Mustaĉa vireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mustaĉa vireo

Mustaĉa vireo
Mustaĉa vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. altiloquus'
Vireo altiloquus
(Vieillot, 1808)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mustaĉa vireo, Vireo altiloquus, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Tiu reproduktiĝas en suda Florido, Usono, kaj Karibio tiom sude kiom ĝis la insuloj ĉe Venezuelo. Ĝi estas parta migranto, ĉar nordaj birdoj vintras el la Grandaj Antiloj al norda Sudameriko. Tiu specio estas foje kiel rara vaganto en Kostariko.

La reprodukta habitato estas malfermaj deciduaj arbaraj areoj kaj kultivejoj, kaj en Florido ankaŭ mangrovoj. La Mustaĉa vireo konstruas tasforman neston en forko de arbobranĉo, kie la ino demetas 2-3 blankajn ovojn.

Tiu vireo estas mezgranda vireo 14–15 cm longa, havas 25 cm de enverguro kaj pezas 17–19 g. Ĝi havas dikan blugrizajn krurojn kaj fortikan nigrecan bekon iom hokoforman.

Plenkreskulo de Mustaĉa vireo havas sablokolorajn al olivecverdecajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn, kun flavecajn flankojn kaj subvoston. Ĝi havas ruĝajn okulojn kaj grizbrunan kronon kun svagaj malhelaj bordoj. Estas malhela linio tra okuloj kaj blankeca superokula strio kun malhelaj bordoj. Estas distinga nigra linio (la “mustaĉo”) en kolflankoj, kiu nomigas la specion kaj estas tute malkutima inter vireoj. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj estas similaj, sed havas brunruĝajn okulojn kaj pli da flavo en subaj partoj.

Tiu specio estas simila al la Ruĝokula vireo, sed estas pli bruna supre, kaj estas facile distingita pro la nigra mustaĉa marko. La kanto estas trisilaba pli tranĉata ol tiu de la Ruĝokula vireo.

La raso de Florido nome V. a. barbatulus estas pli mallongbeka je 15 % ol la subspecio de la norda Karibio nome V. a. bonairensis. Tiu lasta formo estis en Usono kiel vaganto en Florido kaj en Luiziano.

La Mustaĉa vireo plukas insektojn al arbofoliaro, foje ŝvebante dum manĝado. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de berojn.

Tiu birdo suferas pro neztoparazitado fare de la Brunkapa molotro en ties usona teritorio kaj fare de la Brila molotro pli sude.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51008, Vireo altiloquus, 9a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
  • Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.
  • ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
  • A guide to the birds of Costa Rica de Stiles kaj Skutch ISBN 0-8014-9600-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]