Municipaj balotoj de 2014 en Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rezultoj de la balotoj en la municipoj kun pli ol 100 000 loĝantoj en metropola Francio.

La francaj municipaj balotoj de 2014 okazis en la 23-a kaj en la 30-a de marto 2014 por la elekto de la municipaj Konsilioj de la 36 681 francaj municipoj. Por la unua fojo, ankaŭ la komunumaj konsilianoj reprezentantaj la municipojn kun pli ol 1 000 loĝantoj en komunumoj je propra impostado estis elektitaj samtempe kaj per la sama balotilo, kiam la reprezentantoj de la municipoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj estas deciditaj de la urbestro kaj vicurbestroj[1].

Tiu baloto estis malvenko por la maldekstro, kiu perdis 121 urbojn kun pli ol 15 000 loĝantoj, el kiuj naŭ urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj en metropola Francio[2] kaj unu transmare. Post la baloto, la dekstro regas plejmulton el la urboj kun pli ol 10 000 loĝantoj : 572 kontraŭ 349 por la maldekstro. La Maldekstra Fronto (FG) gajnis 56 urbojn[3]. La ekstrema dekstro gajnis 14 urbojn, el kiuj dek unu por la Nacia Fronto (FN).

Balotsistemo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Municipa baloto en Francio.
Oficialaj balotaj afiŝoj por la municipaj balotoj de 2014 en Forcalquier (Alpes-de-Haute-Provence).
Oficialaj balotaj afiŝoj por la municipaj balotoj de 2014 en Forcalquier (Alpes-de-Haute-Provence).

La municipaj balotoj okazas ĉiun sesan jaron en ĉiuj francaj municipoj.

Kandidatiĝoj[redakti | redakti fonton]

Je la depona limdato, la 6-an de marto 2014 je la 18-a horo, 926 068 kandidatiĝoj estis registritaj[4].

Municipoj sen kandidato[redakti | redakti fonton]

Nur unu municipo kun pli ol 1 000 loĝantoj, Gironde-sur-Dropt (Gironde)[4], ne havis liston de kandidatoj kaj 61 municipoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj, inter la 26 930, ne havis kandidaton[5].|group="note"}}. Tiu aparteco ne aperis okaze de la antaŭa municipa baloto en 2008[6], klariĝas per pluraj kialoj : reguloj pri malfacilaj por la municipoj, por ekzemplo la devigo deklari ĉe la prefektejo aŭ subprefektejo du semlajnojn kaj duonon antaŭ la baloto, komplikis la taskon de eblaj kandidatoj en la 33 702 municipoj, kiuj ne estis devigitaj ĝis nun obei tiun regulon[7] ; la sendankeco de la urbestra ofico, malbone pagita en la municipetoj sed generanta multajn petojn kaj gravajn respondecojn, estigis krizon de alvokiĝo[8] ; la devigo je pareco, etendita al municipoj inter 1 000 kaj 3 500 loĝantoj, igas la konsistigon de listo pli malfacila.

Listo de la municipoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj sen kandidato por la unua balota vico[5]

En 57 de tiuj 62 municipoj, kandidatiĝoj estis deponitaj por la dua balota vico, kio ebligis balotadon en la dimanĉo la 30-an de marto. Tamen, kvin municipoj restis sen kandidato, el kiuj unu kun pli ol 1 000 loĝantoj. Nova baloto okazos la 22-an de junio 2014, limdato de la provizora mandato de la speciala delegacio[9] :

Ankaŭ alia municipo de departemento Lot, Carnac-Rouffiac, kiu elektis nur unu konsilianon, estas provizore administrata per speciala delegacion, atendante ebla baloton en majo[10].

Deklaro de pozicio sur la politika spektro[redakti | redakti fonton]

La balota reformo, kiu malkreskigas de 3 500 al 1 000 loĝantoj la limon super kiu la baloto fariĝas plurnoma proporcia balotsistemo per listo, devigas deklari pozicion sur la politika spektro kiam oni enskribas sian liston ĉe la prefektejo. Tiuj devigaj deklaroj estigis kontestojn[11].

Kampanjo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala kunteksto[redakti | redakti fonton]

Lanĉo de la kampanjo de la Maldekstra Fronto en Parizo.

Okaze de la municipaj balotoj de 2008, la maldekstro, tiam flanke de opozicio nacinivele, gajnis multajn grandajn urbojn, inter ili Strasbourg, Toulouse, Amiens, Reims, Saint-Étienne, kaj konservis Parizon kaj Lionon.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Politika koloro de la listoj, kiuj venkis okaze de la francaj municipaj balotoj de 2014.

