Murego de Buitrago del Lozoya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murego de Buitrago del Lozoya
remparo
Lando Hispanio vd
Situo Buitrago del Lozoya
Situo
Geografia situo 40° 59′ 50″ N, 3° 38′ 7″ U (mapo)40.997247222222-3.6351861111111Koordinatoj: 40° 59′ 50″ N, 3° 38′ 7″ U (mapo)
Murego de Buitrago del Lozoya (Hispanio)
Murego de Buitrago del Lozoya (Hispanio)
DEC
Murego de Buitrago del Lozoya
Murego de Buitrago del Lozoya
Situo de Murego de Buitrago del Lozoya
Map
Murego de Buitrago del Lozoya
vdr
Sudokcidenta parto de la murego.

La Murego de Buitrago del Lozoya troviĝas en la samnoma municipo, en la nordo de la Madrida Regiono (Hispanio). Temas pri la plej bone konservata fortikigita areo de la provinco Madrido kaj la sola kiu konserviĝas komplete. En 1931 ĝi estis deklarita Nacia Monumento i.a. distingaĵoj

La murego de Buitrago del Lozoya estas el muzulmana origino. La unua konstrufazo probable ekiĝis inter la 9-a kaj 11-a jarcentoj, en la defenda kunteksto de la Meza Marko, ampleksa zono en la centro de Iberio kiun la muzulmana loĝantaro fortikigis por defendi sin de la avanco de la kristanaj regnoj kaj sekurigi la lokon de Toledo.

Konkrete, ĝi protektis la iron al la Montpasejo Somosierra, unu el la ĉefaj enir-vojoj de la kristanaj rejdoj. Ekzistas restaĵoj de aliaj muzulmanaj muregoj en Alcalá de Henares kaj en Madrido, starigitaj samepoke por la samaj celoj.

Tamen, la konstruaĵo kiu alvenis al la nuntempo estas la rezulto de sinsekvaj ampleksiĝoj kaj reformoj entreprenataj de la kristanoj, kiam Buitrago del Lozoya estis apartenaĵo de la Regno de Kastilio. Ĉi tiuj ampleksiĝoj kaj reformoj plilongiĝis ekde la 11-a jarcento, kiam la primitiva muzulmana citadelo estis konkerata de la reĝo Alfonso la 6-a, ĝis la 15-a jarcento. La murego de Buitrago del Lozoya havas pli ol 800 m da perimetro kaj havas tri enirejojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]