NGC 4676

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Musaj galaksioj)
NGC 4676
Galaksio Listo de galaksioj
NGC 4676
NGC 4676
interagantaj galaksioj • interaganta galaksiolensosimila galaksiogalaksio • infraruĝa fonto
Historio de esploro
Trovinto William Herschel
Dato de trovo 13-a de marto 1785
Indikoj NGC 4676A: NGC 4676-1, IC 819, UGC 7938, PGC 43062, KCPG 355A, The Mice, MCG 5-30-76, ZWG 159.72, VV 224[1]
NGC 4676B: NGC 4676-2, IC 820, UGC 7939, PGC 43065, VV 224, ARP 242, The Mice, MCG 5-30-77, ZWG 159.72, IRAS12437+3059[1]
Observaj datumoj
(Epoko J2000.0)
Speco SB0-a
Rektascensio 12h 46m 10,1s
Deklinacio +30° 43' 57"
Ruĝenŝoviĝo
Distanco
Videbla magnitudo (V) 13,5
Fota magnitudo (V) 14,4
Videblaj ampleksoj 1,4' × 0,6'
Surfaca heleco 13,2
Angula situo 0
Konstelacio Berenica Hararo
Fizikaj ecoj
Radiuso
Absoluta magnitudo (V)
Ecoj
vdr

NGC 4676A kaj NGC 4676B, ankaŭ konataj kiel la Musaj Galaksioj, estas paro de spiralaj galaksioj, de neregulaj formoj en konstelacio Berenica Hararo. La distanco de ni estas ĉirkaŭ 300 milionoj da lumjaroj. NGC 4676A estas kolizianta kun NGC 4676B. Post ĉirkaŭ 400 milionoj da jaroj ili kuniĝos al unu elipsa galaksio.

La nomo Musaj Galaksioj aŭ Muso-Galaksioj ekestis, ĉar ili ambaŭ havas longan "voston" kaj tial similas al du musoj. La vostoj ekestis pro la tajda efiko; pro la interproksimeco de la du galaksioj la gravito efikas multe pli forte al la proksim-flankaj partoj.

La koloroj de la galaksioj estas nekutimaj. Galaksio NGC 4676A havas kernon kun mallumaj makuloj, kiun ĉirkaŭas blua-blanka restaĵo de spiralaj brakoj; kontraŭe en preskaŭ ĉiuj spiralaj galaksioj la brakoj estas flavaj ĉe la radiko kaj bluetaj ĉe la pinto. La alia galaksio, NGC 4676B, estas pli laŭ la normo, ĝia kerno estas flaveta kaj ĝiaj du brakoj bluetaj.

La bildo en la kesto montras NGC 4676A (dekstre) kaj NGC 4676B (maldekstre); ĝi estis fotita de la kosmoteleskopo Hubble.

Tiu objekto estis jam en la originala versio de NGC-katalogo.

Aliaj indikoj de NGC 4676A: NGC 4676-1, MCG 5-30-76, IC 819, ZWG 159.72, UGC 7938, VV 224, KCPG 355A, ARP 242, DFOT 59, PGC 43062)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]


NGC 4672 | NGC 4673 | NGC 4674 | NGC 4675 | NGC 4676A | NGC 4676B | NGC 4677 | NGC 4678-1 | NGC 4678-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]