Listoj, kiuj ricevis plej multajn seĝojn post la unua kaj dua vico, laŭ la koloroj difinitaj de la Ministerio pri enlandaj aferoj[12]. *
  •  Municipoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj, ne trafitaj per la voĉdonado por listo.
  • Listes ayant remporté le plus de voix à l'issue du premier tour, selon les nuances définies par le ministère de l'Intérieur[12]. *
  •  Municipoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj, ne trafitaj per la voĉdonado por listo.
  • Naciaj rezultoj de la municipaj balotoj de 2014 laŭ politika pozicio[13]
    Listo Unua vico Dua vico Seĝoj
    Voĉoj % Voĉoj %
    Diversa Dekstro (DVD) 5 405 378 24,57 1 668 335 16,68 76 341
    Unuiĝo de la Dekstro 2 554 108 11,61 1 973 309 19,72 11 334
    Unuiĝo por Popola Movado (UMP) 1 518 167 6,90 724 654 7,24 11 151
    Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) 511 541 2,33 132 033 1,32 5 373
    Demokrata Movado (MoDem) 107 748 0,49 25 826 0,26 997
    Unuiĝo de la Centro 104 879 0,48 43 139 0,43 644
    Parlamenta Dekstro 10 201 821 46,38 4 567 296 45,65 105 840
    Diversa Maldekstro (DVG) 3 494 896 15,89 1 164 657 11,64 44 259
    Unuiĝo de la Maldekstro 2 507 417 11,40 2 188 440 21,88 12 923
    Socialistoj 1 455 487 6,62 573 065 5,73 12 278
    Maldekstra Fronto 417 618 1,90 93 417 0,93 1 015
    Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) 254 828 1,16 46 937 0,47 333
    Komunistoj 200 937 0,91 80 110 0,80 1 656
    Partio de Maldekstro (PG) 69 523 0,32 11 085 0,11 160
    Parlamenta Maldekstro 8 400 706 38,20 4 157 711 41,56 72 624
    Nacia Fronto 1 046 603 4,76 675 268 6,75 1 498
    Ekstrema Dekstro 26 400 0,12 12 102 0,12 102
    Ekstrema Dekstro 1 073 003 4,88 687 370 6,87 1 600
    Ekstrema Maldekstro 132 420 0,60 4 544 0,05 64
    Ekstrema Maldekstro 132 420 0,60 4 544 0,05 64
    Diversa 2 190 739 9,96 587 335 5,87 34 703

    Urbestroj kun pli ol 100 000 loĝantoj[redakti | redakti fonton]

    Antaŭ la balotoj de 2014, la maldekstra (Socialisma Partio (PS), Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV), Maldekstra Fronto kaj Por Reunio) estris 29 urbojn kun pli ol 100 000 loĝantoj kontraŭ 12 por la dekstro kaj la centro (Unuiĝo por Popola Movado (UMP) kaj Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI)). Post la balotoj, la dekstro estras 22 urbojn kun pli ol 100 000 loĝantoj kontraŭ 19 por la maldekstro, kiu do perdis dek urbojn kompare al la balotoj de 2008.

