Murdatenco en Yıldız

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reenscenigo de la murdatenco.

La murdintenco en Yıldız (turke: Yıldız suikast girişimi; armene: Եըլտըզի Մահափորձը Eëltëzi Mahap'ordzë) estis murdintenco kontraŭ la sultano Abd-ul-Hamid la 2-a fare de la Armena Revolucia Federacio en la moskeo de Yıldız la 21-an de julio 1905 en la otomana ĉefurbo Konstantinopolo (hodiaŭ Istanbulo, Turkio).