Murano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Murano

Preĝejo Sankta Maria kaj Sankta Donato

Murano estas aro de kelkaj insuloj, kunligitaj per pontoj kaj situantaj nordoriente de Venecio en la samnoma laguno. Ĝi estas komplete kovrita de urba areo kaj havas proksimume 3.500 loĝantojn.

La insulo famiĝis pro la produktado de blovita vitro. La vitro de Murano distingiĝas per brilaj koloroj, kiuj estis senrivalaj dum multaj jarcentoj.

En Murano eksetlis romianoj, poste ekde la 6-a jarcento homoj el Altino kaj Oderzo. Komence la insularo prosperis pro fiŝista haveno, komerco kaj sal-produktado. Ekde la 11-a jarcento ĝia signifo malkreskis, ĉar multaj insulanoj translokiĝis al Dorsoduro. Samkiel Venecion la insularon regis tiel nomata Granda Konsilantaro, sed ekde la 13-a jarcento, la plej supran potencon havis komisiito (podesta) de Venecio. Kontraste al aliaj lagunaj insuloj Murano stampis proprajn monerojn.

En la jaro 1291, ĉiuj veneciaj vitristoj devis translokiĝi al Murano kun malpermeso forlasi ĝin. Tio okazis kaj pro timo pri incendioj kaj por protekti la sekreton de la vitro-kolorigo. En la sekva jarcento komencis produktado por eksporto kaj la insularo famiĝis (unue pro perloj kaj speguloj). Tiam oni inventis la Aventurinan vitron kaj Murano estis la ĉefa vitroliveranto de Eŭropo. Poste la insularo famiĝis pro siaj kandelingoj. Malgraŭ komencanta malkresko en la 18-a jarcento, ankoraŭ hodiaŭ la vitrofarado estas la ĉefa industria branĉo de Murano.

En la 15-a jarcento la insularo populariĝis kiel ripozloko de la venecianoj, pro kio ili tiam konstruis palacojn tie.

Ĝis la 19-a jarcento (kiam konstruiĝis pli da domoj) la kamparo de la insuloj estis konata pro ĝardenoj kun fruktarboj kaj legomoj.

La plej konata Turisma celo sur la insuloj de Murano estas la preĝejo Sankta Maria kaj Sankta Donato, kiun famigis bizanca mozaikpavimo el la 12-a jarcento kaj la legendo, ke en ĝi troviĝas la ostoj de la drako, kiun mortbatis Sankta Donato. Pliaj altiraĵoj estas la preĝejo Martiro Sankta Petro kaj la Palaco de Mula. Kiu intersiĝas pri vitraĵoj, povas viziti la multajn vitro-metiejojn, kiuj plej ofte estas malfermaj al la publiko, kaj la vitromuzeon en la granda Giustiniana Palaco.