Murdo en beletro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri murdo kaj ties esploro temas vasta branĉo de krimliteraturo (precipe krimromanoj). Sed ankaŭ aliaj verkoj traktas pri tiu krimo. Jen kelkaj el ili:

  • Hjalmar Söderberg: "Doktoro Glas", frua psikologia romano, kiun oni ja povus nomi krimromano, sed ĉar ĝi tre diferencas de la tipa, ĝi estu ĉiloke.
"Mi mem ne povus plenumi tian agon. Mi tiam provis pense imagi, kiaspece oni estu, por tion povi. La rezulto estis d-ro Glas." - Söderberg 1931 en letero al amiko (traduko: Sten Johansson).
El la kvina sceno de la unua akto:
"FANTOMO: ... Aŭdu, aŭdu, ho min aŭdu!
Se iam vi la karan patron amis -
HAMLETO: Ho, Dio!
FANTOMO: - venĝu lian abomenan murdon.
HAMLETO: Murdo?
FANTOMO: Murdo!
Abomeninda, kiel ĉiu murdo;
sed tiu ĉi la plej abomeninda,
plej stranga kaj plej nenatura."
El la dua sceno de la kvina akto:
"REĜINO: Ne, ne, la vin', la vin! - Ho, mia kara Hamlet'
La vin', la vin'! - Mi veneniĝis."
  • Estas kelkaj poemoj pri murdo, ekzemple: "Dimanĉe en Parko" de nuna Brazila Ministro de Kulturo Gilberto GIL:
"La reĝo de l' ludo - ho, Josefo.
La reĝo de l' konfuzigo - ho, Johano.
Unu laboris en bazaro - ho, Josefo,
Alia en konstruaĵo - ho, Johano.
Pasintan semajnon, du semajnfino,
Johano decidis ne batali.
En dimanĉo posttagmeze eliris akceleme
Sed ne iris al Ribeira danclukti
Kapoejron,
Li ne iris al Ribeira,
Li amidumis.
Josefo, kiel ĉiam dum semajnfino,
Gardi la vendbenkon kaj malaperis.
Li faris dum dimanĉo promeno en parko,
Apud Boca do Rio.
Vere, nu en l' parko li vidis
Julianan
Vere, nu li vidis
Julianan en rado kun Johano,
Rozon kaj ŝorbeton en ŝia mano.
Julianan, lia revon, nur iluzion,
Julianan kaj l' amikon Johanon.
La dorno de rozo vundis Josĉjo
Kaj la ŝorbeto glaciis lian koron.
La ŝoberto kaj la rozo - ho, Josefo
La rozo kaj la ŝorbeto - ho, Josefo
Jen, ili dancis sur la brusto - ho, Josefo,
De Ludema Josefo - ho, Josefo.
La ŝoberto kaj la rozo - ho, Josefo,
La rozo kaj la ŝorbeto - ho, Josefo,
Jen, ili turnis en la menso - ho, Josefo,
De Ludema Josefo - ho, Josefo.
Juliana turniĝis - jen, ŝi turniĝis,
Jen, en ludrado - jen, ŝi turniĝis,
Jen, en ludrado - jen, li turniĝis,
L' amiko Johano, Johano.
La ŝorberto estas fraga - estas ruĝa,
Jen, ĝi turniĝas, kaj la rozo - estas ruĝa,
Jen, ĝi turniĝas, turniĝe ĝi estas ruĝa,
Jen, ĝi turniĝas, turniĝas - Jen la tranĉilo!
Jen la sango sur mano - ho, Josefo,
Jen Juliana sur planko - ho, Josefo,
Alia falita korpo - ho, Josefo,
Via amiko, Johano - ho, Josefo.
Morgaŭ ne estos bazaro - ho, Josefo,
Ne estos plu konstruaĵo - ho, Johano.
Ne estos plu ludo - ho, Josefo,
Ne estos plu konfuzigo - ho, Johano.