    Municipo Elirante urbestro Partio Elektita aŭ reelektita urbestro Partio
    Aix-en-Provence Joissains-Masini, MaryseMaryse Joissains-Masini Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Joissains-Masini, MaryseMaryse Joissains-Masini Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Amiens Demailly, GillesGilles Demailly* Socialisma Partio (PS) FoureBrigitte Fouré Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI)
    Angers BeatseFrédéric Béatse Socialisma Partio (PS) BechuChristophe Béchu Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Argenteuil Doucet, PhilippePhilippe Doucet Socialisma Partio (PS) Mothron, GeorgesGeorges Mothron Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Besançon Fousseret, Jean-LouisJean-Louis Fousseret Socialisma Partio (PS) Fousseret, Jean-LouisJean-Louis Fousseret Socialisma Partio (PS)
    Bordeaux JuppeAlain Juppé Unuiĝo por Popola Movado (UMP) JuppeAlain Juppé Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Boulogne-Billancourt Baguet, Pierre-ChristophePierre-Christophe Baguet Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Baguet, Pierre-ChristophePierre-Christophe Baguet Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Brest Cuillandre, FrançoisFrançois Cuillandre Socialisma Partio (PS) Cuillandre, FrançoisFrançois Cuillandre Socialisma Partio (PS)
    Caen Duron, PhilippePhilippe Duron Socialisma Partio (PS) Bruneau, JoëlJoël Bruneau Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Clermont-Ferrand Godard, SergeSerge Godard* Socialisma Partio (PS) Bianchi, OlivierOlivier Bianchi Socialisma Partio (PS)
    Dijon Rebsamen, FrançoisFrançois Rebsamen Socialisma Partio (PS) Rebsamen, FrançoisFrançois Rebsamen Socialisma Partio (PS)
    Grenoble Destot, MichelMichel Destot* Socialisma Partio (PS) Piolle, ÉricÉric Piolle Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV)
    Le Havre Philippe, ÉdouardÉdouard Philippe Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Philippe, ÉdouardÉdouard Philippe Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Lille Aubry, MartineMartine Aubry Socialisma Partio (PS) Aubry, MartineMartine Aubry Socialisma Partio (PS)
    Limoges Rodet, AlainAlain Rodet Socialisma Partio (PS) Lombertie, Émile-RogerÉmile-Roger Lombertie Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Lyon Collomb, GérardGérard Collomb Socialisma Partio (PS) Collomb, GérardGérard Collomb Socialisma Partio (PS)
    Le Mans Boulard, Jean-ClaudeJean-Claude Boulard Socialisma Partio (PS) Boulard, Jean-ClaudeJean-Claude Boulard Socialisma Partio (PS)
    Marseille Gaudin, Jean-ClaudeJean-Claude Gaudin Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Gaudin, Jean-ClaudeJean-Claude Gaudin Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Metz Gros, DominiqueDominique Gros Socialisma Partio (PS) Gros, DominiqueDominique Gros Socialisma Partio (PS)
    Montpellier Mandroux, HélèneHélène Mandroux* Socialisma Partio (PS) Saurel, PhilippePhilippe Saurel DVG
    Montreuil Voynet, DominiqueDominique Voynet* Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) Bessac, PatricePatrice Bessac Franca Komunista Partio (PCF)
    Mulhouse Rottner, JeanJean Rottner Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Rottner, JeanJean Rottner Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Nancy Rossinot, AndréAndré Rossinot* Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) Hénart, LaurentLaurent Hénart Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI)
    Nantes Rimbert, PatrickPatrick Rimbert* Socialisma Partio (PS) Rolland, JohannaJohanna Rolland Socialisma Partio (PS)
    Nice Estrosi, ChristianChristian Estrosi Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Estrosi, ChristianChristian Estrosi Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Nîmes Fournier, Jean-PaulJean-Paul Fournier Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Fournier, Jean-PaulJean-Paul Fournier Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Orléans Grouard, SergeSerge Grouard Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Grouard, SergeSerge Grouard Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Parizo Delanoë, BertrandBertrand Delanoë* Socialisma Partio (PS) Hidalgo, AnneAnne Hidalgo Socialisma Partio (PS)
    Perpignan Pujol, Jean-MarcJean-Marc Pujol Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Pujol, Jean-MarcJean-Marc Pujol Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Reims Hazan, AdelineAdeline Hazan Socialisma Partio (PS) Robinet, ArnaudArnaud Robinet Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Rennes Delaveau, DanielDaniel Delaveau* Socialisma Partio (PS) Appéré, NathalieNathalie Appéré Socialisma Partio (PS)
    Rouen Robert, YvonYvon Robert Socialisma Partio (PS) Robert, YvonYvon Robert Socialisma Partio (PS)
    Saint-Denis (Reunio) Annette, GilbertGilbert Annette Socialisma Partio (PS) Annette, GilbertGilbert Annette Socialisma Partio (PS)
    Saint-Denis (Seine-Saint-Denis) Paillard, DidierDidier Paillard Franca Komunista Partio (PCF) Paillard, DidierDidier Paillard Franca Komunista Partio (PCF)
    Saint-Étienne Vincent, MauriceMaurice Vincent Socialisma Partio (PS) Perdriau, GaëlGaël Perdriau Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Saint-Paul Bello, HuguetteHuguette Bello PLR Sinimalé, JosephJoseph Sinimalé Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Strasbourg Ries, RolandRoland Ries Socialisma Partio (PS) Ries, RolandRoland Ries Socialisma Partio (PS)
    Toulon Falco, HubertHubert Falco Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Falco, HubertHubert Falco Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Toulouse Cohen, PierrePierre Cohen Socialisma Partio (PS) Moudenc, Jean-LucJean-Luc Moudenc Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Tours Germain, JeanJean Germain Socialisma Partio (PS) Babary, SergeSerge Babary Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
    Villeurbanne Bret, Jean-PaulJean-Paul Bret Socialisma Partio (PS) Bret, Jean-PaulJean-Paul Bret Socialisma Partio (PS)
    * Ne sin reprezentis

