Murdo de la ruĝa garbejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La loko de la murdo, la ruĝa garbejo, estis tiel nomita pro sia tegmento parte kovrita de ruĝaj tegoloj, videblaj maldekstre de la ĉefa pordo en tiu desegnaĵo. La resto de la tegmento estis kovrita de stoplo.

La murdo de la ruĝa garbejo estas loke famaĉa murdo krimita en 1827 en Polstead, en la angla regiono Suffolk. Juna virino, Maria Marten, estis pafmortigita de sia amanto William Corder. La du amantoj origine aranĝis renkonton en la tiel konata "Ruĝa Garbejo", loka gvido-punkto, por kunfuĝi al Ipswich. Maria tamen malaperis kaj ekde tiam ne plu estis vidita de iu ajn. Corder fuĝis kaj sendis plurajn leterojn al la familio de Maria Marten, asertante ke ŝi estis feliĉa kaj bonsana. Ŝia kadavro estis malkovrita enterigite en la garbejo, post kiam ŝia duonpatrino siadire havis detalan sonĝon pri la murdo.

Corder estis serĉadita kaj retrovita en Londono, kie li estis edziĝinta kaj jam komencinta novan vivon. Li estis rekondukita al Suffolk. Post precipe publikigita proceso, Corder estis kondamnita je mortpuno pro la murdo de Maria Marten. Li estis pendumita en Bury St. Edmunds en 1828. Granda homamaso ĉeestis la ekzekuton de la kulpulo. Tiu afero inspiris multajn gazetajn artikolojn, sed ankaŭ kanzonojn kaj teatraĵojn. La vilaĝo, kie okazis la krimo, fariĝis turisma vojaĝcelo, kaj la garbejo estis progrese diserigita de memorigaĵo-amatoroj. La teatraĵoj kaj baladoj daŭre konservis popularecon tra la sekvanta jarcento kaj ili restas ludataj ĝis hodiaŭ[1].

Murdo[redakti | redakti fonton]

Maria Marten. Ŝia fratino Ann, kiu onidire multe similis al Maria, servis kiel pozistino por tiu desegnaĵo, kiu aperis en la raporto de Curtis pri la afero.

Maria Marten naskiĝis la 24-an de julio 1801 kaj estis la filino de Thomas Marten, talpokaptisto el Polstead en Suffolk[2]. En marto 1826, tiam 24-jaraĝa, Maria komencis amrilaton kun William Corder, tiam 22-jaraĝa. Maria Marten estis alloga juna virino, kiu jam estis naskinta du gefilojn rezulte de amrilatoj kun lokaj viroj. Unu el la infanoj estis ido de la pliaĝa frato de William, Thomas Corder, kaj frutempe mortis kiel infaneto. La alia, Thomas Henry, estis ankoraŭ vivanta, kiam Marten renkontis Corder. Kvankam la patro de Thomas Henry ne plu volis interrilati kun Maria Marten post la naskiĝo, li kelkfoje sendis monon por vivteni la infanon[3].

Corder estis la filo de loka farmisto, kaj havis reputacion de fraŭdisto kaj virino-delogulo. Li junaĝe estis kromnomita "Foxey" (t.e. "vulpeto") en sia lernejo pro siaj ruzaj manieroj. Li iam fraŭde vendis la porkojn de sia patro. Lia patro sukcese solvis la aferon sen jura proceduro, sed Corder ne ŝanĝis sian konduton. Li poste akiris monon per la akceptigo de falsa ĉeko de 93 pundoj, kaj helpis lokan banditon, Samuel "Beauty" Smith, al la ŝtelo de porko en najbara vilaĝo. Kiam Smith estis pridemandita de la loka ŝerifo pri la ŝtelo, tiu faris profetan deklaron pri Corder: "Mi estu damnita, se li ne baldaŭ estos pendumita". Corder, publike malhonorigita, estis sendita al Londono post la fraŭda vendo de la patraj porkoj, sed li estis revenigita al Polstead post la akcidenta morto de sia frato Thomas, kiu dronis dum la trapaŝo de frostita lageto[4]. Liaj patro kaj tri fratoj ĉiuj mortis ene de 18-monata periodo, tiel ke restis nur William kaj lia patrino por administri la familian farmon.

