Muso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muso (besto))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Muso (apartigilo).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Muso
Troveblo de fosilioj: Malfrua Mioceno - Nun
Mus musculus
Mus musculus

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Superfamilio: Musoidoj Muroidea
Familio: Musedoj Muridae
Subfamilio: Musenoj Murinae
Genro: Muso Mus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Muso (Mus) estas genro el familio de musedoj. La plej konata estas la hejma muso (Mus musculus), tre malgranda ronĝulo kiu vivas kutime en domoj. Tiu ĉi ronĝulo estas ofte manĝata de rabobirdoj, ekzemple agloj kaj akcipitroj.

Ili invadas domojn por nutraĵo kaj porokaze por ŝirmo. La peromisko blankpieda (Peromyscus leucopus) kaj la peromisko longvosta (Peromyscus maniculatus), kiel kelkaj aliaj oftaj specioj de musecaj ronĝuloj tra la tuta mondo, faras nestojn interne de domoj, sed ili apartenas al aliaj genroj. Katoj, sovaĝaj hundoj, vulpoj, rabobirdoj, serpentoj, kaj eĉ kelkaj artropodoj predas multe musojn. Tamen, la muso estas unu el la plej sukcesaj genroj mamulaj sur la tero nuntempa.

Musoj estas porokaze malutilaj ronĝuloj: ili difektas kaj manĝas rikoltojn, kaŭzas strukturan damaĝon, kaj disvastigas morbojn per siaj parazitoj kaj feko. En Nordameriko, la spirado de polvo kiu kontaktis musan fekon povas kaŭzi HPS (hantavirusan pulmosindromon), mortigan malsanon.

Unuavice noktaj bestoj, musoj kompensas sian malbonan vidsenson per aŭdsenso vigla, kaj fidas al la flarsenso por trovi nutraĵon kaj eviti predantojn.

Musoj kaj ratoj estas la plej uzitaj bestoj por laboratoriaj eksperimentoj.

Subgenroj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj anoj de la genro estas musoj. Tamen, la vorto muso ankaŭ estas uzata por specioj ekstere de tiu genro.

  • Genro Mus
    • Subgenro Coelomys (Orientazio)
    • Subgenro Mus (Eŭrazio kaj Nordafriko, kvankam la hejma muso tutmondas.)
    • Subgenro Nannomys (Subsahara Afriko)
    • Subgenro Pyromys (Orientazio)
    • Subgenro kaj specio Mus lepidoides

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Apodemus sylvaticus bosmuis

Musoj estas ordinaraj eksperimentbestoj en biologio kaj psikologio, ĉefe ĉar ili estas mamuloj kiuj similas homojn je homologio, kaj ĉar ili estas malgrandaj, ĉipaj, facile konservitaj, kaj povas reprodukti rapide. Oni povas observi plurajn generaciojn de musoj en mallonga tempodaŭro.

Reproduktado komencas je aĝo de proksimume 50 tagoj, ĉe kaj femaloj kaj maskloj, kvankam inoj povas havi sian unuan oestron je 25-40 tagoj. Musoj estas poliestrozaj kaj bredas tutjare; la ovulado estas spontanea. La oestra ciklo daŭras 4-5 tagojn; la oestro mem daŭras proksimume 12 horojn, kaj okazas vespere. Vaginaj ŝmirtestoj utilas, rilate kronometritajn sekskunigojn, por determini la etapon de la ciklo. La sekskuniĝo estas kutime nokta kaj povas esti konfirmita per la ĉeesto de kopulacia ŝtopilo en la vagino ĝis 24 horoj poste. La ĉeesto de spermo en vagina ŝmiro ankaŭ estas fidinda indikilo de sekspariĝo.

Musinoj enkaĝigitaj sen maskloj tendencas eniri ne-oestran staton. Post la malŝirmo je maskla muso aŭ la feromonoj de maskla muso, la plejparto de la inoj eniros oestron en la daŭro de proksimume 72 horoj. Tiu sinkroniĝado de la oestra ciklo estas konata kiel la Whitten-efiko. La malŝirmo de ĵus bredita musino je la feromonoj de fremda maskla muso povas malhelpi enplanton (aŭ pseŭdogravedeco), fenomeno konata kiel la Bruce-efiko.

La meza gravedecperiodo estas 20 tagoj. Fekunda oestro rekomencas 14-24 horojn post naskon, kaj samtempa laktado plilongigas la gravedecon 3-10 tagojn, pro malfrua enplanto. La meznombra idaro enhavas 10-12 idojn dum plejbona produktivo. La idoj pezas 0,5-1,5 g ĉe naskiĝo, kaj estas senharaj, kun fermaj palpebroj kaj oreloj. Kanibalismo ne ordinaras, sed oni devas eviti ĝeni la inojn dum nasko aŭ almenaŭ 2 tagoj poste. Musidoj demamas je aĝo de 3 semajnoj, kun pezo de 10-12 g. Se la postnaska oestro ne uziĝis, la musino rekomencas sian ciklon 2-5 tagojn post la demamigo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]