Murhirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Delichon urbicum
Bildo de Murhirundo
Bildo de Murhirundo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornitoj Neornithes
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Delichon
Delichon nipalensis
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Reproduktaj teritorioj (flava), vintrejoj (blua)

La murhirundo (Delichon urbicum) estas migranta paserina birdo el la familio de hirundedoj (nome Hirundinidae).

La murhirundoj reproduktiĝas en tuta Eŭropo escepte de Islando, norda Afriko kaj mezvarma Azio; kaj vintrumas en subsahara Afriko kaj tropika Azio. Tiuj palearktaj birdoj manĝas insektojn kiuj estas kaptataj dumfluge, kaj ili migras al klimatoj, kie flugantaj insektoj abundas.

Ĝi havas blunigrajn kapon kaj suprajn partojn, blankan pugon kaj ege purajn blankajn subajn partojn, malkiel multaj aliaj hirundoj, kiuj estas sube blankecaj, sed ne tiom puraj; ĝi troviĝas kaj en malferma kamparo kaj ĉe homaj setlejoj. Ĝi estas simila laŭ aspekto al la aliaj du specioj de la genro Delichon, kiuj estas ambaŭ endemismoj de orienta kaj suda Azio. Estas du akceptitaj subspecioj.[1]

Kaj la scienca kaj la ĉiutaga nomoj de la birdo rilatas al ties kutima uzado de homfaritaj strukturoj. Ĝi konstruas fermitan pokalforman neston el kotobuletoj sub kornicoj, aleroj aŭ similaj lokoj ĉe konstruaĵoj kutime en kolonioj, sed foje malpurigado sub la nestoj povas esti problemo.[1]

Ĝi estas ĉasata de la Alaŭdfalko (Falco subbuteo), kaj kiel ĉe aliaj birdoj ili suferas pro internaj parazitoj kaj eksteraj puloj kaj akaroj, sed ties granda teritorio kaj populacio kialas, ke la specio ne estas minacata tutmonde.[2] Ties proksimeco al homo estas ĝenerale akceptata kiel kaŭzo de kulturaj kaj literaturaj referencoj.[1][3][4][5]

Taksonomio

La Murhirundo estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia Systema Naturae de 1758 kiel Hirundo urbica,[6] sed ĝi estis lokita en sia nuna genro Delichon de Thomas Horsfield kaj Frederic Moore en 1854.[7] Delichon estas anagramo de la greka termino χελιδών (chelīdōn), kiu signifas 'hirundo',[8] tio estas “hirundo de urboj”, ĉar la specia nomo urbicum (urbica ĝis 2004, pro miskompreno de la Latina gramatiko) signifas 'de urbo' en Latina.[9]

La genro Delichon estas ĵusa diverĝo de la genro de la kamphirundo nome Hirundo, kaj ties tri membroj estas similaj laŭ aspekto pro ties blunigraj supraj partoj, kontrastega blanka pugo, kaj blankaj subaj partoj. En la pasinteco, la Murhirundo estis foje konsiderata samspecifa kun la Azia murhirundo (D. dasypus), kiu reproduktiĝas en la montaroj de centra kaj orienta Azio kaj vintrumas en Sudorienta Azio, kaj ĝi multe similas al la Nepala murhirundo (D. nipalense), loĝanta nemigranto de la montaroj de suda Azio. Kvankam la tri specioj de la genro Delichon estas similaj laŭ aspekto, nur la D. urbicum havas purajn blankajn pugon kaj subajn partojn.[1]

La Murhirundo havas du geografiajn subspeciojn, la okcidenta nomiga subspecio D. u. urbicum, kaj la orienta D. u. lagopodum, kiu estis priskribita de la germana zoologo Peter Simon Pallas en 1811. Aliaj rasoj, kiel meridionalis el ĉirkaŭ la Mediteraneo, estis priskribitaj, sed la postulataj diferencoj el la nomiga raso estas klinaj, tio estas pro heterogeneco geografia, kaj probable nevalidaj.[1]

Distribuado kaj habitato

Distribuado

La subspecio D. u. urbicum reproduktiĝas tra mezvarma Eŭrazio orienten al centra Mongolio kaj la rivero Jenisejo, kaj en Maroko, Tunizio kaj norda Alĝerio,[10] kaj migras laŭ larĝa fronto al vintro en subsahara Afriko. D. u. lagopodum reproduktiĝas oriente de la rivero Jenisejo al Kolimo kaj suden al nordaj Mongolio kaj Ĉinio; ili vintrumas en suda Ĉinio kaj Sudorienta Azio.[1]