Corder deziris, ke lia amrilato kun Maria Marten restu malpublika. Ŝi tamen naskis infanon en 1827, kaj la 25-jaraĝa virino ŝajne esperis baldaŭan edziĝon. La infaneto mortis (laŭ postaj raportoj, li eble ankaŭ estis murdita), sed Corder laŭaspekte ankoraŭ intencis edziĝi kun Marten. En la somero de 1827, en ĉeesto de ŝia duonpatrino Ann Marten, li petis al ŝi renkontiĝi en la ruĝa garbejo, el kiu li proponis fuĝi al Ipswich. Corder raportis plurajn onidirojn, laŭ kiuj la parokaj oficialuloj konsideris procesi Maria pro nasko de bastarda infano. Li unue sugestis, ke ili fuĝu vespere de merkredo, sed poste decidis prokrasti la renkonton ĝis la vespero de ĵaŭdo. Ĵaŭde plia prokrasto necesis: kelkaj fontoj atribuas tion al malsano de lia frato, kvankam laŭ plejmultaj dokumentoj ĉiuj liaj fratoj estis tiam jam mortintaj. La sekvan tagon, vendredon la 18-an de majo 1827, li aperis ĉe la domo de Maria Marten. Laŭ Ann Marten, li diris al Maria, ke ili devis tuj foriri, ĉar li aŭdis onidiron, laŭ kiu la loka policano akiris mandaton por procesi ŝin. Fakte ekzistis neniu mandato, sed restas ne klara, ĉu Corder mensogis aŭ eraris. Maria maltrankviliĝis pro tio, ke ŝi ne povus foriri en la lumo de tago, sed Corder konsilis al ŝi surhavi virseksajn vestojn por kaŝi ŝian fuĝon. Li dumtempe portus ŝiajn havaĵojn al la garbejo, kien ŝi povus reiri kun li kaj transvesti sin antaŭ la vojaĝo al Ipswich[2].

La fantomo de Maria indikas la lokon de sia tombo. La stranga sonĝo de Ann Marten pri la loko de la tombo aldonis al la afero eĉ plian publikan kaj ĵurnalistan intereson.

Iom post la foriro de Corder el la domo, Maria mem ekiris al la ruĝa garbejo, kiu situis sur la monteto Barnfield, proksimume unu duonmejlon el la domo de la familio Marten. Ekde tiu momento oni neniam plu vidis ŝin vivantan. Ankaŭ Corder malaperis, sed poste revenis kaj asertis, ke Maria Marten estis en Ipswich, Great Yarmouth aŭ alia proksima loko. Li aldonis, ke li ankoraŭ ne povis revenigi ŝin kiel sian edzinon pro tio, ke tiu edziĝo eble kaŭzus la koleron de liaj amikoj kaj parencoj. Ĉar la parencoj de Maria pli kaj pli insistis vidi ŝin, Corder fine kaj subite foriris el la regiono. Li skribis leterojn al la familio de Maria kaj informis ĝin, ke li kaj Maria estis edziĝintaj kaj feliĉe vivis en Wight-insulo. Li prezentis variajn pretekstojn por klarigi la silenton de Maria: ŝi estis malsana, aŭ vundis sian manon, aŭ jam skribis verŝajne perditan leteron, kaj tiel plu[3].

La duboj de la familio pli kaj pli grandiĝis, kaj la duonpatrino de Maria ekparolis pri pluraj el siaj sonĝoj, en kiuj Maria estas murdita kaj enterigita en la ruĝa garbejo. La 19-an de aprilo 1828, ŝi konvinkis sian edzon iri al la garbejo kaj fosi unu el la grenujoj. Li rapide malkovris la kadavron de sia filino, enterigitan ene de sako. La korpo de Maria estis grave putriĝinta sed ankoraŭ identigebla. Aŭtopsio estis plenumita en Polstead: Maria estis formale rekonita de sia fratino Ann danke al kelkaj fizikaj proprecoj: ŝia hararo kaj kelkaj vestoj estis rekoneblaj. Mankanta dento en la makzelo ankaŭ kongruis kun la dentaro de Maria. Oni cetere trovis pruvojn de la impliko de Corder en tiu krimo: lia verda poŝtuko estis malkovrita ĉirkaŭ la kolo de la kadavro[3].

Aresto[redakti | redakti fonton]

Tiu desegnaĵo de 1833 montras la enterigon de Maria kaj la areston de Corder fare de S-roj Ayres kaj Lea.

