Munkena universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Ludoviko Maksimiliano Munkeno
Ludwig-Maximilians-Universität München
publika esplorada universitato • comprehensive university • University of Excellence • publika universitato
Informoj
fondodato 1472 en Ingolstadt kiel Universitato de Ingolstadt, ekde la jaro 1826 en Munkeno
speco ŝtata
jara budĝeto 458,8 Mio. € (2008)
Situo
lando Germanio
urbo Munkeno, Germanio
Estraro
gvidanto rektoro Bernd Huber
ĉefestro(j) Bernd Huber vd
Nombroj
nombro de studentoj 46 723 (vintra semestro 2010/11) [1]
nombro de kunlaborantoj 13 602 (2009)
el tio profesoroj 719 (2009)
retejo [www.uni-muenchen.de Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes
• German Universities Excellence Initiative
• ORCID
• Konferenco de Altlernejaj Rektoroj
• Germana Altlerneja Sporta Asocio
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Informationsdienst Wissenschaft
• Franca-Germana Altlernejo
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V.
Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj vd
filiita al
• German Universities Excellence Initiative vd
filioj
• Faculty for Chemistry and Pharmacy, Ludwig Maximilians University Munich
• Centre for Advanced Laser Applications
• Ifo Institut für Wirtschaftsforschung
Q360548
Q696322
• Center for Digital Technology and Management
• Center for Integrated Protein Science Munich
• Centrum für Angewandte Politikforschung
• Institut für Bayerische Geschichte
• Nanosystems Initiative Munich
• Rachel Carson Center for Environment and Society
• University Library of the LMU Munich
• LMU Munich Faculty of Law
• LMU Open Science Center
• FrauenLesbenreferat des AstAs an der LMU München
• Gene Center Munich
• Forschungsstelle Richard-Strauss-Ausgabe
• LMU Center for International Health vd
jura formo Körperschaft des öffentlichen Rechts vd
vdr

La Universitato Ludoviko Maksimiliano Munkenogermane Ludwig-Maximilians-Universität München , mallonge Munkena UniversitatoLMU - estas la universitato en la urbo Munkeno, ĉefurbo de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi nomatas laŭ sia fondinto, la bavaria duko Ludoviko la 9-a, kaj la bavaria reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo.

En la vintra semestro 2010/11 en la universitato studis pli ol 46 000 gestudentoj - laŭ tiu nombro temas pri la dua plej granda universitato de Germanio. Proksimume 700 profesoroj prelegas en 18 universitataj fakultatoj. La universitato ofertas 150 studfakojn - aparte vasta gamo de fakoj, inter alie iuj ne ofertataj en iu ajn alia germanlingva universitato.

Pri la natursciencaj fakoj la universitato rekte konkurencas kun la samurba Teknologia Universitato Munkeno. Laŭ rangolisto de la londona publikaĵo Times Higher Education, flanka eldonaĵo de la gazeta eldonejo The Times, pri la jaro 2010 la Munkena Universitato estas inter la 200 plej bonaj de la mondo, kaj juĝiĝas la dua plej bona germania universitato (post la universitato de Göttingen).[2]

universitata ĉefkonstruaĵo en la urbocentra kvartalo Maxvorstadt


Notoj

  1. studantoj en la Munkena Universitato vintra semestro 2010/11 (germanlingve)
  2. http://www.topuniversities.com/university-rankings/world-university-rankings/2010/results

Eksteraj ligiloj