Museum der bildenden Künste
El Vikipedio
La Museum der bildenden Künste (esperante "Muzeo pri Belaj Artoj") estas muzeo lokita en Leipzig (Saksio, Germanio).
La ekspozicia areo kovras 7 000 m², kaj la kolekto de la muzeo entenas 3 500 pentraĵojn, 1 000 skulptaĵojn kaj 60 000 aliajn grafikajn artaĵojn, ekde malfrua Mezepoko ĝis la 20-a jarcento.
La kolekto baziĝas sur la inventaro de la Städtisches Museum de 1848. Ekde la 4-a de decembro 2004, la muzeo situas apud Sachsenplatz (Katharinenstraße 10). La nova konstruaĵo kostis 74,5 milionojn da eŭroj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Koordinatoj: 51°20′32″N 12°22′32″O / 51.34222°N, 12.37556°O