Corder estis facile malkovrita. S-ro Ayres, policano en Polstead, sukcese informiĝis pri la eksa adreso de la suspektulo pere de unu el liaj amikoj. Al la enketo helpis James Lea, oficiro de la londona polico, li sekvis la spuron de Corder ĝis virina gastejo, Everley Grove House, en Brentford[4]. Corder administris tiun gastejon kun sia nova edzino, Mary Moore, kiun li renkontis danke al gazeta anonco en The Times (li ricevis pli ol 100 respondoj)[5][6][7]. Lea pretekstis, ke li deziris anigi sian filinon al la gastejo, kaj per tiu ruzo eniris en la domon kaj surprizis Corder en la vizitosalono. Thomas Hardy transskribis la raporton de la gazeto Dorset County Chronicle pri tiu aresto[8]:

(...) en la vizitosalono kun kvar damoj dum matenmanĝo, en matenrobo & li havis poŝhorloĝon antaŭ li por minuti la boladon de kelkaj ovoj.

Lea kondukis lin al diskreta angulo de la salono kaj informis lin pri la akuzaĵoj kontraŭ li. Corder komplete neis sciadon pri Maria kaj pri la krimo. Okaze de priserĉado de la domo oni retrovis du pistolojn supozeble aĉetitajn dum la tago de la murdo. Cetere retroviĝis kelkaj leteroj el iu S-ro Gardener, kiuj laŭ kelkaj raportoj eble entenis avertojn pri la enketo kaj la malkovro de la krimo, kaj pasporto redaktita de la franca ambasadoro. Pro tiuj elementoj sugestis la enketistoj, ke Corder verŝajne preparis eksterlandan fuĝon[3].

Proceso[redakti | redakti fonton]

William Corder atendanta sian proceson.

Corder estis rekondukita al Suffolk kaj estis procesita en la County Hall de Bury St. Edmunds. La proceso komenciĝis la 7-an de aŭgusto 1828 post plurtaga prokrasto kaŭzita de neatendita publika interesego. La hoteloj de Bury St. Edmunds pleniĝis ekde la 21-a de julio. Ĉar multnombraj homoj deziris ĉeesti la proceson, oni limigis akcepton en la tribunalon nur al tiuj, kiuj posedis speciale eldonitajn kuponojn. Malgraŭ tio, la juĝistoj kaj tribunalaj oficialuloj devis puŝmarŝi tra la kunveniĝinta homamaso por atingi la pordon de la tribunalo.

La juĝisto, Baron Alexander, malkontentis pri la tre partieca prezento de la afero fare de gazetoj, "je la evidenta malprofito de la kaptito en la tribunalo"[9]. Malkonsiderante tiun kritikon, The Times tute kontraŭe gratulis la komprenpovon de la publiko, kiu tuj certiĝis pri la kulpeco de Corder[10].

Corder komencis la proceson pledante senkulpecon. Oni cetere lernis, ke la akurata kaŭzo de morto ne estis sukcese difinita. Tranĉa instrumento, supozeble la spadeto de Corder, estis enprofundigita en okulkavon de Maria Marten, sed tiu vundo eble estis kaŭzita de la ŝpato de ŝia patro, kiam li elterigis la korpon. Strangolo ne estis formale malkonfirmita, ĉar oni malkovris la poŝtukon de Corder ĉirkaŭ la kolo de la viktimo. Aliaj vundoj eĉ sugestis, ke Maria Marten estis pafmortigita, kio aldonis plian konfuzon. La kulpiga teksto akuzis Corder pri "la murdo de Maria Marten, pafmortigante ŝin krime kaj propravole tra la korpo per pistolo, kaj sammaniere ponardante ŝin per spadeto"[2]. Por eviti iun ajn ŝancon de nuligita proceduro, li estis akuzita pri naŭ apartaj kulpoj, inkluzive de dokumenta falsado.

Ann Marten estis alvokita de la tribunalo por raporti la ĉefajn okazaĵojn dum la tago de la malapero de Maria, sed ankaŭ por klarigi siajn postajn sonĝojn. Thomas Marten sekve rakontis, kiel li elterigis sian filinon. George Marten, la 10-jaraĝa frato de Maria, deklaris ke li jam vidis Corder kun armita pistolo antaŭ la murdo, kaj ke li poste vidis lin revenantan el la garbejo kun pioĉo. Lea raportis la areston de Corder kaj priskribis la objektojn, kiujn oni retrovis dum la priserĉado de la gastejo[11]. La prokuroro asertis, ke Corder neniam deziris edziĝi kun Maria. Ŝi cetere sciis pri kelkaj el liaj krimaferoj kaj do ĝenis lin. Laŭ la prokuroro, Corder iam ŝtelis la monon senditan de la patro de la infano de Maria: tiu misfaro certe akrigis la rilaton inter la du amantoj[12].

