Muspelheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muspelheim, respektive MuspellheimMuspellsheim, ankaŭ nomata simple Muspel (el la antikva nordia lingvo Múspellsheimr kaj Múspell, respektive), estas la regno de la fajro en la nordia mitologio. Ĝi estas la hejmo de la Gigantoj el Fajro, el kiuj Surt estis la plej pova. Muspelheim signifas "mondo el fajrohejmo de la fajro, ĉar Muspel estas fajro kaj Heim, hejmo aŭ mondo.

Oni kredas ke Muspelheim estis la plej alta el ĉiuj regnoj, kaj ĝi troviĝis super Asgard (Ásgarðr), la hejmo de la Azoj (Æsir). Plej norde troviĝis Niflheim, la regno de la glacio.

En la nordia mitologio la kredado komenciĝas per la kontakto (ŝoko) inter la fajro kaj la glacio en la grandega abismo konata kiel Ginnungagap, tiamaniere la akvo estiĝis. La brilaj objektoj sur la nokta ĉielo, kiel planedoj, kometoj kaj steloj estiĝis el la fajreroj de Muspelheim.

Dum la Ragnarök, la ĉieloj malfermiĝos kaj Surt eliros el Muspelheim sekvata de ĉiuj ĝiaj gigantoj, marŝante ĝis Asgard kaj detruante je ĝia paŝo la ponton Bifrost.