Municipa Entrepreno de Transportoj de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Autobuso de la linio 15 de la EMT sur la strato Sevilla.

La Municipa Entrepreno de Transportoj de Madrido, aŭ en hispana origine Empresa Municipal de Transportes de Madrid (ĉefe konata kiel EMT) estas ento kiu servas por la publika transporto sursurfaca en la urbo Madrido (Hispanio). Ĝi apartenas totale al la municipo de tiu urbo.

Ĝi estis kreita en 1947, post la disigo de la Empresa Mixta de Transportes (miksa entrepreno de transportoj), kaj aktuale ĝi havigas la servon de aŭtobusoj en kaj regulaj kaj portempaj linioj anstataŭe de aliaj transportoj kiuj estis suferinta konflikton aŭ interrompon de la servo. Ĝi havigis ankaŭ la servon de trolebuso ĝis ties malapero en 1966 kaj de tramoj ĝis 1972.

El la kreo de la Regiona Konsorcio de Transportoj de Madrido en 1985, ento kiu administras ĉiujn resursojn de publika transporto de la Regiono Madrido, la EMT funkcias sub ties aŭtoritato. Aktuale (2011), la EMT administras busaron de 2.092 aŭtobusoj tra 215 linion kun etendo de 3.500 kilometroj.[1]

Ĵuse, la entrepreno suferis ŝanĝon de socia bildo, per ŝanĝo de la koloro ruĝa al blua. Tiu nova aspekto kunportis la malaperon de la antikva logoo formita de du sagoj. La novaj aŭtobusoj jam montras tiujn novajn kolorojn dum la resto de la busaro estos refarbita komence de la plej modernaj veturiloj.

Krome la novaj busoj de la EMT havas senpagan konekton WiFi, kio permesas la veturantoj aliron al Interreto ekde la busoj.

Busaro[redakti | redakti fonton]

Busejoj[redakti | redakti fonton]

Linioj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]