Muzea Insulo de Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Museumsinsel)
Muzea Insulo de Berlino
kvartalovidindaĵo [+]

Supermara alteco39 m ü. NHN [+]
Koordinatoj52° 31′ N, 13° 24′ O (mapo)52.52138888888913.395555555556Koordinatoj: 52° 31′ N, 13° 24′ O (mapo)
- koordinatoj52° 31′ N, 13° 24′ O (mapo)52.52138888888913.395555555556Koordinatoj: 52° 31′ N, 13° 24′ O (mapo) [+]
Areo0,09 km² (8,6 ha) [+]

Muzea Insulo de Berlino (Berlino)
Muzea Insulo de Berlino (Berlino)
DEC
Map
Muzea Insulo de Berlino
Vikimedia Komunejo:  Museumsinsel (Berlin) [+]
vdr
mapo de la muzea insulo
la Nova Muzeo kun la Frederika Ponto en 1850
la muzea insulo kun la Bode-Muzeo kaj la Pergamo-Muzeo en 1951

La muzea insulo de Berlino (germane Berliner Museumsinsel) estas la plej norda parto de la insulo Spreeinsel en la urba centro. Tie situas la historie unuaj berlinaj muzeoj kaj ĝis nun iuj el la plej gravaj - ili daŭre ĉiujare allogas multajn kaj turistojn kaj berlinanojn kaj daŭre estas inter la plej gravaj muzearoj tutmonde. Ekde la jaro 1999 la muzea insulo kiel tutmonde unika konstruaĵa kaj kultura tuto estas listigita en la monda kultura heredaĵo de Unesko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej norda parto de la insulo Spreeinsel en la mezepoko estis marĉa riverborda herbejo. Dum en la pli suda kaj iom pli alta parto de la insulo en la 13-a jarcento ekestis la urbo Cölln, la norda parto nur multe pli poste ekuziĝis, kiel ĝardeno de la urba kastelo de Berlino. Ekestis kanaleto nun nomata Kupfergraben ("kuprofosaĵo"), kiu forkondukis akton el la norda insuloparto kaj plisekigis ĝin. Inter la rivero Spree kaj la kanaleto Kupfergraben ekde la mezo de la 17-a jarcento ekestis la parko Lustgarten. Pli kaj pli tamen ankaŭ aldoniĝis stokejoj por la kreskiĝanta rivera komerco, interalie por faruno kaj salo.

En 1797 la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 2-a eksubtenis proponon de la arkeologo kaj priarta profesoro Alois Hirt, starigi muzeon por la prezento de antikvaj kaj modernaj artaĵoj. En 1810 la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a ordonis realigi tian muzeon. Li interalie konsideris la tiam en Prusio pli kaj pli laŭtiĝantajn postulojn de kleraj burĝoj pri publike alireblaj artokolektejoj.

La arkitekto Karl Friedrich Schinkel en 1822 prezentis planon por la muzeo, kiu inkluzivis rekonstruon de la tuta norda insuloparto. Krom la muzeo mem antaŭvidatis pluraj pontoj kaj rektigo de la kanaleto Kupfergraben. Wilhelm von Humboldt iĝis gvidanto de la "komisiono pri starigo de la muzeo".

La muzeo finkonstruita en 1830 poste ricevis la nomon "Malnova Muzeo" (Altes Museum) - la unua publika muzeo de Prusio. En 1858 malfermiĝis dua muzeo, komence nomata "reĝa-prusa muzeo" (königlich-preußisches Museum), intertempe "Nova Muzeo" (Neues Museum). En 1876 sekvis Nacia Galerio (intertempe Malnova Nacia Galerio, Alte Nationalgalerie), en 1904 la Imperiestro-Frederiko-Muzeo (Kaiser-Friedrich-Museum), intertempe Bode-Muzeo (Bode-Museum), kaj en 1930 plia muzeo kiu ekde 1958 nomatas Pergamo-Muzeo, en kiu prezentiĝas la antikva Granda Altaro de Pergamo, kolekto de postantikva germana arto de la pentraĵa kaj skulptaĵa galerio, sudokcidentazia departemento kun hititaj, asiraj, babilonaj kaj persaj artaĵoj kaj la islama artdepartemento.

Nur ekde la 1870-aj jaroj ekkutimiĝis la nomo "muzea insulo". La nomo ankaŭ demonstris la volon de la prusia registaro starigi muzearon kompareblan al la modelaj muzeoj en la eŭropaj metropoloj Parizo kaj Londono.

Ankaŭ la Katedralo de Berlino situas sur la areo de la muzea insulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Monda heredaĵo de UNESKO