Mundell Lowe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mundell James Lowe (* 21-an de aprilo 1922 en Laurel, Misisipio), estas usona ĵazgitaristo kaj aranĝisto de svingo kaj malmolbopo.

Vivo kaj verkado

Mundell Lowe muzikis meze de la 1930-aj jaroj kun Abbie Brunies inter alie en Nov-Orleano, post tio kun Pee Wee King 1939 en Nashville. Ekde 1943 ĝis 1945 Lowe devis militservi. Post la milito li muzikis kun Ray McKinley ekde 1946 ĝis 47, kun Dave Martin ekde 1947 ĝis 49, Ellis Larkins kaj kun Red Norvo en 1949. Inter 1950 kaj 1958 li laboris kiel studiomuzikisto ĉe la radiostacio NBC, tamen li ankaŭ muzikis kun Charlie Parker (Bird Is Free, 1952), kun la orkestro de Eddie Sauter (Sauter-Finegan-Orchestra), kun Billy Taylor kaj Ruby Braff kaj li tenis dumtempe propran kvaropon. Ekde 1959 li ankaŭ komponis filmmuzikojn (aŭdeblajn sur muzikalbumo TV Action Jazz) kaj laboris pligranda-amplekse kiel muzikaranĝisto.

En la jaro 1961 li kunverkis la muzikalbumon Carmen McRae Sings Lover Man and Other Billie Holiday Classics. Dum la 1960-aj jaroj li registradmuzikis kun Benny Carter ties albumon Further Definitions. Krome li laboris kun Jimmy Forrest kaj kun la orkestro de Quincy Jones. En 1972 Lowe komponis la titolmuzikon por la kinoklasikaĵo Everything You Always Wanted to Know About Sex * But Were Afraid to Ask de Woody Allen. Post kiam dum la 1970-aj jaroj ĉirkaŭ li fariĝis trankvila, Lowe denove havis pli da prezentadojn en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj (inter alie kun sia edzino Betty Bennett kaj sia bando Transitwest); tiutempe li vojaĝis kiel soloisto, post 1990 li akompanis pianiston André Previn je pluraj surdiskigoj. En 2000 ekestis dum koncertvojaĝo en Germanujo la lumdisko Mundell’s Moods kun harmoniko-ludisto kaj vibrafonisto Hendrik Meurkens.

Dumpase de sia kariero Lowe surdiskigis kun la muzikistoj Steve Allen, Les Brown, Benny Goodman, Urbie Green, Johnny Guarnieri, Johnny Hodges, Bobby Jaspar, Richie Kamuca, Ray McKinley, Tony Scott, Billy Taylor, Mary Lou Williams kaj akompanis la kantistinojn Chris Connor, Billie Holiday, Lena Horne, Helen Humes, Carmen McRae, Sarah Vaughan kaj Dinah Washington.

Kvankam la sondiska verkaro de Mundell Lowe estas relative malgranda kaj nekonata, Morton und Cook nomas lin „unu el la plej originalaj gitaristoj kaj komponistoj entute“. Lowe havas la meriton, ke li en 1956 atentigis produktiston Orrin Keepnews pri la juna pianisto Bill Evans.

Diskoj

Mundell Lowe kiel bandestro

  • 1955: The Mundell Lowe Quartet (Riverside/OJC)
  • 1957: A Grand Night For Swinging (Riverside/OJC)
  • 1957: Blues For Tomorrow (kompilaĵo kun Lowe, Eat Coast All Stars, Sonny Rollins, Bobby Jaspar, OJC)
  • 1959: Mundell Lowe & His All Stars: TV Action Jazz (Fresh Sound Rec.) kun Donald Byrd, Jimmy Cleveland, Herbie Mann, Tony Scott, Eddie Costa
  • 1977: Souvenirs (Jazz Alliance, 1977–92)
  • 1989: Sweet ‘n’ Lovely (Fresh Sound Records) kun Tete Montoliu
  • 2000: Mundell’s Moods (Nagel-Heyer)

Mundell Lowe kiel gastmuzikisto

  • Benny Carter: Further Definitions (Impulse!, 1961–66)
  • Benny Carter: Live And Well in Japan (OJC, 1977)
  • Charlie Parker: The Legendary Rockland Palace Concert, Volume 1 (Jazz Classics, 1952)
  • André Previn: Uptown (1990), Old Friends (1991), Jazz At Musikverein (1995), Show Boat (1996) (Telarc)
  • Sarah Vaughan: After Hours (Roulette, 1961) kun George Duvivier
  • Ben Webster: The Soul Of Ben Webster (Verve, 1957–58)

Literaturo kaj fontoj

Eksteraj ligiloj