Tiam donis Corder sian propran version de la morto de Maria. Li konsentis, ke li ja renkontis Maria en la garbejo, sed li siadire foriris post disputo. Kiam li estis forpaŝanta, li aŭdis pafon. Li denove kuris al la garbejo kaj trovis la kadavron de Maria, proksime al unu el liaj pistoloj. Li petis al la ĵurio konsideri, ke eblis dubi pri lia kulpeco. Post kiam ĝi retiriĝis, la ĵurio tamen bezonis nur 35 minutojn por reveni kun verdikto de kulpeco[11]. Baron Alexander kondamnis lin je morto per pendumo sekvata de korpa dissekco:

(...) ke vi estu rekondukata al la malliberejo, de kie vi venis, kaj ke la sekvan lundon vi estu kondukata el tie al loko de Ekzekuto, kaj ke tie vi estu pendumata per la Kolo ĝis via Morto; kaj ke via korpo post tio estu dissekcigata kaj anatomiigata; kaj bonvolu Ĉiopova Dio Nia, pro Sia senlima indulgemo, kompati vian animon !

Corder pasis la sekvajn tri tagojn en sia malliberejo, konsiderante ĉu li devus konfesi la krimon kaj tiel purigi sian animon el ĝiaj pekoj antaŭ Dio. Post pluraj diskutoj kun la ekleziulo de la malliberejo, sed ankaŭ petegoj de lia edzino, de lia ĉelgardisto kaj de John Orridge, la guberniestro de la malliberejo, li fine konfesis sian kulpecon[13]. Li firme malkonfirmis, ke li ponardis Maria. Li anstataŭe deklaris, ke li akcidente mortigis ŝin per pafo en ŝian okulon okaze de disputo, kiam ŝi estis transvestanta sin[3].

Ekzekuto kaj dissekco[redakti | redakti fonton]

Ekzekuto de William Corder.

La 11-an de aŭgusto 1828 Corder estis mane kondukita al la pendumilo de Bury St. Edmunds, ĉar li ŝajne estis tro malfortiĝinta por paŝi senhelpe[14]. Li estis pendumita iom antaŭ tagmezo antaŭ granda homamaso. Laŭ unu gazeto estis pli ol 7000 spektantoj, dum alia raportis la ĉeeston de pli ol 20 mil homoj[15]. Pro peto de la prizonguberniestro, ĵus antaŭ la ŝnurligado de sia kolo, Corder mallaŭte deklaris:[16]

Mi kulpas - mia peno estas justa - mi meritas mian sorton - kaj bonvolu Dio kompati mian animon.

Unu horon post la pendumado, la korpo de Corder estis defalita de John Foxton, la pendumisto, kiu konforme al siaj tradiciaj privilegioj proprigis al si la pantalonon kaj ŝtrumpojn de la kondamnito. La kadavro estis rekondukita al la tribunalo Shire Hall, kie ĝi estis sekcigita laŭlonge de la abdomeno por elmontri la muskolojn. Oni permesis al la publiko viziton ĝis la 6-a posttagmeze, kiam la pordoj de la tribunalo estis ŝlositaj. Laŭ la gazeto Norwich and Bury Post, pli ol kvin mil homoj formis vicon por vidi la korpon[17].

La sekvan tagon, la dissekco kaj aŭtopsio de la kadavro estis plenumitaj antaŭ spektantaro da kuracistoj kaj studentoj de la Universitato de Kembriĝo. Oni kunligis baterion al la pulmoj de Corder por prezenti la naturan streĉiĝon de homaj muskloj. Oni cetere malfermis la sternumon de la korpo kaj ekzamenis la internajn organojn. La ĉeestantoj sekve debatis, ĉu asfiksio estis la vera kaŭzo de morto. Ĉar Corder, laŭ variaj atestantoj, daŭre montris pulman respiradon eĉ pluraj minutojn post la pendumado, oni sugestis, ke fakte mortigis lin la premado de lia mjelo. La skeleto estis konservenda post la aŭtopsio, tiel ke ne eblis malfermi la kranion kaj ekzameni la cerbon. La ĥirurgoj anstataŭe kontentis pri la frenologia ekzameno de la kranio. El tiu studo rezultis laŭ la kuracistoj, ke la kranio de Corder estis precipe bone disvolviĝinta en la areoj de "kaŝemo, komprenpovo, detruigemo, patreca instinkto kaj imitemo", kun malmultaj spuroj de "bonvolemo aŭ kultemo". La busto de Corder, hodiaŭ posedata de la muzeo Moyse's Hall de Bury St. Edmunds, estas originala verko fare de S-ro Child el Bungay (Suffolk) kreita por plustudadi la frenologian profilon de Corder. La skeleto estis kunigita, ekspoziciita kaj sekve uzita kiel studilo en la malsanulejo West Suffolk[18]. Oni faris plurajn kopiojn de la mortmasko de Corder: unu el ili ankoraŭ videblas en la muzeo Moyse's Hall. Ankaŭ kelkajn aĵojn el la proceso aŭ poseditajn de Corder konservas la sama muzeo[19]. La haŭto de la kondamnito estis tanita kaj uzita por bindi raporton pri la murdo[20].