    Analizo de la rezultoj[redakti | redakti fonton]

    Ĝenerala analizo[redakti | redakti fonton]

    Tiuj balotoj karakteriziĝis per forta sindeteno kaj multaj perdoj por la maldekstro. El la 509 municipoj kun pli ol 10 000 loĝantoj regataj de la maldekstro post la municipaj balotoj de 2008, ĝi konservis nur 349[3]. Inter la pla plej gravaj perdoj : Toulouse, Amiens, Angers, Limoges, Saint-Étienne, Reims, Tours. Grenoble estas perdita por la Socialisma Partio (PS) profite al listp de Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) - Partio de Maldekstro (PG) kaj Montpellier profite al Diversa-maldesktra urbestro. Tamen, la Socialisma Partio (PS) konservis Parizon, Lionon, Lille kaj Strasbourg kaj konkeris Avignon.

    La dekstro progresas de 433 al 572 urboj kun pli ol 10 000 loĝantoj : ĝi konservis Marseille, Bordeaux, Nice, Nancy, Nîmes kaj Orléans kaj konkeris multajn urbojn[3].

    Fine, la Nacia Fronto (FN) sukcesis konkeri ok urbojn el kiuj, por la unua fojo, urbon ekde la unua balota vico (Hénin-Beaumont)[3].

    Pli granda nombro de virinoj estis kandidatoj kaj elektitaj pro la devigo je pareco por la urboj kun pli ol 1 000 loĝantoj kontraŭ 3 500 por la antaŭaj balotoj kaj la devigo je pareco por la kimunumaj konsilianoj[14]. Sur la tuta Francio, 312 694 viroj kaj 211 546 virinoj estis elektitaj, tio estas proporcio de 60 % al 40 % en 2014[15]..

    Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Municipaj balotoj de 2014 : baloto je diversa maniero, gazeto "Le Point", la 13-an de decembro 2013
    2. LeMonde.fr. Le match des déculottées aŭ municipales. Alirita la 2-an de aprilo 2014.[rompita ligilo].
    3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Municipales 2014 : enseignements-clés d’un scrutin historique. Alirita la 2-an de aprilo 2014..
    4. 4,0 4,1 (03 2014) “Municipaj balotoj : fino de enskriboj, registritaj 926 068 kandidatiĝoj”, Le Figaro. .
    5. 5,0 5,1 (PDF) Listo de la municipoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj sen kandidato je la depona limdato la 6-an de marto 2014, sciigo de la ministerio pri enlandaj aferoj.
    6. (7-a de marto 2014) “Municipaj balotoj : 64 muncipoj sen kandidato”, Les Échos. .
    7. (6-a de marto 2014) “Soixante-quatre communes n'ont pas de candidats aŭ municipales”, Le Monde. .
    8. (7-an de marto 2014) “Élections municipales. Que doivent faire les communes sans candidat ?”, Ouest-France. .
    9. « Municipales : toujours aucun candidat dans cinq communes », gazeto "L'Express", la 27-an de marto 2013.
    10. Carnac kaj Nadillac : ĉu oni balotas aŭ ne ? sur la interretejo de gazeto "La Dépêche du Midi" de la 15-a de aprilo 2014.
    11. « Municipaj balotoj : la misaĵoj de la politikaj nuancoj daŭras » Arkivigite je 2014-03-25 per la retarkivo Wayback Machine, Dominique Albertini, gazeto "Libération", la 18-an de marto 2014.
    12. 12,0 12,1 elections.interieur.gouv.fr Municipaj kaj komunumaraj balotoj de 2014
    13. Municipaj balotoj de 2014. Alirita la 6-an de aprilo 2014..
    14. Patrick Roger (la 21-a de marto 2014). Malgré la parité, à peine 14 % des villes sont dirigées par une femme. Alirita la 12-an de aprilo 2014.
    15. Maxime Vaudano (la 3-an de aprilo 2014). Municipaj balotoj : kial la pareco malsukcesis. lemonde.fr. Alirita la 12-a de aprilo 2014.

    Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Bibliografio[redakti | redakti fonton]