Munkena universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Universitato Ludoviko Maksimiliano Munkeno
Ludwig-Maximilians-Universität München
fondodato 1472 en Ingolstadt, ekde la jaro 1826 en Munkeno
speco ŝtata
urbo Munkeno, Germanio
gvidanto rektoro Bernd Huber
nombro de studentoj 46 723 (vintra semestro 2010/11) [1]
nombro de kunlaborantoj 13 602 (2009)
el tio profesoroj 719 (2009)
jara budĝeto 458,8 Mio. € (2008)
retejo www.uni-muenchen.de
v  d  r
Information icon.svg

La Universitato Ludoviko Maksimiliano Munkenogermane Ludwig-Maximilians-Universität München , mallonge Munkena UniversitatoLMU - estas la universitato en la urbo Munkeno, ĉefurbo de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi nomatas laŭ sia fondinto, la bavaria duko Ludoviko la 9-a, kaj la bavaria reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo.

En la vintra semestro 2010/11 en la universitato studis pli ol 46 000 gestudentoj - laŭ tiu nombro temas pri la dua plej granda universitato de Germanio. Proksimume 700 profesoroj prelegas en 18 universitataj fakultatoj. La universitato ofertas 150 studfakojn - aparte vasta gamo de fakoj, inter alie iuj ne ofertataj en iu ajn alia germanlingva universitato.

Pri la natursciencaj fakoj la universitato rekte konkurencas kun la samurba Teknologia Universitato Munkeno. Laŭ rangolisto de la londona publikaĵo Times Higher Education, flanka eldonaĵo de la gazeta eldonejo The Times, pri la jaro 2010 la Munkena Universitato estas inter la 200 plej bonaj de la mondo, kaj juĝiĝas la dua plej bona germania universitato (post la universitato de Göttingen).[2]

Lingvo[redakti | redakti fonton]

En 2014 la universitato decidis forlasi la germanan lingvon kaj uzi nur la anglan lingvon[3].

universitata ĉefkonstruaĵo en la urbocentra kvartalo Maxvorstadt

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. studantoj en la Munkena Universitato vintra semestro 2010/11 (germanlingve)
  2. http://www.topuniversities.com/university-rankings/world-university-rankings/2010/results
  3. germane Derfflinger paĝaro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]