La skeleto estis publike ekspoziciita en la muzeo Hunterian de la Reĝa Kolegio de Ĥirurgoj de Anglio, kie ĝi longe staris flanke de tiu de Jonathan Wild. En 2004, la ostoj de Corder estis malekspoziciitaj kaj fine cindrigitaj.[21]

Onidiroj[redakti | redakti fonton]

Post la proceso aperis pli kaj pli multaj duboj pri la sonĝoj de la duonpatrino, sed ankaŭ pri la kaŭzo de la morto de Maria. La duonpatrino estis nur unu jaron pli aĝa ol Maria, kaj oni do suspektis, ke ŝi kaj Corder estis amantoj kaj planis la murdon de Maria, kiun ili konsideris tro ĝena. Ĉar ŝiaj sonĝoj komenciĝis iom post la edziĝo de Corder kun Mary Moore, oni ankaŭ sugestis, ke ŝi nur pro ĵaluzo malkaŝis la tombon de la viktimo, kaj ke la sonĝoj estis nur konvenaj pretekstoj[3].

Progrese sciiĝis pliaj onidiroj rilate al la morto de la infano de Corder kaj Maria. Ambaŭ deklaris, ke ili enterigis sian mortintan infaneton en Sudbury (Suffolk): tamen ne eblis retrovi registron de tiu enterigo aŭ la lokon, kie la korpo estis enterigita[3]. En sia manskribita konfeso deklaris Corder, ke je la tago de la murdo lia disputo kun Maria temis pri la ebleco, ke la tombo de la infano estu malkovrata.

En la 20-a jarcento aperis nova aro da onidiroj, kiam la verkisto kaj historiisto Donald McCormick publikigis The Red Barn Mystery (La Mistero de la Ruĝa Garbejo). McCormick emfazis plurajn interesajn detalojn, inkluzive de ĝis tiam ne konata interrilato inter Corder kaj la famaĉa fraŭdisto kaj venenisto Thomas Griffiths Wainewright, kiam Corder loĝis en Londono. La verkisto cetere interesiĝis pri la 19-a-jarcenta aktorino Caroline Palmer, kiu ofte aktoris en dramo inspirita de la krimo, iom studis la aferon kaj konkludis, ke la murdisto de Maria verŝajne ne estis Corder sed loka cigana virino. La verkoj de McCormick pri aliaj polic- aŭ krimaferoj tamen ricevis multajn mallaŭdojn, tiel ke lia versio de la krimo de la ruĝa garbejo restas malakceptata de la plejmulto.

Populara intereso[redakti | redakti fonton]

Vendiĝis pli ol unu milionoj da ekzempleroj de la folio de James Catnach.
Alia folio, eldonita de T. Birt, inkludis bildojn kaj la lastan leteron de Corder al ties edzino.

La afero entenis ĉiujn necesajn elementojn por instigi fervoran popularan intereson: malmorala paĝio, kompatinda juna virino, ikona krimejo, la okultaj kaj profetaj sonĝoj de la duonpatrino, la detektiva enketo de Ayres kaj Lea (kiu poste fariĝis detektivo Pharos Lee en teatraj adaptoj) kaj la nova vivo de Corder, kiu rezultis el gazeta anonco. La afero konsekvence generis multnombrajn kulturaĵojn.