Biotopo

La preferata biotopo de la Murhirundo estas malferma kamparo kun malalta vegetaĵaro, kiel paŝtejoj, herbejoj kaj farmoj, kaj prefereble ĉe akvo, kvankam ĝi troviĝas ankaŭ en montaroj de ĝis almenaŭ 2,200 m de altitudo.[10] Ĝi estas multe pli urba ol la Kamphirundo, kaj nestumas eĉ en urbaj centroj, se la aero estas sufiĉe pura.[10] Ĝi povas troviĝi ĉe arboj pli ol aliaj eŭraziaj hirundoj, ĉar tiuj havigas manĝotajn insektojn kaj ankaŭ ripozejojn. Tiu ĉi specio male ne oftas en la ripozejoj de kanejoj tiom preferataj de la migrantaj kamphirundoj.[11][12]

Ĝi uzas similajn malfermajn biotopojn en la vintrejoj, sed la Murhirundo estas malpli videblaj ol la vintrumantaj kamphirundoj, ĉar ili kutime flugas plej alte kaj estas pli senhejmaj (nomadaj). En la tropikaj partoj de ties vintrumejoj, kiel Orienta Afriko kaj Tajlando, ĝi ŝajne troviĝas en pli altaj areoj.[1][13][14]

Migrado

Murhirundo dumfluge

La Murhirundo estas migranta kiu moviĝas laŭ larĝa fronto (tio estas eŭropaj birdoj ne estas enpuŝitaj al mallarĝaj markoloj uzitaj de grandaj alteŝvebantaj birdoj, sed trapasas la Mediteraneon kaj la Saharon).[15] Dum migrado ili manĝas en aero insektojn,[1] kaj ili ĝenerale veturas dumtage, kvankam kelkaj birdoj povas moviĝi dumnokte.[16] Migrado okazigas hazardaĵojn; en 1974, kelkaj centoj de miloj da birdoj de tiu specio estis trovataj mortaj aŭ mortantaj en la Svisaj Alpoj kaj ĉirkaŭaj areoj, kaptitaj de granda neĝofalo kaj malaltaj temperaturoj. Supervivo de plenkreskuloj en aŭtuna migrado dependas ĉefe de la temperaturo kaj pluvo, sed ĉe junuloj malaltaj temperaturoj dum la reprodukta sezono estas pli danĝeraj.[17] Estas antaŭvidata, ke ĉar ekstrema vetero estos pli ofta pro la klimata ŝanĝo, futuraj ciferoj de supervivado dependos plie de malbonaj veterkondiĉoj ol nuntempe.[17]

La Murhirundo revenas al la reprodukta teritorio malmultajn tagojn post la unuaj kamphirundoj; kiel tiu specio, ĉefe se la vetero estas malbona, ĝi preskaŭ neniam iras rekte al nestolokoj, sed ĉasas por manĝo ĉe grandaj lokoj de fluanta akvo.[18] Estas informoj de migrantaj Murhirundoj kiuj restis por reproduktiĝi en Namibio kaj Sudafriko anstataŭ reveni norden.[19] Kiel supozeblas ĉe longdistanca migranto, ĝi foje ĉeestis kiel vaganto orienten ĝis Alasko kaj okcidenten ĝis Novlando, Bermudo kaj Acoroj.[1][20]

Priskribo

Plenkreskulo de la Murhirundo de la okcidenta nomiga raso estas 13 cm longa, kun enverguro de 26 al 29 cm kaj mezaveraĝa pezo de 18.3 g. Ĝi estas tre brilmetale blunigra supre kun tre blankaj pugo kaj subaj partoj, inklude la subflugiloj; eĉ la mallongaj kruroj havas blankajn lanugajn plumeotjn. Ĝi havas brunajn okulojn kaj etan nigran bekon, kaj ties fingroj kaj nudaj partoj de la kruroj estas rozkoloraj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas fulgonigraj, kaj kelkaj el ties flugil- kaj vostoplumoj havas blankajn pintojn kaj bordojn. D. u. lagopodum diferenciĝas el la nomiga raso pro tio, ke la blanka pugo etendiĝas ĝis la vosto, kaj la forkoformo de la vosto (ĉiam pli forka ol tiu de la Rokhirundo, sed multe malpli ol tiuj de la specioj de la genro Hirundo), estas intermeza laŭ profundo inter tiu de la D. u. urbicum kaj tiu de la Azia murhirundo.[1]

