Muska rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
muska rozo

Biologia klasado
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La muska rozo, musko-rozo Rosa × centifolia ‚Muscosa‘ estas mutacio de centfolia rozo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Petroselkrispaj, verdaj folielkreskaĵoj kaj oleglandaj donas la la kaliko kaj petioloj aspekton de musko. La mukeca aspekto – precipe ĉe la malfermiĝanta burĝono – donas al tiu rozgrupo specialan aspekton.La grupo apartenas al la malnovaj rozoj. La gluema resino odoras spice, se oni frotas foliojn kaj tigojn inter la fingoj.

En fruaj tempoj ĝi estas ofte plantita en tradiciaj kamparana ĝardeno. Hodiaŭ ĝi malofte kreskas en ĝardenoj. Musko-rozoj taŭgas antaŭ ĉio kiel solulo plantita en la razeno aŭ en la malantaŭo de bedo. Sur fekunda grundo kaj en aerumanta kreskejo la musko-rozo ricevas malofte melduo kaj estas rezista je aliaj fungomalsanoj. Ĝi estas iomete pluvsentema. Oni devas fiksi kaj subteni la longajn tigojn je bastonoj. La tranĉado dependas, ĉu la planto estas unufoje floranta aŭ plurfoje floranta. Kelkaj kultivaroj taŭgas por malgrandaj ĝardenoj aŭ eĉ por ujoj.

Kultivaroj[redakti | redakti fonton]

  • 'A Longs Pédoncules', Moreau-Robert, Francujo 1854, rosea
  • 'Alfred de Dalmas', Francujo 1855, blanka, odoranta;
  • 'Catherine de Württemberg', 1843, viola-rosea;
  • 'Eugénie Guinoisseau', Bertrand Guinoisseau, Francujo 1864, ĉerizruĝa ĝis viole purpura, tre vintrorezista;
  • 'Général Kléber', Moreau-Robert, Francujo 1856, rosea;
  • 'Mousseŭ Ancien', Vibert, Francujo, 1825, ruĝa, forte odoranta;
  • 'Muscosa', 17a jarcento, rosea, tre vintrorezista;
  • 'Muscosa Alba', sin. 'Shailer’s White Moss', 1788, rosea;
  • 'Muscosa Rubra', nekonata, purpura;
  • 'William Lobb', 1855, purpura;
  • 'Zoé', Vibert, Francujo 1830, rosea;

Galerio[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, Stuttgart: Ulmer 1996, ISBN 3-8001-6601-1