Mursioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mursioj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Virinoj kun lipteleroj, antaŭ 1910

La mursioj estas etnio en la sudo de Etiopio. Hodiaŭ la anoj de la etnio vivas interalie en la Nacia Parko Nago.

Ilia ĉiutago orientiĝas plejparte je ilia paŝtista vivmaniero. Ili ŝanĝas sian vivlokon kune kun siaj bovogregoj laŭ la pluvaj kaj sekaj sezonoj.

Mursi-virino, 2005 (kun eltiritaj lip- kaj orellobetaj teleroj)

La mursioj estas konataj pro la lipteleroj de la virinoj. Por tio oni tranĉas la suban lipon kaj etendas ĝin enmetante pli kaj pli grandan argilteleron; sammaniere oni ofte ankaŭ ornamas la orellobetojn. Tiu unuavide fremeca kutimo ĉe la mursioj estas belecidealo. Eminente granda liptelero estas altestimata kaj donas al la virinoj fieron. Nuntempe la tradicio ankaŭ estas monfonto, ĉar mursivirinoj tuj enmetas sian lipteleron, kiam turistoj proksimiĝas. Dum la ĉiutago la mursivirino malofte portas la lipteleron. Estas estimate, se la la virino dum servado de kafo portas sian teleron.

Ĉe la mursioj ankaŭ ekzistas kutimo de multfacetaj korpornamaĵoj, kiuj konsistas el geometrie aranĝitaj cikatroj. Ĉe la viroj oni trovas precipe dum ritualoj kaj je ĉeesto de turistoj blankajn pentraĵojn.

Esploroj kaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • David Turton: multa literaturo kaj etnologiaj filmoj
  • Shauna LaTosky: esploradas aktuale surloke
  • Rudolf Kuzner: Afrikas vergessene Völker - Die Mursi und Hamar in Südäthiopien

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]