Muroj de la Suno kaj Luno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Muroj de la Suno kaj Luno (katalune: Murals del Sol i de la Lluna) estas duopo de muroj de tegoloj el ceramiko desegnitaj de la kataluna artisto Joan Miró kaj faritaj kun Josep Llorens i Artigas en 1955 por la Sidejo de Unesko en Parizo.[1] Unue instalitaj sur Placo de Fontenoy, kun paso de la tempo ili estis transportitaj en la internon de la konstruaĵo por ŝirmi ilin de malbona vetero kaj acidaj pluvoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Joan Miró kaj Josep Llorens Artigas konatiĝis en 1910 en la lernejo de arto kiun la pentristo Francesc Galí (1880-1965) havis en Barcelono. Ekde la 1940-aj jaroj, Miró kaj Josep Llorens Artigas komencis artistan duopon, kiu donos kiel frukton objektojn kaj grandajn ceramikajn murojn kiaj tiuj de Unesko en Parizo aŭ tiu de Flughaveno de Barcelono. Tiuj verkoj kunfandas la leksikon de Miró kun la esencaj kvalitoj de la artoj de la tero kaj fajro[2].

En 1955 respondeculoj de Unesko kontaktiĝis kun Joan Miró por demandi lin, ĉu li volas partopreni en la teamo de artistoj kiuj dekoracios la estontan sidejon de la institucio kiu situis en Parizo[3]. Iam konsentite, ili koncedis al li la eksterajn murojn de la konferencejo, du perpendikularaj muroj tri metrojn altaj kaj sep metrojn kaj dek kvin longaj respektive. Miró proponis realigi ceramikan muron kunlabore kun Llorens Artigas.

En 1956, Joan Miró komencis labori pri la muro en sia ateliero de Palma de Majorko. La sekvan jaron, en 1957, li iris al la Kaverno Altamira kun Llorens Artigas por inspiriĝi por realigi la verkon,[4][5] vidante "la unuajn murojn en la mondo".[6] Ili ankaŭ vizitis la Kolegiatan preĝejon de Santillana del Mar kaj la romanikan arton de la Muzeo de Arto de Katalunio, la nuna MNAC.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dupin, Jacques. (1993) Miró, 1‑a eldono, Barcelono: Polígrafa, p. 390–391. ISBN 84-343-0726-X.
  • Escudero, Carme; Teresa Montaner. (2001) Joan Miró, desfilada d'obsessions: 14 juny-2 setembre 2001. Barcelono: Fundació Joan Miró. ISBN 84-923925-9-2.
  • Punyet Miró, Joan; Joan Gardy Artigas; Cristina Calero. (2007) Joan Miró, Josep Llorens Artigas : ceramics: catalogue raisonné, 1941-1981. Parizo: D. Lelong, p. 338–399. ISBN 978-2-86882-079-2.
  • Penrose, Roland. (1993) Miró, 1‑a eldono, Londono: Thames and Hudson. ISBN 84-233-1976-8.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joan M. Minguet Batllori. (2000) Joan Miró: l'artista i el seu entorn cultural, 1918-1983. L'Abadia de Montserrat, p. 146–. ISBN 978-84-8415-208-8.
  2. Joan Gardy Artigas, Spanish (1938 - ). rogallery.com. Alirita 28 septembro 2011.
  3. Corredor-Matheos, Jozef. (oktobro 1993) The Miró-Artigas Murals 35. Catalonia Culture, p. 34 – 37.
  4. Janis Mink. (2000) Joan Miró 1893-1983. Taschen, p. 93–. ISBN 978-3-8228-5975-9.
  5. Anna Maria Preckler. (1 januaro 2003) Historia del arte universal de los siglos XIX y XX. Editorial Complutense, p. 236–. ISBN 978-84-7491-707-9.
  6. Miró, Joan; Francesc Català Roca (fotos). (06/07/1959) Como hice los murales para la UNESCO (Revuo) 2457 (hispane), Blanco y Negro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Murals del Sol i de la Lluna en la kataluna Vikipedio.