Municipa Konsilio (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Municipa konsilio (Francio))


En Francio, la municipa Konsilio estas la asembleo elektita de la municipo komisiita pri la « solvado, per sia pridiskutado, de la aferoj de la municipo »[1].

La municipa Konsilio devas kunveni almenaŭ unufoje en ĉiu jarkvarono, aŭ post serioza peto de almenaŭ triono de ĝiaj konsilianoj, sed plej ofte kunvenas unufoje monate.

La municipa Konsilio regas la plej malgrandan francan teritorian subdividon, kiu havas juran kaj financan aŭtonomecon, la municipo.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

La nombro de seĝoj de la municipa Konsilio dependas de la nombro de loĝantoj. Tiu nombro estas fiksita per leĝo[2], de 7 seĝoj por la municipoj kun malpli ol 100 loĝantoj al 69 seĝoj por tiuj kun pli ol 300 000 loĝantoj.

Kvanto de municipaj konsilianoj laŭ demografia tranĉo
(ekde municipaj balotoj de 2014)
Kvanto de loĝantoj < 100 < 500 < 1 500 < 2 500 < 3 500 < 5 000 < 10 000 < 20 000 < 30 000 < 40 000
Kvanto de konsilianoj 7 11 15 19 23 27 29 33 35 39
Kvanto de loĝantoj < 50 000 < 60 000 < 80 000 < 100 000 < 150 000 < 200 000 < 250 000 < 300 000 ≥ 300 000
Kvanto de konsilianoj 43 45 49 53 55 59 61 65 69

Por Parizo, Liono kaj Marsejlo, la kvanto de municipaj konsilianoj, ne konfuzendaj kun la arondimentaj aŭ sektoraj konsilianoj pli multaj sed kun limigitaj povoj, estas fiksita per la Leĝo PLM[3] :

Kvantoj de municipaj konsilianoj en la tri grandaj urboj kun arondismentoj
Urbo Liono[4] Marsejlo[5] Parizo[6]
Kvanto de municipaj konsilianoj 73 municipaj konsilianoj 101 municipaj konsilianoj 163 municipaj konsilianoj

La municipaj konsilianoj estas elektitaj per rekta universal voĉdonado por ses jaroj kaj relekteblaj. Iuj municipoj kreis konsiliojn de senioroj, kiuj funkcias laŭ reguloj proksimaj al tiuj de la konsilio de junuloj : tiel estas en Antony.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Art. L. 2121-29 du Code général des collectivités territoriales
  2. Ĝenerala regularo de la teritoriaj kolektivumoj, artikolo L2121-2 (alirdato: la 22-an de marto 2014).
  3. Leĝo n° 82-1169 de la 31-a de decembro 1982 pri la administra organizado de Parizo, Marsejlo, Liono kaj publikaj institucioj pri intermunicipa kunlaboro.
  4. Artikolo L. 2513-1 de la ĝenerala regularo de la teritoriaj kolektivumoj]].
  5. Artikolo L. 2513-1 de la ĝenerala regularo de la teritoriaj kolektivumoj]].
  6. Artikolo L. 2512-3 de la ĝenerala regularo de la teritoriaj kolektivumoj]].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

5-a Respubliko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]