Murbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Murbo estas grasoriĉa pasto, kiu nur malmulte ŝveliĝas. Oni uzas ĝin precipe por keksoj kaj tortobazoj.

Por la baza recepto oni prenas tri partojn da (kiel eble plej glutenmalriĉa) faruno, du partojn da graso kaj unu parton da sukero (1-2-3-pasto), kaj iom da salo. Por pikanta bakaĵo oni anstataŭigas la sukeroparton per faruno. Depende de la uzo kaj laŭ la gusto oni povas aldoni ovon.

La paston oni malmulte knedas (per la manoj, la knedilo de la manmiksilo aŭ en kuireja miksaparato) aŭ oni "hakas" ĝin per tranĉilo ("hakita" pasto). Ne tro forte knedu la ingrediencojn, sed nur loze miksu ilin. Antaŭ la plua prilaborado oni ordinare metas ĝin en fridujon. Se la ingrediencoj estas tro varmaj aŭ se oni knedas tro longe, la pasto disŝiriĝos dum la disrulumado. Se likvo kontaktas la farunon, antaŭ ol la faruno sin ligis kun la graso, la pasto fariĝas tenaca.

Maldike disrulumitan murbon oni povas baki sen ŝveligilo. Iom dikaj pastoj bezonas loziĝon. Pro tio oni aldonas bakpulvoronamonibikarbonaton (ABC-bakŝveligilon).

Spekulacon oni faras el murbo kun diversaj spicoj.