Teatraĵoj estis ekluditaj jam antaŭ la komenco de la proceso, kaj post la ekzekuto publikigis anonima verkisto melodraman version de la murdo, kiu rapide fariĝis unu el la plej bone venditaj libroj de tiu periodo. Same kiel la rakonto de Jack Sheppard kaj aliaj banditoj, ŝtelistoj kaj murdistoj, la murdo de la ruĝa garbejo estis populara temo de penny gaffs (t.e. modestaj teatraĵoj luditaj en la malantaŭĉambroj de kafejoj por regali la plej malaltajn sociajn klasojn)[22]. Post la ekzekuto, James Catnach sukcese vendis pli ol unu milionon da broadsides (t.e. popularaj gazetaj tekstoj disdonataj po unu folio)[23][24]. La folioj de Catnach provizis detalojn pri la konfeso kaj ekzekuto de Corder, kaj inkludis sentimentan baladon pretendite verkitan de Corder mem, sed pli verŝajne komponitan de Catnach aŭ de unu el liaj dungitoj[25][26]. Ĝi estis nur unu el almenaŭ kvin baladoj inspiritaj de la afero kaj aperintaj tuj post la ekzekuto[27].

Pro la ekscito rilate al la proceso kaj pro la publika deziro je kulturaĵoj kaj amuzaĵoj pri la murdo, multaj malsamaj versioj de la afero estis verkitaj aŭ enscenigitaj, tiel malklarigante la distingon inter realaj kaj fikciaj, melodramaj elementoj por nuntempaj legantoj. Fideblaj raportoj de la proceso ja ekzistas danke al oficialaj registroj, kaj la plej akurata recenzo de la afero estas laŭ ĝenerala interkonsento tiu de James Curtis, ĵurnalisto kiu pasigis iom da tempo kun Corder kaj du semajnojn en Polstead intervjuante ĉiujn atestantojn[3]. Curtis ŝajne implikiĝis tiel grave en tiun aferon, ke iu artisto konfuzis lin kun Corder kaj desegnis en gazeto portreton de Curtis anstataŭ tiun de Corder.[28] 

Oni vendis pecojn de la ŝnuro uzita por pendumi Corder po unu gineo. Parto de lia skalpo, kun ankoraŭ kunligata orelo, estis ekspoziciita en butiko de Oxford Street[29]. Buklo de la hararo de Maria vendiĝis po du gineoj. Polstead fariĝis kvazaŭe turisma vilaĝo: kelkaj vizitantoj faris longajn vojaĝojn, kaj ekzemple devenis de Irlando[30]. Curtis taksis, ke proksimume du cent mil personoj vizitis Polstead en la jaro 1828[3]. La ruĝa garbejo kaj la domo de la familio Marten vekis precipe grandan intereson[30]. La garbejo estis entute rabata de memoraĵ-avidaj vizitantoj: eĉ la flankaj tabuloj estis demetitaj, diserigitaj kaj venditaj kiel dentostangoj[31]. Oni planis detrui ĝin post la proceso, sed ĝi estis konservita kaj fine brulis okaze de incendio en 1842[3][32]. Eĉ la tombo de Maria estis progrese senŝeligita de memoraĵĉasistoj. Oni ankaŭ proponis al vizitantoj potaĵojn, skizojn kaj oni komponis plurajn kanzonojn, inkluzive de unu menciita en opero fare de Ralph Vaughan Williams, Hugh the Drover.

La skeleto de Corder restis ekspoziciita en vitra skatolo en la malsanulejo West Suffolk. Ĝi onidire estis ekipita de meĥanismo, kiu levigis la brakon de la skeleto, kiam oni alproksimigis ĝin. La kranio estis fine pruntita kaj anstataŭigita de alia fare de D-ro Kilner, kiu deziris aldoni la kranion de la fama krimulo al sia ampleksa kolekto da aĵoj rilate al tiu afero. Post serio da personaj malfeliĉajoj, Kilner konvinkiĝis, ke la kranio estis sorĉita, tiel ke li cedis ĝin al sia amiko Hopkins. Pliajn katastrofojn spertis ambaŭ homoj, kiuj fine financis kristanan enterigan ceremonion por la kranio, cele al la nuligo de tiu supozita sorĉo[33].

Intereso pri la afero daŭris eĉ post multaj jaroj. La teatraĵo Maria Marten, aŭ La Murdo en la Ruĝa Garbejo (Maria Marten; or The Murder in the Red Barn), kiu estis plurfoje reeldonita en diversaj anonimaj versioj, estis grava sukceso de la meza 19-a jarcento kaj eble estis la plej ludita teatraĵo de tiu tempo. Viktoriaj seksgapejoj devis kutime plani aldonajn datojn, kiam ili prezentis spektaklojn pri la murdo, por akcepti ĉiujn spektantojn[4]. Teatraĵoj de la viktoria periodo emis portreti Corder kiel senpasian monstron, dum Maria estis la senkulpulino, kiun li predis. Ŝia malbona reputacio kaj infanoj de pluraj patroj estis plejofte preteratentitaj[34], kaj Corder estis ofte pliaĝigita[35]. Charles Dickens konsentis verki raporton pri la murdo en sia magazino All The Year Round: li unue rifuzis tion, ĉar li konsideris, ke la afero estis jam tro fama, kaj ke la sonĝoj de la bopatrino estis sufiĉe malkredindaj[36].

