Mustafa Batdijev

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mustafa BATDIJEV (ruse Батдыев Мустафа Азрет-Алиевич; naskiĝis la 24-an de decembro 1950 en Kazaĥio) estas rusia ekonomiisto kaj politikisto, en la jaroj prezidento de Karaĉaj-Ĉerkesa Respubliko ekde aŭgusto 2003 ĝis septembro 2008. Etna karaĉajo.

Li estis elektita kiel prezidento en la dua turno de la voĉdono, ricevinte 47,97% de la voĉdonoj (nur je 3387 pli ol lia rivalo, la antaŭa prezidento Vladimir Semjonov).

En septembro 2008 Boris Ebzejev iĝis la nova prezidento de Karaĉaj-Ĉerkesio.