Murdo de Markelov kaj Baburova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko, kie estis mortigitaj Markelov kaj Baburova

Murdo de Stanislav Markelov kaj Anastasija Baburova okazis la 19-an de januaro 2009 sur la strato Preĉistenka centre de Moskvo (Rusio). La viktimoj estis advokato Stanislav Markelov kaj ĵurnalistino de "Novaja" gazeto, aktivulino de anarkiisma kaj ekologiisma movado Anastasija Baburova.

Murdo[redakti | redakti fonton]

La murdisto atakis Markelov kaj Baburova, kiam ili iris preter la domo №1 sur Preĉistenka, dufoje pafis al ili. Ambaŭ estis vunditaj je kapo; Markelov pereis surloke, Baburova vespere de la sama tago mortis en malsanulejo.

Esplorado kaj reago de socio[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ tuj post la murdo rajtdefendistoj el Ĉeĉenio kaj aliaj lokoj konstatis, ke ĝi estis kaŭzita de la profesia agado kaj politika aktivismo de la viktimoj. Interalie, tiu mortigo estas kunligita kun partopreno de Stanislav Markelov en defento de ĉeĉenoj, ne aprobita de la supra ŝtatestrejo.

Multaj rusiaj naciistoj esprimis sian kontenton pri pereo de la du kontraŭfaŝistoj kaj "kontraŭrusiaj"/"kontraŭrusaj" aktivuloj.

Pri la murdo estis kulpigitaj moskvanoj Nikita Tiĥonov kaj Jevgenaja Ĥasis. La 6-an de majo 2011 Tiĥonov estis kondamnita al dumviva enprizonigo, Ĥasis - al la 18-jara.

Aranĝoj memore al la evento[redakti | redakti fonton]

La 20-an de januaro 2009 proksimume 150 homoj venis al la loko de mortigo por almeti florojn kaj esprimi kondolencojn pri la morto de la aktivuloj. Samtage vespere moskvaj anarkiistoj organizis manifestacion en Moskvo (tiam preskaŭ 50 estis malliberigitaj dum nelonge sen kulpigo).

Dum kelkaj tagoj post la mortigo de Markelov kaj Baburova kelkaj miloj (entute) da rajtdefendistoj, maldekstraj sociaj aktivuloj kaj amikoj de la pereintoj kolektiĝis en diversaj urboj (Moskvo, Sankt-Peterburgo, Grozno, Kievo, Berlino, aliaj urboj de Centra Eŭropo kaj Rusio) kaj pasigis manifestaciojn dediĉitajn al la mortigitoj kaj al la problemo de homaj rajtoj en Rusio.

Post tiuj eventoj la samaj aranĝoj memore al Markelov kaj Baburova okazis ankaŭ en pluaj jaroj. Kontraŭfaŝistoj organizis la "Komitaton de la 19-a de januaro" (ruse Комитет 19 января), kiu dum la sekvaj jaroj la 19-an de januaro organizadas kontraŭfaŝismajn aranĝojn. La manifestaciojn en Moskvo partoprenas plejparte socialistoj kaj anarkiistoj, sed venas ankaŭ ne-maldekstruloj. La organizantoj ofte petas ne uzi flagojn kaj ideologiajn simbolojn dum la aranĝoj (pro tio ilin kritikas multaj maldekstraj aktivuloj: ili opinias, ke por sinsekva kontraŭfaŝisma luktado bezonatas ankaŭ esprimo de kontraŭkapitalisma ideologio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]