Kvankam ĝia famo iom malgrandiĝis, la afero daŭre vekis pasiojn en la 20-a jarcento kaj inspiris kvin filmojn, inkluzive de Maria Marten, or Murder in the Red Barn en 1935[35] kun aktoro Tod Slaughter. Ĝi estis publikigita en Usono nur post la cenzuro de pluraj scenoj[37]. Inter la diversaj versioj ankaŭ estis la BBC-dramo Maria Marten en 1980, kun Pippa Guard kiel ĉefrolantino. Fikcia prezento de la murdo estis produktita en 1953 por la radioserio Crime Classics de CBS[38]. La krimo cetere inspiris plurajn modernajn muzikistojn: la albumo No Roses, fare de la grupo Albion Country Band, entenis la tradician kanzonon Murder of Maria Martin. Pli freŝdate kunkomponis Tom Waits kaj ties edzino Kathleen Brennan kanzonon titolitan Murder in the Red Barn por sia albumo Bone Machine en 1992[39]. Kathryn Roberts kaj Sean Lakeman, en sia albumo 2, ankaŭ aludis al la afero per la kanzono The Red Barn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maria Martin. The Crushed Tragedian. Alirita 11-a de aŭgusto 2010.
  2. 2,0 2,1 2,2 Smith, John Hay. (1847) Celebrated Trials of All Countries, and Remarkable Cases of Criminal Jurisprudence. J.Harding.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 The Red Barn Murder. St Edmundsbury Council. Alirita 15-a de februaro 2007.
  4. 4,0 4,1 4,2 Brewers p.168–9
  5. Maclaren p.250
  6. Urban, Sylvanus (1857). “Obituary”, The Gentleman's Magazine 3 (203). 
  7. La baptonomo de Moore estis kelkfoje prezentita kiel "Maria". Enskribaĵo en la taglibro de Corder kaj postaj raportoj tamen certigis, ke ŝi nomiĝis Mary. La unuaj gazetaj raportoj indikis, ke ŝi legis la anoncon de Corder sur la fenestro de pastaĵbutiko. Estas nekonata, ĉu tio veras aŭ ne. Certas tamen, ke Corder ja ricevis plurajn responsojn al sia anonco en The Times, ĉar pluraj el ili estis kopiitaj en la krimraporto de Curtis.
  8. Hardy p.131 Note 85.b
  9. The Times 9 August 1828 p.3 citita en Wiener p.138
  10. The Times 12 August 1828 p.3 quoted in Wiener p.138
  11. 11,0 11,1 Urban, Sylvanus (1828). “Domestic Occurrences”, The Gentleman's Magazine 98 (21). 
  12. Cairns p.40
  13. Langbein p.270
  14. Gatrell p.13
  15. Gatrell p.32
  16. Cairns p.18
  17. Curtis p.210
  18. Gatrell pp.256–7
  19. Local History of Moyse's Hall. St. Edmundsbury Borough Council. Arkivita el la originalo je 2007-08-14. Alirita 4-a de julio 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-14. Alirita 2011-06-02.
  20. La raporto bindita de la tanita haŭto de Corder estas konservata de la muzeo Moyse's Hall, kaj entenas manskribitan anekdoton sur la interna kovrilo: dum la nokto post la ekzekuto-tago, okaze de reprezentado de Macbeth en la teatrejo Drury Lane, kiam elparoliĝis la repliko "Cu ekzekuto de Cawdor plenumita ?", homo ekkriis el la spektantaro "Jes ! Li estis pendumita ĉimatene en Bury".
  21. Killer cremated after 180 years. BBC News (17-a de aŭgusto 2004). Alirita 4-a de julio 2007.
  22. Picard p.198
  23. Gatrell p.159
  24. Taksoj de la ekzakta nombro da venditoj varias, sed ofte situas inter 1 160 000 kaj 1 600 000. Catnach asertis, ke li vendis pli ol 1 650 000 ekzempleroj.
  25. Neuberg p.138
  26. Hindley p.79
  27. Pettitt, Tom (2005-05). The Murdered Sweetheart: Child of Print and Panic? (PDF). Massachusetts Institute of Technology. Arkivita el la originalo je 2015-12-24. Alirita 12-a de februaro 2007.
  28. Caulfield p.55
  29. Gatrell p.258
  30. 30,0 30,1 Mackay p.700
  31. Gatrell p.43
