Musik Produktion Schwarzwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Musik Produktion Schwarzwald
diskeldonejo
Komenco 1968 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Filingen-Ŝveningen
Retejo Oficiala retejo
vdr

Musik Produktion Schwarzwald (MPS) estas diskeldonejo, kiu eldonas sonregistraĵojn de usonaj, aŭropaj kaj japanaj ĵazmuzikistoj. Ĝin fondis en 1968 kiel posteula eldonejo de SABA-Records en Villingen Hans Georg Brunner-Schwer, kiu krom Joachim-Ernst Berendt, Willy Fruth kaj Achim Hebgen ankaŭ laboris kiel produktisto. Krom propraj produktaĵoj ĝi ankaŭ transprenis kaj disvendis titolojn de aliaj sondiskaj eldonejoj. Al la muzikistoj kontraktintaj kun MPS apartenis Oscar Peterson, Hans Koller, [orst Jankowski, George Duke, Erwin Lehn, Volker Kriegel, Albert Mangelsdorff, la Singers Unlimited kaj Wolfgang Dauner. Krom la ĵazbandego de Kenny Clarke kaj Francy Boland ankaŭ Jean-Luc Ponty, Lee Konitz, Charlie Mariano, Alphonse Mouzon, Monty Alexander aŭ Dave Pike apartenis al la ofte prezentitaj muzikistoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus-Gotthard Fischer: Jazzin' the black forest, the complete guide to SABA/MPS-Jazz records. SABA/MPS - Geschichte eines Jazzlabels. Crippled Library, Berlin 1999. ISBN 3-9805820-1-9 (Recenzo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]