Muskolo abduktoro de la halukso
Muskolo abduktoro de la halukso (latine: Musculus abductor hallucis) aŭ Muskolo abduktoro de la dikpiedfingro estas muskolo en la plando de la homa piedo, ĉe ĝia interna rando.
Ĝi fiksiĝas sur la malantaŭa interna tubero de la kalkaneo, malantaŭ la fiksiĝo de la kvadrata planda muskolo[1], kaj preteriras la internan randon de la plando kaj fandiĝas kun la interna fasko de la muskolo mallonga fleksoro de halukso[2], kaj fine fiksiĝas ĉe la unua falango de la halukso proksime de la sezamoido.
Ĝi estas nervizita de branĉo de la nervo planta mediala[3] kaj la anĝio, kiu al ĝi alportas sangon, estas arterio tibia mediala[4]
-
Ostoj de plando la dekstra piedo
-
Angioj de la plando
-
Nervoj de la plando
Notoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- france La muskoloj de la piedo
- germane Piedmuskularo
- angle En filmo (anglaparola)[rompita ligilo]