet (1965, "Mumintrola patro kaj la maro")
  9. Sent i november (1970, "Malfrue en novembro")
Mumintrola domo en la finna amuzparko "Mumintrola mondo", Naantali (Finnlando)

La unuaj kvin libroj povas esti karakterizitaj kiel simpla porinfana literaturo: gajaj aventuraj motivoj difinas la rakontojn. Ofta motivo estas la pretervivo de eksteraj minacoj. La tolerema interago de la tre diversspecaj troloj en la rakontoj ankaŭ povas esti modelo por plenkreskuloj. Ekde la sesa libro la serio iom post iom transformiĝas al la ĝenro de psikologie observa dramo, kaj la rakonto pli kaj pli disvolviĝas ene de la rolulaj personecoj. Temoj nun estas internaj sentoj de devigo kaj obsedo, soleco kaj pliaĝiĝo. La sepa libro, tiu tradukita al Esperanto, formale malsamas al la aliaj: ĝi ne havas kontinuan rakonton, sed konsistas el mallongaj noveloj sen tema interligo - formo kiu poste iĝis tipa por la sekvaj porplenkreskulaj libroj de Tove Jansson.

Paralela al tiu literatura estis la ilustra evoluo: la desegnaĵoj de la unuaj volumoj estis gajaj kaj abunde akvarele kolorigitaj, en la mezaj volumoj regas nigra-blanka desegna stilo de fortaj linioj, kaj en la lastaj tri volumoj la desegnaĵoj iĝas pli kaj pli skizaj kaj malklarecaj.

Bildlibroj

  1. Hur gick det sen? ("Kio okazis?"), 1952
  2. Vem ska trösta Knyttet? ("Kiu konsolos Knyttet?"), 1960
  3. Den farliga Resan ("La danĝera vojaĝo), 1977
  4. Skurken i Muminhuset ("Maliculo en la mumintrola domo"), 1980

La unuaj tri el tiuj libroj fokusiĝas pri la detala grafikado, dum la kvara estas fota libro, kies rakonto disvolviĝas en granda modelo de mumintrola domo.

Bildstrioj

Inter la jaroj 1954 kaj 1957 Tove Jansson desegnis ĉiutage en tri bildoj aperantan bildstrion por la anglia gazeto Evening News. La motivojn ŝi parte prenis en ŝanĝita formo el siaj mumintrolaj libroj, parte tamen ankaŭ el la aktuala reala mondo. Krome la bildstrioj klare havis amuzan karakteron, ne psikologie profunde observan. Sekve la bildstrioj ne plene akordiĝas kun la fikcia kosmo de la mumintrolaj libroj.

Pro kreskanta tempopremo Tove Jansson post 21 epizodoj transdonis la bildstrian serion al sia frato Lars Jansson, kiu daŭrigis ĝin ĝis la 73-a epizodo en 1975.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj