Murego de Avinjono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murego de Avinjono
urbomurego [+]
Koordinatoj43° 57′ N, 4° 48′ O (mapo)43.9533054.806384Koordinatoj: 43° 57′ N, 4° 48′ O (mapo)
Vikimedia Komunejo:  Ramparts of Avignon [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Lando  Francio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iv,
Fonto 228rev
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 43° 57′ 12″ N, 4° 48′ 23″ O (mapo)43.9533054.806384
Registra historio
Registrado 1995  (19-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Avignon

Murego de Avinjono (Avignon)
Murego de Avinjono (Avignon)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Murego de Avinjono (france, Remparts, t.e., muregoj, defendmuroj) estas antikva murigitaĵo de la urbo Avinjono (Francio). Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko ekde la jaro 1995, kune kun la Palaco de la Papoj, la katedralo, la Palaceto kaj la ponto sur Rodano.

La murego bone konserviĝas kaj ĝi estas unu el la plej bonaj ekzemploj de la mezepokaj fortikaĵoj ankoraŭ starantaj. Ĝi estis konstruita de la papoj en la 14-a jarcento. Videblas 39 turoj kaj pluraj pordoj, tri el ili el la 14a jarcento. La murego estis plurfoje rekonstruita kaj plifortigita dum la sekvaj jarcentoj, restaŭrita en la 19-a jarcento sub la gvido de Viollet-le-Duc.