La blankaj pugo kaj subaj partoj de la Murhirundo, tre videblaj dumfluge, evitas konfuzon kun la aliaj disvastigataj hirundoj kiel la Kamphirundo (Hirundo rustica), Bordhirundo (Riparia riparia) aŭ Ruĝpuga hirundo (Cecropis daurica). En Afriko, la konfuzo kun la Grizpuga hirundo (Pseudhirundo griseopyga) eblas, sed tiu specio havas grizan pugon, ja blankajn subajn partojn, sed longan, tre forkoforman voston.[1] La Murhirundo flugas per flugilfrapo mezaveragze de 5.3 frapoj por sekundo, kio estas pli rapida ol tiu de 4.4 frapoj por sekundo de la Kamphirundo.[21]

La Murhirundo estas bruema specio, ĉefe ĉe iliaj reproduktaj kolonioj. La kanto de la masklo, farata dum la tuta jaro, estas milda trilado de melodia pepado. La kontakta voĉo, farata ankaŭ en la vintraj teritorioj, estas akra ĉirrrp, kaj la alarmo estas kria ciip.[10][19]

Kutimaro

Reproduktado

Delichon urbicum

La Murhirundo estis origine nestumanto en klifoj kaj kavoj, kaj ankoraŭ estas kelkaj kolonioj nestumantaj en klifoj, kun la nestoj konstruitaj sub elstaranta roko. La specio nuntempe uzas homajn strukturojn kiel pontoj kaj domoj. Malkiel la Kamphirundo, ili uzas la eksteron de ne loĝataj, aŭ loĝataj de neĝenantaj loĝantoj, konstruaĵoj, pli ol la interno de staloj aŭ aliaj kampaj konstruaĵoj. La nestoj estas konstruataj je la kunigo de vertikala surfaco (muro) kaj horizontala elstaraĵo, kiel ĉe aleroj aŭ kornicoj, por ke ili povu alkroĉi sin sufiĉe forte al ambaŭ surfacoj.[1]

Reproduktantaj birdoj revenas al Eŭropo inter aprilo kaj majo, kaj nestokonstruado ekas inter malfrua marto en Nordafriko kaj mezjunio en Sameio. La nesto estas fermita preskaŭsfero kun mallarĝa enirejo en la pinto. Ĝi estas konstruita de ambaŭ partneroj el kotobuletoj kolektitaj en siaj bekoj, kaj kovrita el herberoj, haroj aŭ aliaj mildaj materialoj. La koto, aldonita laŭ sinsekvaj tavoloj, estas kolektitaj el flakoj, rojoj aŭ lagetoj.[1] Dompaseroj ofte forprenas la neston dum ties konstruo, kaj la Murhirundoj rekonstruas ĝin aliloke se ili sukcesas. La enirejo ĉe la pinto de la pilkonesto estas tiom malgranda ke la paseroj ne povas forpreni la neston se tiu estas jam finita.[18]

Nesto kun idoj

La Murhirundo klopodas reproduktiĝi kolonie, kaj nestojn oni povas konstrui unu kontakte kun la apuda. Kolonio de malpli da 10 nestoj estas tipe granda, sed estas informoj de kolonioj de miloj de nestoj. La ino demetas 4 aŭ 5 ovojn, kiu mezaveraĝe grandas 1.9 al 1.33 cm kaj pezas ĉirkaŭ 1.7 g. La ino faras plej parton de la kovado, kiu kutime daŭras 14-16 tagojn. Elnestiĝo okazas post pliaj 22–32 tagoj, depende de la vetero. Poste la idoj restas kun la gepatroj, kiuj manĝigas ilin, dum unu semajno ĝis la definitiva elnestiĝo. Eventuale la idoj de la unua ovodemetado helpas en la manĝigado de la idoj de la dua ovodemetado.[1]