  32. En novembro 2007, la gazeto East Anglian Daily Times raportis kamenan incendion de la eksa domo de la familio Marten, hodiaŭ uzata kiel gastodomo. La fajrosoldatoj sukcese savis 80% el la stopla tegmento.
  33. Storey p.118
  34. Wiener pp. 138–9
  35. 35,0 35,1 Richards p.136
  36. Letters of Charles Dickens p.371
  37. En Britio, la scenaro estis same prezentita antaŭ la British Board of Film Censors, kiu akceptis ĝin, kondiĉe ke la ekzekuto-sceno malaperu. La sceno estis malgraŭe filmita, kaj la cenzurofico konsekvence petis, ke ĝi ne aperu en la fina versio de la filmo.
  38. Premier Collections: Crime Classics. First Generation Radio Archives (2007). Arkivita el la originalo je 2007-09-11. Alirita 24-a de novembro 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-11. Alirita 2011-07-05.
  39. ask lyrics. asklyrics.com (2008). Arkivita el la originalo je 2006-02-27. Alirita 22-a de novembro 2008.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brown, Margaret (Ed.). (1999) The Letters of Charles Dickens: 1865–1867 Vol 11. Clarendon Press, p. 598. ISBN 0198122950.
  • Cairns, David. (1999) Advocacy and the Making of the Adversarial Criminal Trial 1800–1865 (Oxford Studies in Modern Legal History). Clarendon Press, p. 230. ISBN 0198262841.
  • Caulfield, Catherine. (2005) The Man Who Ate Bluebottles: And Other Great British Eccentrics. Icon Books Ltd, p. 224. ISBN 1840466979.
  • Church, Robert. (1990) More murders in East Anglia. Robert Hale, p. 11–28. ISBN 0-7090-4031-6.
  • Curtis, James. (1828) The Mysterious Murder of Maria Marten. Londono: William Clowes.
  • Donaldson, Willie. (2004) Brewer's Rogues, Villains and Eccentrics. Phoenix Press, p. 736. ISBN 0753817918.
  • Gatrell, V. A. C.. (1996) The Hanging Tree: Execution and the English People, 1770–1868. Oxford Paperbacks, p. 654. ISBN 0-19-285332-5.
  • Hardy, Thomas. (2004) Greenslade, William: Thomas Hardy's 'Facts' Notebook. Ashgate Publishing, Ltd., p. 365. ISBN 1840142359.
  • Hindley, Charles. [1869] (1969) The History of the Catnach Press. Detroit: Singing Tree Press.
  • Langbein, John H.. (2003) The Origins of Adversary Criminal Trial (Oxford Studies in Modern Legal History). Oxford University Press, p. 376. ISBN 0199258880.
  • Mackay, Charles. (1995) Extraordinary Popular Delusions and the Madness of Crowds. Wordsworth Editions Ltd, p. 748. ISBN 1853263494.
  • Maclaren, Angus. (1997) The Trials of Masculinity: policing sexual boundaries, 1870–1930. University of Chicago Press, p. 307. ISBN 0226500675.
  • McCormick, Donald. (1968) The Red Barn Mystery: some new evidence on an old murder. A.S.Barnes and Co., p. 206.
  • Neuburg, Victor. (1977) Popular Literature: A History and Guide. Routledge, p. 302. ISBN 0713001585.
  • Picard, Liza. (2006) Victorian London: The Tale of a City 1840—1870. St. Martin's Press, p. 384. ISBN 0312325673.
  • Richards, Jeffrey (Ed.). (2001) The Unknown 1930s: An Alternative History of the British Cinema 1929–1939. I B Tauris & Co Ltd, p. 287. ISBN 186064628X.
  • Slide, Anthony. (1998) Banned in the U.S.A.: British Films in the United States and their Censorship, 1933–1966. I. B. Tauris, p. 232. ISBN 1860642543.
  • Storey, Neil R.. (2004) A Grim Almanac of Suffolk. Sutton Publishing, p. 192. ISBN 0750934980.
  • Wiener, Martin J.. (2004) Men of Blood: Violence, Manliness, and Criminal Justice in Victorian England. Cambridge University Press, p. 312. ISBN 0521831989.
  • The Red Barn Murder. St Edmundsbury Council. Alirita 13-a de novembro 2006.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.