Murdoj de Burke kaj Hare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Knox ĉirkaŭ 1830

Murdoj de Burke kaj Hare estis la 17 murdoj de William Burke kaj William Hare en jaroj 1827 kaj 1828 en Edinburgh. Motivo de la murdistoj estis vendo de la kadavroj por anatomiaj celoj al Edinburgh Medical College. Ilia ĉefa aĉetanto estis la kuracisto Robert Knox.

Historia fono

En Britio ekzistis ĝis 1832 neniu leĝo pri prizorgo de anatomoj per kadavroj. Por la studada aŭ instrua celo, tiuj institutoj akiris kadavrojn el la griza zono, de tomboŝtelantoj, de krimuloj.

Antaŭhistorio

Post kiam mortis luanto de Hare kaj restis ŝuldo de 4 £. En novembro de 1827, tiel li vendis la kadavron kontraŭ 7 £ al Knox. Poste li elfosis pluajn freŝajn kadavrojn.

Murda serio

Ĉar ili ne povis kontentigi la bezonojn, ili komencis serian murdadon, kio daŭris 11 monatojn. La unuaj viktimoj estis luantoj de la pensio aŭ allogitaj, ebriaj homoj. Ili ricevis 10-15 £.

Kiam studentoj de Knox ekkonis viktimon, li tuj komencis obdukcion je la vango.

La murdistoj senvualiĝis, kiam tranokta geedza paro aŭdis luktosonojn kaj trovis sekvatage eĉ la kadavron. Dumvoje al la polico, McDougal kaj Margaret Hare volis subpagi ilin, sensukcese. Ili sukcese forigis la kadavron el la domo, sed dum la polica aŭskultado ili miksis la aferojn, agadojn. La polico - laŭ anonima sciigo - trovis kadavron de Dochertie en anatomiejo de Knox.

Ĉar la pruvoj estis ne tro konvinkaj, la skota ĉefjuĝisto proponis al Hare partan amnestio, se li parolas kontraŭ Burke. La atestoj de Hare kondukis al mortpuno de Burke en decembro de 1828. Helen MacDougal liberiĝis, Knox ne estis akuzita.

Plua sorto de la partoprenantoj

Knox silentis pri la komerco kun Burke kaj Hare. Lia populareco malpliiĝis inter la studentoj kaj li ne sukcesis trovi alian laborlokon ene de la Edinburgh Medical School. Li ŝanĝis de la Londona Kankrohospitalo kaj mortis en 1862.

Helen MacDougal revenis en sian domon kaj apenaŭ evitis linĉadon. Ŝi fuĝis en Anglion, sed ŝia misfamo antaŭis ŝin. Ŝi elmigris en Aŭstralion kaj mortis tie en 1868. Margaret Hare same evitis sukcese la linĉadon kaj verŝajne revenis en Irlandon.

Politikaj konsekvencoj

La murda serio prilumigis cirkonstancojn de la kuracista edukado, kaj kondukis fakte al ellaso de leĝo Anatomy Act de 1832. Tiu leĝo larĝigis la leĝajn eblecojn por akiri kadavrojn kaj tiel malhelpi l neleĝajn maĥinadojn.

Filmigo

  • Crimes of Burke & Hare (1948)
  • The Greed of William Hart
  • Burke and Hare (1971)
  • Dr. Jekyll and Sister Hyde
  • The Doctor and the Devils (1985)
  • The Meat Trade

Literaturo (angle)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda