Murdo de Martin Luther King

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Martin Luther King esti usona pastro, aktivulo, kaj elstara estro de la Afrikusona Civilrajta Movado kaj Nobel-premio pri paco kiu iĝis konata pro sia antaŭenigo de la civilaj rajtoj uzante rimedojn de civila malobeo. Li estis murdita ĉe la gastejo Lorraine Motel en Memphis (Tenesio) la 4an de Aprilo, 1968, kiam li estis 39jaraĝa. King estis portita al la Malsanulejo Sankta Jozefo, kie li estis deklarita mortinto je la 7:05 vespere. James Earl Ray, skapinto el Misuria Prizono, estis arestita la 8an de Junio, 1968, en Londono ĉe la Flughaveno London Heathrow, extradiciita al Usono, kaj akuzita je murdo. La 10an de Marto, 1969, Ray akceptis kulpecon kaj estis kondamnita je 99 jaroj en prizono ĉe Tennessee State Penitentiary.[1] Ray poste realigis multajn klopodojn retiri sian kulpokonfeson por esti juĝata de ĵurio, sed estis nesukcesa; li mortiĝis enprizone la 23an de aprilo, 1998, 70jaraĝa.[2]

La familio King kaj aliaj ĉiam kredis, ke la murdo estis farita kiel rezulto de konspiro partoprenita de la usona registaro, kiel asertis Loyd Jowers en 1993, kaj ke James Earl Ray estis propeka kapro. En 1999 civila ĵurio kiu ne menciis la usonan registaron decidis, ke Loyd Jowers kaj aliaj, inklude nespecifigitaj registaraj agentoj, estis ĉiuj partoj de konspiro por murdi King.[3][4]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. Pepper, William F.. (2008) An Act of State: The Execution of Martin Luther King. Verso. ISBN 978-1-84467-285-1.
  2. Pepper, William F.. (2008) An Act of State: The Execution of Martin Luther King. Verso. ISBN 978-1-84467-285-1.
  3. name=Douglass2000
  4. YELLIN, EMILY. "Memphis Jury Sees Conspiracy in Martin Luther King's Killing - New York Times." The New York Times - Breaking News, World News & Multimedia. N.p., 9 Dec. 1999. Web. 8 June 2013. <http://www.nytimes.com/1999/12/09/us/memphis-jury-sees-conspiracy-in-martin-luther-king-s-killing.html>.