Mundaneum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mundaneum
Palais Mondial
muzeo • staplo
Lando Belgio vd
Situo Mons
Estiĝo 22-a de junio 1993
Direktoro Paul Otlet
Koordinatoj 50° 27′ 28″ N, 3° 57′ 20″ O (mapo)50.457663.95546Koordinatoj: 50° 27′ 28″ N, 3° 57′ 20″ O (mapo)
Mundaneum (Belgio)
Mundaneum (Belgio)
DEC
Mundaneum
Mundaneum
Situo de Mundaneum
Map
Mundaneum
Retpaĝo http://www.mundaneum.org/
vdr

Mundaneum[1] estas la nomo de sistemo por universala klasifikado kaj de la bibliografia biblioteko, kreita de du utopistoj Paul Otlet kaj Henri La Fontaine ekde 1895. La kolekto konsistas el 12 milionoj da bibliografiaj informkartoj kaj ĝis nun postrestas 6 km da staplobretoj kun gazetoj, afiŝoj, katalogoj, poŝtkartoj, ... en la urbo Mons en Belgio. La dokumentoj atestas pri la ekonomia, arta kaj intelekta kresko en Belgio en la periodo de 1870 ĝis 1920.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1895 Otlet kaj Lafontaine kreis la Internacian Bibliografian Oficejon. Ili celis registri en sliparon ĉiujn verkojn iam aperintajn kaj aperontajn. La ideo ŝajnis realigebla: oni taksas, ke ĝis tiam aperis entute 800 000 libroj. Nun ne plu eblus: la sama kvanto aperas en malpli ol jardeko kaj aldonendas la verkoj, kiuj nur elektronike ekzistas. Krome, la oficejo – kiun oni poste nomis „Mundaneum” – kolektis gazetojn kaj revuojn (100 000), afiŝojn (12 000), amason da etaj dokumentoj kaj objektoj, ktp. Entute restas proksimume 6 km da bretoj.

En la Monda Palaco troviĝis: Universala Bibliografia Repertuaro, sidejo de la Unuiĝo de Internaciaj Asocioj, Internacia Muzeo, Internacia Biblioteko, Muzeo de la Libro, Internacia Universitato, ktp[2]

En tiu periodo al la duopo Otlet-Lafontaine aldoniĝis aliaj gravaj kunlaborantoj. Georges Lorfphèvre [ĵorĵ lorfévr] (1912-1997) ekkonis Mundaneum en 1927. Li iĝis sekretario de Otlet kaj sekvis lin kiel aktivulo ĉe internaciaj organizaĵoj. André Colet [kolé] (1896-1973) dum 50 jaroj estis ĝenerala sekretario kaj persone multe kontribuis al la pliriĉigo de la kolektoj. Léonie Lafontaine [leoní] (1857-1949), fratino de Henri, restas konata pro sia agado por virina emancipiĝo.

Interlingvistiko kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La apogeo estis atingita dum la periodo 1919-1934, kiam Mundaneum havis sian sidejon en „Palais mondial” (Monda Palaco), konstruita okaze de la 50-jara ekzisto de Belgio. Ekde tiam ĝi disponis pri dekoj da ĉambroj (i.a. ĉambro kun Esperanto-Fako inaŭgurita en 1926[3]). En 1957 iu sinjoro Caen prizorgis la ordigon de ekspozicio ja redaktis 27-paĝan katalogon; "Esperanto Catalogue de l'Exposition ducumentaire" organizita en Mundaneum inter la 1-a kaj la 15-a de septembro 1957[4].

En la Monda Palaco okazis ankaŭ prelegoj en diversaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto[3].

De la 20-an ĝis la 21-ande majo 2010 okazis kolokvo kun la kadra temo „Transcending Boundaries in Europe in the Period of the Belle Époque: Organizing Knowledge, Mobilizing Networks, and Effecting Social Change” . Dum tiu aranĝo oni prezentis kelkajn prelegojn rilate al Esperanto kaj interlingvistiko.

  • Markus Krajewski (Bauhaus-Universität Weimar) Organising a Global Idiom: Esperanto, Ido and the World Auxiliary Language Movement before WWI
  • Fabian de Kloe (Maastricht University) Beyond Babel: Louis Couturat (1868-1914) and the Pursuit of an International Scientific Language
  • Mikel Breitenstein (University of Wisconsin—Milwaukee) Unity Through Language: BASIC English by C. K. Ogden[5]

Longa vagado[redakti | redakti fonton]

En 1934 Mundaneum estis abrupte fermita pro tribunala decido, ŝajne kun politika motivo. En 1941 Mundaneum translokiĝis al konstruaĵo senpage disponigita de la urbo Bruselo en Leopoldparko, apud la nuna eŭropa kvartalo. Tie ĝi restis 30 jarojn, ĝis la urbo deziris mem uzi la spacon. De tiam Mundaneum vagadis de unu loko al alia kaj granda parto de la kolekto perdiĝis aŭ difektiĝis, verŝajne ankaŭ kolekton de la revuo de la reĝa brusela esperanto-grupo kiu sendadis ĝin tien.

En 1993 la restojn de tiu centro oni metis en novan Centron de Arkivoj, en Mons. Tiu nova Mundaneum-o prezentis ekspozicion pri la originala Mundaneum-o, kaj portempajn ekspoziciojn kiel ekzemple granda ekspozicio pri la movadoj por la paco en Belgio. Aldone, la konstruaĵo estas en artdekora stilo kaj la interno estis enscenigita de Schuiten kaj Peeters[2]

Fine, en 1996, Mundaneum estis savita de la Franclingva Komunumo de Belgio kaj ricevis taŭgan sidejon en iama vendejo en la centro de la urbo Mons.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • esperante Espéranto. Catalogue de l'exposition documentaire organisée au Mundaneum du 1er au 15 septembre 1957, Bruxelles, Editiones Mundaneum, 1957
  • france Françoise Levie, L'homme qui voulait classer le monde : Paul Otlet et le Mundaneum, Bruxelles, Les Impressions nouvelles, 2006
  • france Le Mundaneum : les archives de la connaissance, Éditions Les Impressions nouvelles, 2008, 97 p.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roland Rotsaert: BELGIO: Mundaneum: papera antaŭ­ulo de Interreto el Monato (gazeto) (2004/3 p.17)
  2. 2,0 2,1 R.Rotsaert, Brusela grupo organizas viziton al la Mundaneumo en Mons, FEL-Forumo, 2-a majo 2017
  3. 3,0 3,1 Elly STAES, Historia skizo de Esperantista Brusela Grupo,1907-1957, Brusela Esperantista Grupo, la 9-a de aprilo 2007.Okaze de la Ora Jubileo 1907 - 1957. paĝoj 3 ĝis 21.
  4. (eo) Marinko Gjivoje, Konsultlibro pri Esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj - referenclibro, Eld. Gabrielli, p. 24, Ascoli Piceno, 1980.
  5. Informilo por interlingvistoj, n-ro 78/79 (3-4/201), p. 4, (PDF) - Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, Rotterdamo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Mundaneum: http://mundaneum.org/