Okazas kutime du ovodemetadoj ĉiujare, kaj la nesto estas reuzata por la dua ovodemetado, kaj reparita kaj uzata denove en sekvaj jaroj. Eloviĝo sukcesas je 90 %, kaj elnestiĝo je 60–80 %. Averaĝa morteco ĉe plenkreskuloj estas de 40–70 %. Tria ovodemetado ne estas malkomuna, kvankam malfrua idoj ofte suferas malsaton ĝis morto. Oni konstatis individuojn aĝajn el 10 al 14 jaroj, sed plej parto supervivas malpli da 5 jaroj.[1] Dum semajnoj post elnestiĝo la idoj kunigas en pliiĝantaj aroj kiuj, laŭ la sezono antaŭeniras, povas esti vidataj are en arboj aŭ sur tegmentoj aŭ kabloj kun aliaj hirundoj. Fine de oktobro, plej parto de Murhirundoj estis forlasintaj siajn reproduktajn areojn en okcidenta kaj centra Eŭropo, kvankam malfruantaj birdoj ne estas malkomunaj en novembro aŭ eĉ decembro kaj la daŭra migrado suden ankoraŭ daŭras plie.[1]

Post pariĝado, paroj restas kune por reproduktiĝi dumvive; tamen, eksterparaj pariĝadoj estas komunaj, farante tiun specion genetike poligama, spite esti socie monogama. Priserĉado en Skotio montris, ke 15 % de idoj estis ne rilataj al la “oficiala” patro, kaj 32 % de la ovodemetadoj enhavis almenaŭ unu eksterparan idon. Eksterparaj maskloj, kutime el nestoj kie la ovodemetado jam okazis, estis ofte vidataj dum eniro en alia nesto. La “oficiala” masklo dekomence viglas, ke sia ino ne estus multe da tempo sola en la nesto, kaj akompanas ŝin dumfluge, sed li malfortigas la kontrolon kiam la ovodemetado komencas kaj pro tio la plej junaj idoj povas esti de diferenca patro.[22]

La Murhirundo povas hibridiĝi kun la kamphirundo (kiu estas eĉ de alia genro) kaj tiu estas unu el la plej komuna paserina interspecia kruciĝo.[23] The frequency of this hybrid has led to suggestions that Delichon is not sufficiently separated genetically from Hirundo to be considered a separate genus.[1]

Dieto

Manĝigotaj idoj

La Murhirundo estas simila laŭ kutimoj al aliaj aeraj insektomanĝantoj, inklude aliajn hirundojn kaj murhirundojn kaj eĉ la nerilatajn apusojn, kaj kaptas insektojn dumfluge.[1] En la reproduktaj areoj ili manĝas ĉefe muŝojn kaj en Eŭropo, la Murhirundo prenas pli grandan proporcion de afidoj kaj muŝetoj ol la kamphirundo.[1] Kiel ĉe tiu alia specio, la himenopteroj, ĉefe flugantaj formikoj, estas grava parto de la dieto en la vintrejoj.[1]

Tiu specio ĉasas je averaĝa alto de 21 m dum la reprodukta sezono, sed pli malalte en masekaj veterkondiĉoj.[1] La ĉasejoj estas kutime je 450 m de la nesto, kun prefero pormalferma grundo aŭ akvo, tiu lasta ĉefe sum malbona vetero, sed murhirundoj sekvas ankaŭ plugilojn aŭ grandajn animalojn por kapti ĝenitajn insektojn. En vintrejoj, ĉasado okazas je pli granda alteco de ĉirkaŭ 50 m.[1]

Predantoj kaj parazitoj

Kvankam la Murhirundo estas ĉasata de la Alaŭdfalko (Falco subbuteo), ties aera lerteco permesas ĝin eskapi plej parton de siaj predantoj.[11] Ĝi estas plej endanĝere kiam kolektas koton elgrundo. Tio tamen iĝas komuna agado, kaj grupo de birdoj descendas subite sur flako de koto.[24] Ĝi estas parazitigita ekstere de puloj kaj akaroj, inklude la "Murhirunda pulo", Ceratophyllus hirundinis,[25] kaj interne de endoparazitoj kiel Haemoproteus prognei (malario de birdoj), kiu estas transmitita el sangosuĉintaj insektoj inklude kulojn.[26][27] Pola priserĉado montris ke nestoj kutime enhavas pli da 29 specimenojn de ektoparazitoj, kun la C. hirundinis kaj Oeciacus hirundinis plej abundaj.[28]

