Musavato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Musavato
Müsavat Partiyası
emblemo
partio
Komenco 1911 vd
Lando(j) Azerbajĝano vd
Sidejo Bakuo
Ideologio

liberalismo • tut-tjurkismo • Tut-Islamismo

Fondinto(j) Abbasgulu Kazimzade • Mahammad Ali Rasulzade • Taghi Naghiyev vd
Ĉefestro(j) Arif Hajili vd
Membro de Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma PartioQ16414548 • Freedom • National Council of Democratic Forces vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Musavato
Müsavat Partiyası
Emblemo de Musavato
partio
Lando  Azerbajĝano
Estro İsa Qambar (ekde 1992)
Fondiĝo 1911
Ĉefa sidejo Bakuo, Azerbajĝano
Ideologio Moderna:
Nacia liberalismo,
Socialliberalismo,
Ekonomia liberalismo, Centrismo
Historia:
Panturkismo,
Klasika liberalismo
Internacia aliĝo Liberala Internacio,
Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio
Retejo www.musavat.com
vdr

Musavato (azere Müsavat Partiyası) estas politika partio de Azerbajĝano kies nomo signifas "Egalecon". Ĝi ludis gravan rolon en la unua azera respubliko en 1918-

Post la malapero de la Rusa Imperio en 1917, Azerbajĝano kreis Nacian Konsilion regata de la moderataj progresismaj azeroj de la naciisma partio Mussavet kaj ĉefe de la Federaciista Partio.

La partio Mussavet estis fondata en 1911 de la ĵurnalisto Mohammad Amin Rasul Zadeh (Muhammad Amin Rasulzade), kaj ĝi uzis kiel simbolo la helbluon kun 45 kreskantaj okpintaj blankaj steloj. La federaciista partio havis kiel simbolo trikoloran flagon blanka, ruĝa kaj verda reprezentante la tri ĉefajn azerajn dinastiojn: Derbendoj, Mazĵadidoj kaj Kesranidoj.

Iom poste de februaro 1917 ambaŭ partioj kuniĝis kaj naskiĝis la partio Musavato. Ĉi tiu partio adoptis kiel simbolo la kolorojn helbluan, ruĝan kaj verdan, kun la duonluno kaj okpinta stelo en la centro de la blanka koloro, fusio de ambaŭ flagoj. Tiu ĉi flago konvertiĝis en la nacia flago de Azerbajĝano dum ĝia efemera sendependiĝo kaj post 1989.

Fine de aprilo 1920 la komunistoj okupis la landon kaj igis ĝin soveta respubliko. La gvidantoj de la partio Musavato forfuĝis al Turkio kaj dum multaj jaroj ĝi nur agis ekster Azerbajĝano.

Fine de de la 1990-aj jaroj Musavato integriĝis en la Popola Fronto. En 1992 estis agnoskata kiel politika partio kaj registrita sekvajare, kun tut-turkisma, islamisma kaj naciisma ideologio tendence al pli granda sekulariĝo. Ekster la Popola Fronto ĝi estas opozicia partio nuntempe kaj portas la nomon Yeni Musavat Partiyasi (Nova Partio de la Egaleco). La nuntempa prezidanto de Musavato estas İsa Qambar ekde 1992.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]