Konserva statuso

La Murhirundo ĝuas grandan teritorion, kun supozata tutmonda etendo de 10 milionoj da km². Ties eŭropa populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 20–48 milionoj da individuoj. La tutmonda populacio ne estas enkalkulata, kvankam evidentiĝis evoluoj en la populacio.[1][10] Pro tiuj kialoj, la specio estis konsiderata kiel "malplej zorgiga" ĉe la 2007 IUCN Ruĝa Listo,[2] kaj ne havas specialan statuson laŭ la Konvencio pri Internacia Komerco de Endanĝeritaj Specioj de Natura Faŭno kaj Flaŭro (CITES) kiu reguligas internacian komercon de specimenoj de animaloj kaj plantoj. En Eŭropo kaj pli precize en Britio tamen, la nombroj de populacio malpliiĝis,[8] kaj pro tio la konservogrupoj de Britio pritraktis la konservan statuson por konsideri ĝin mezokupiga.[29][30]

Nesto kun suba tabuleto por eviti malpurigon sube.

Tiu estas specio kiu historie profitis el la arbarklarigado kiu kreis malfermajn habitatojn, kaj el homaj setlejoj kiuj havigis abundon de sekuraj homfaritaj nestolokoj.[1] Tamen, populacioj povas ŝanĝi surloke pro diversaj kialoj.[1] Nova domkonstruado kreis pli da nestolokoj, kaj kontraŭpolua leĝaro permesis reproduktadon eĉ en la centro de grandurboj kiel Londono.[1] Male, malbonaj veterkondiĉoj, venenado pro agrikulturaj pesticidoj, manko de koto por nestokonstruo kaj konkurenco kun la dompasero povas malpliigi la populaciojn.[1] Ĝenerala malpliiĝo en la nombroj de Murhirundo estas konataj en centra kaj norda Eŭropo ekde 1970.[31] Kiel agrabla birdo kiu manĝas insektojn, la Murhirundo estis tolerata de homoj kiam ĝi uzas iliajn konstruaĵojn por nestumado, kvankam la amasigo de malpuraĵoj sub la reproduktaj birdoj povas esti kialo de la detruo de kelkaj nestoj.[1]

En literaturo kaj kulturo

Blazono de Rikardo la 2-a montrante kvin murhirundojn

Tiu specio ne havas tiom da literaturaj referencoj kiom sia parenco, la Kamphirundo, kvankam eble kelkaj el la plej antikvaj mencioj de tiu birdo povus same aludi al la Murhirundo.[32] William Shakespeare tamen klare priskribis la Murhirundon kiam Banquo atentigas pri nestoj kaj birdoj al Dunkano ĉe la kastelo de Macbeth, nome Inverness:

"This guest of summer,

The temple-haunting martlet, does approve
By his loved mansionry that the heaven's breath
Smells wooingly here. No jutty, frieze,
Buttress, nor coign of vantage, but this bird
Hath made his pendant bed and procreant cradle;
Where they most breed and haunt, I have observed

The air is delicate." (Macbeth, Akto I, sceno VI).[32]

[Oni petas tradukon]

Estas malnovaj legendoj, sen reala bazo, ke Murhirundo povus “enmurigi” dompaserojn per fermo de la enirejo de la kotonesto kun la entrudulo ene, aŭ ke ili povas amasiĝi por mortigi dompaseron.[32]

La martlet, ofte konsiderata kiel Murhirundo, aŭ eble kamphirundo aŭ eĉ apuso, estis heraldika birdo kun mallongaj tufoj de plumoj anstataŭ kruroj.[33] Tio estus simbolo de la kvara filo de nobela familio, kaj aperas en multaj blazonoj, inklude tiun de Plantaĝenetoj.[34] Manko de kruroj signifus maleblon por surterigi, kio klarigus ligon al plej juna filo, ankaŭ sentera. Ĝi reprezentus ankaŭ rapidon.[35]

Bildaro


Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 1,22 1,23 1,24 1,25 1,26 1,27 Turner, Angela K; Rose, Chris. (1989) Swallows & Martins: an identification guide and handbook. Boston, Massachusetts, US: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-51174-7. pp226–233
  2. 2,0 2,1 BirdLife
  3. "Cooper92"
  4. Cocker
  5. martlet
  6. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. (latine). Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 192. “H. rectricibus immaculatis, dorso nîgro-caerulescente”.
  7. ITIS Standard Report Page: Delichon. The Integrated Taxonomic Information System (ITIS). Alirita 2008-01-23.
  8. 8,0 8,1 House Martin Delichon urbicum (Linnaeus, 1758). Bird facts. British Trust for Ornithology. Alirita 2008-01-24.
  9. Sangster
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Snow, David; Perrins, Christopher M (editors). (1998) The Birds of the Western Palearctic concise edition (2 volumes). Oxford: Oxford University Press, p. 1066–1069. ISBN 019854099X.
  11. 11,0 11,1 Mullarney, Killian; Svensson, Lars; Zetterstrom, Dan; Grant, Peter. (1999) Collins Bird Guide. Collins. ISBN 0-00-219728-6.
  12. . The Euring swallow project in Italy. Euring Newsletter - Volume 2, December 1998. Euring.
  13. Lekagul, Boonsong; Round, Philip. (1991) A Guide to the Birds of Thailand. Saha Karn Baet. ISBN 9748567362. p236
  14. Robson, Craig. (2004) A Field Guide to the Birds of Thailand. New Holland Press. ISBN 1843309211.
  15. (January 2005) “Do changes in climate patterns in wintering areas affect the timing of the spring arrival of trans-Saharan migrant birds?”, Global Change Biology 11 (1), p. 12–21. doi:10.1111/j.1365-2486.2004.00875.x. 
  16. Kube, Jan 1; Kjellén Nils; Bellebaum, Jochen 1; Klein, Ronald; Wendeln, Helmut: "How many diurnal migrants cross the Baltic Sea at night?" Instituts für Vogelforschung Poster.
  17. 17,0 17,1 (April 2005) “Weather in the breeding area and during migration affects the demography of a small long-distance passerine migrant”, The Auk 122 (2), p. 637–647. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282005%29122%5B0637%3AWITBAA%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2005)122[0637:WITBAA]2.0.CO;2]]. 
  18. 18,0 18,1 Coward, Thomas Alfred. (1930) The Birds of the British Isles and Their Eggs (two volumes). Frederick Warne. Third edition, volume 2, pp252–254
  19. 19,0 19,1 Sinclair, Ian; Hockey, Phil; Tarboton, Warwick. (2002) SASOL Birds of Southern Africa. Struik. ISBN 1-86872-721-1.
  20. Sibley, David. (2000) The North American Bird Guide. Pica Press. ISBN 1-873403-78-4.
  21. (2002) “Wingbeat frequency of barn swallows and house martins: a comparison between free flight and wind tunnel experiments”, The Journal of Experimental Biology 205, p. 2461–2467. 
  22. (February 1995) “Extra-pair fertilizations and paternity defence in house martins, Delichon urbica”, Animal Behaviour 49 (2), p. 495–509. doi:10.1006/anbe.1995.0065. 
  23. Møller, Anders Pape; Gregersen, Jens (illustrator) (1994) Sexual Selection and the Barn Swallow. Oxford: Oxford University Press ISBN 0-19-854028-0 Full text
  24. Birdguides: House Martin page. BirdGuides.
  25. The housemartin flea. Distribution of British fleas. Alirita 2008-01-23.
  26. . Haemoproteus Infection in Avian Species. University of Georgia (2007).
  27. (2005) “Malarial parasites decrease reproductive success: an experimental study in a passerine bird”, Oecologia (PDF) 142, p. 541–545. doi:10.1007/s00442-004-1757-2. 
  28. (1993;) “Ectoparasites from nests of swallows Delichon urbica and Hirundo rustica collected in autumn”, Wiad Parazytol. (Polish) 39 (4), p. 407–9. 
  29. The population status of birds in the UK: Birds of Conservation Concern: 2002-2007. British Trust for Ornithology.
  30. House Martin. British Trust for Ornithology.
  31. Population trends. House Martin. Royal Society for the Protection of Birds. Alirita 2007-12-18.
  32. 32,0 32,1 32,2 Cocker, Mark; Mabey, Richard. (2005) Birds Britannica. Chatto & Windus. ISBN 0701169079. pp318–9
  33. Shakespeare, William; Brooke, Nicholas (annotator). (1990) The Tragedy of Macbeth. Oxford University Press. ISBN 0192834177.
  34. Curiosity Corner. Baronage.co.uk.
  35. Cooper, JC. (1992) Symbolic and Mythological Animals. London: Aquarian Press, p. 158. ISBN 1-85538-118-4.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda