Mustafa Kemal Atatürk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mustafa Kemal Atatürk
Mustafa Kemal Atatürk

En funkcio:
29-a de oktobro 1923 – 10-a de novembro 1938
Sekvanto İsmet İnönü

En funkcio:
3-a de majo 1920 – 24-a de januaro 1921
Sekvanto Fevzi Çakmak

En funkcio:
24-a de aprilo 1920 – 29-a de oktobro 1923
Sekvanto Ali Fethi Okyar

En funkcio:
1919 – 1938
Sekvanto İsmet İnönü

Naskiĝo 19-an de majo 1881
en Tesaloniko, Otomana Imperio
Morto 10-a de novembro 1938
en Flago de Turkio Palaco Dolmabahçe, Istanbulo, Turkio
Edzo/ino Lâtife Uşaklıgil (1923–25)
Religio -
Subskribo Mustafa Kemal Atatürk, subskribo
v  d  r
Information icon.svg
Mustafa Kemal Atatürk
General Mustafa Kemal.jpg

Naskiĝo: 19-an de majo 1881
en
Morto: 10-a de novembro 1938
en
Soldata kariero
Rango: Marŝalo de Turkio
Deĵoris en: Otomana Imperio
(1893 - 8-a de julio 1919)
Turkio
(9-a de julio 1919 - 30-a de junio 1927)
Militoj: Unua mondmilito,
Bataloj: Batalo de Tobruk, Batalo de Chunuk Bair, Batalo de Scimitar Hill
Medaloj: Li ricevis 24 medalojn.
v  d  r
Information icon.svg

Mustafa Kemal ATATÜRK (naskiĝis en 1881, mortis la 10-an de novembro, 1938) fondis la Respublikon de Turkio en ĝia nuna laika formo kaj estis ĝia unua prezidento.

Atatürk (prononcu [ataˈtyrk]) signifas pli malpli "patro / gvidanto de turkoj".

Kemal Atatürk iniciatis interalie la ekuzon de la latina alfabeto anstataŭ la araba alfabeto por skribi en la turka, samtempe draste estis purigita la lingvo mem: oni forprenis multajn (sed certe ne ĉiujn) arabismojn, estis ekuzitaj multaj dialektaĵoj (antaŭe uzataj nur inter kamparanoj) kaj estis pruntitaj multaj eŭropaj vortoj (ĉefe pere de la franca).

Oni apenaŭ povas trovi en Turkio urbon, kiu ne povas fanfaroni pri siaj avenuo de Atatürk, placo de Atatürk aŭ statuo de Atatürk. La nomo Atatürk estas nedisigeble kunigita kun Turkio, same kiel estas kun ĝi kunigita la malnovepoka urbo Trojo aŭ la fama templo Hagia Sofia. La viron kun tiu ĉi nomo estimas la tuta Turkio kaj tial loĝantoj ankoraŭ hodiaŭ kliniĝas antaŭ lia grandeco.

La frua vivo de Atatürk[redakti | redakti fonton]

Atatürk naskiĝis en la urbo Tesaloniko en norda Grekio en 1881. Pro la tiama Turka tradicio pri naskiĝnomoj, li ricevis nur la nomon Mustafa ("elektito"). Lia patro, Ali Riza Efendi, estis oficisto de dogano, kiu mortis kiam Mustafa ankoraŭ estis infano.

La komencon de preparado por lia pli malfrua kariero oni povas meti en la jaron 1893, kiam li, kiel nur dekdujara knabo, komencis studi ĉe la milita gimnazio en Tesaloniko, kie la aldonan nomon Kemal ("perfekteco") lia instruisto de matematiko donis al li pro lia inteligenteco. En 1895—nur dekkvarjaraĝa—Mustafa Kemal eniras la militan universitaton ĉe Bitola (kiu hodiaŭ estas en suda Makedonio). Li diplomiĝis en 1905 kaj estis sendita al Damasko kiel leŭtenanto. En 1907, nun kapitano, li ricevis militoficon en Tesaloniko, kie li aliĝis al la Komitato por Unio kaj Progresado (alinome la Junaj Turkoj), kiu kontraŭis la Otomanan registaron.

La "Junaj Turkoj" venkis sultanon Abdul Hamid la 2-an en 1908 kaj igis lin restarigi la Otomanan konstitucion.

En 1911, Mustafa Kemal iris al la provinco Libio por defendi ĝin kontraŭ la invado de itala armeo. Li devis resti en Libio dum la unua parto de la balkanaj militoj, sed revenis al Istanbulo en 1913 kaj fariĝis ordonisto de la defendantaro ĉe la marbordo de Tracio. En 1914 li estis sendita al Sofio (kiu hodiaŭ estas la ĉefurbo de Bulgario), kie la registaro esperis, ke li restu ekster la politiko ĉe Istanbulo.

En oktobro 1914, la Turka Imperio eniris la 1-an Mondmiliton ĉe la flanko de Germanio.

Mustafa Kemal en la Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Mustafa Kemal ĉe Gelibolo

Mallonge post la eniro de Turkio en la "Grandan Militon", Mustafa Kemal fariĝis kolonelo super divizio apud Gelibolo (alinome "Gallipoli").

Ĉe Gelibolo, malobeante ordonojn, Mustafa Kemal haltigis la kunan britan, francan kaj aŭstralian alproksimiĝon al la Dardaneloj kaj Istanbulo mem. La Aliancanoj devis forlasi ĉi tiun direkton de invado en decembro 1915.

La 1-an de aprilo de 1916 li estis promociita al la rango de brigada generalo, pro kio li samtempe akiris ankaŭ la titolon de "paŝao". Kemal baldaŭ fariĝis tre populara en Turkio kaj gajnis la respekton ankaŭ de siaj malamikoj, kiam li diris:

Citaĵo
 Tiuj herooj, kiuj verŝis sian sangon kaj perdis siajn vivojn, ... vi nun kuŝas en la tero de amika lando. Tial ripozu pace. Ne ekzistas distingo inter la Johanoj kaj la Mehmedoj laŭ ni, dum ili kuŝas apude ĉi tie en ĉi tiu lando nia. ... Vi, la patrinoj, kiuj sendis siajn filojn el foraj landoj, forviŝu viajn larmojn. Viaj filoj nun vivas en nia koro kaj en paco. Perdinte siajn vivojn en ĉi tiu lando, ili fariĝis ankaŭ niaj filoj. 
— Kemal Atatürk, 1916

(Hodiaŭ tiuj vortoj de Mustafa Kemal estas gravuritaj ĉe la Memorigaĵo de Kemal Atatürk en Kanbero, Aŭstralio).

Sed malgraŭ fruaj sukcesoj, la milito baldaŭ malboniĝis por Turkio. La britoj kaptis Bagdadon en marto 1917 kaj Jerusalemon en decembro 1917. Post la Batalo de Megido, la Otomana imperio estis pli malpli tute venkita.

La kemalisma movado[redakti | redakti fonton]

Ĉe la finiĝo de la jaro 1918 minacis al Turkio perdo de sendependeco. La osmanida imperio estis venkita, la ĉefurbo Istanbulo estis okupita, kaj venkintaj malamikoj dividis la teritoriojn de la imperio. Dum la milito Turkio malvenkis preskaŭ en ĉiuj batalfrontoj.

Post definitiva malvenko de Turkio la landon okupis fremdaj soldataj taĉmentoj. En aprilo de 1919 Kemal fariĝis inspektisto de La Naŭa Armeo en la orienta Anatolio, kie ankaŭ estiĝis la kemalisma movado, kiu klopodis pri la sendependeco kaj libereco de ĉiuj regionoj. Kemal estis en la avangardo de tiu ĉi movado, kaj fakte laŭ lia nomo ĝi estis poste nomita. Iom post iom la movado disvastiĝis tra la tuta teritorio de Anatolio kaj ties samideanoj interrompis ĉiujn rilatojn kun la registaro en Istanbulo.

Ĉefaj ideoj de la kemalisma movado estis naciismo kaj registaro de burĝo. La forto de okupintaj taĉmentoj de Britio devigis la sultanon proklami novajn balotojn en parlamenton. En tiuj ĉi balotoj en 1919 plimulton de voĉoj akiris kemalistoj kaj Kemal estis elektita deputito je Erzurum. En marto de 1920 la brita registaro igis okupi Istanbulon, la sultano proklamis Kemalon kaj liajn samideanojn kiel ribelulojn kaj en aprilo li demisiigis la parlamenton. La kemalistoj kunvokis ĝis Ankaro novan parlamenton, kiun ili nomis La Granda Nacia Kunveno (GNK). La prezidanto fariĝis Mustafa Kemal. La kunveno oficiale proklamis militon al intervenintoj. Kemal volis en sia politiko apogi sin kontraŭ kapitalismaj ŝtatoj, sed dekomence restis al li nenio alia ol serĉi helpon ĉe bolŝevikoj. Li faris multe da kontraktoj kun sovetaj respublikoj, sed kiujn li poste klopodis apliki minimume. Mustafa Kemal ne estis samideano de komunismaj ideoj, dum la tuta sia vivo li restis revolucia burĝa reformisto. Bone trafas tion lia eldiraĵo el la unuaj jaroj de la monda ekonomia krizo: "En Turkio ne estos bolŝevismo, ĉar la unua celo de la turka registaro estas doni al popolo liberecon kaj feliĉon."

Ekde la jaro 1925 estis agado de la komunisma partio kontraŭleĝa.

Plua danĝero, al kiu turkoj devis alfronti, estis greka armeo. Kemal petis La Grandan Nacian Kunvenon pri ĉefkomandadon super la tuta turka armeo kaj pri la plena potenco de diktatoro. Li konsideris sian potencon maksimume respondece, kvankam tiutempe li suferis pro grandaj ren-doloroj, kiujn kaŭzis troa konsumado de alkoholaĵo. Sed li neniel sekretigis sian ŝaton al alkoholaĵo. Se ekz. unu franca ĵurnalisto proklamis, ke Turkio estas priregata de unu drinkulo, de unu surda (aludo al forta neaŭdecemo de ĉefministro Ismet Paŝao) kaj de tri centoj da surdmutuloj, Kemal defendis sin per vortoj, ke Turkio estas priregata sole de unu drinkulo.

Batalo kontraŭ Grekio estis farita sur rivero Sakary en aŭgusto de 1921. Post tiu ĉi 22-taga kunpuŝiĝo, gvidita de Mustafa Kemal, sekvis cedo de la malamiko. Reveninte Ankaron GNK donis al Kemal titolon Gazi (heroa), kio estis la plej supera ebla tradicia titolo de islamanaj militistoj.

Kemalon helpis ankaŭ disputoj inter ŝtatoj ĉirkaŭantaj Turkion. Lian regadon agnoskis Francio kaj helpis lin ankaŭ Italio, por ke ĝi malfortigu tiel Grandan Brition.

Decida kunpuŝiĝo inter la greka kaj la turka armeo okazis la 26-an de aŭgusto de 1922 en Anatolio. Kemal eluzis momenton de surprizo kaj li elvokis tiel panikon inter grekoj. Post netuta monato post tiu ĉi venko la armeo de Kemal liberigis la tutan Anatolion. Mallongtempe post tio Kemal sukcesis realigi en GNK proponon por malvalidigo de sultanato. La terurita sultano Mehmed la 6-a fine forlasis sian sidejon en Bosporo kaj li fuĝis en brita ŝipo el Istanbulo.

Atingo de sendependeco kaj samtempe fino de naciecaj bataloj estis konfirmitaj per laŭsana paca interkonsento fermita la 24-an de julio de 1923 inter okcidentaj potencoj kaj Turkio. Sume ĝi signifis la venkon de la kemalistoj. Estis agnoskita nacia sendependeco de Turkio kaj ties limoj respondecis proksimume al hodiaŭa limigo. Nek reĝimo de kapitulacioj nek financa kontrolo de la potencoj de Interkonsento ne danĝeris al la ŝtato. Grekoj el Turkio devis transŝoviĝi ĝis Grekio kaj samtempe turkoj el Balkana Duoninsulo povis reveni en sian patrujon.

Reformado kaj moderniĝado de Turkio[redakti | redakti fonton]

La enkonduko de la Latina alfabeto por la Turka lingvo

La unua reformo estis la jam menciita malvalidigo de la sultanregno la 1-an de novembro de 1922. Pri ties realigo en GNK Kemal devis dure batali, ĉar lia propono evoluigis grandan ondon de nevolo kaj inter ekleziaj reprezentantoj kaj inter feŭdoj, kiuj estis aŭ tiel aŭ aliel kunigitaj kun la sultano kaj kun lia familio. Erao de la osmanidaj sultanoj finiĝis en Turkio definitive per ellandigo de sultano Mehmed la 6-a.

La 13-an de oktobro de 1923 Kemal donis proponon por aldono al konstitucio, en kiu li volis oficiale movi la ĉefurbon el Istanbulo, la sidejo de la osmanidaj regintoj kaj la kalifo (tiam la eklezia kapo de Islamo—post la fuĝo de la sultano, lia frato fariĝis kalifo), en Ankaron, kiun li preferis precipe per ties situo: meze de la lando la urbo estas pli defendebla milite. Post ŝtorma diskuto li sukcesis realigi tiun ĉi proponon. Streĉo en GNK dume atingis kulminon. En atmosfero de registara krizo Kemal venis kun plua aldono al la konstitucio, per kiu devis estis respublikana formo de la ŝtato. La 29-an de oktobro de 1923 tiel estis proklamita Turka respubliko frunte kun Mustafa Kemal kiel ties unua prezidento. Ĉefministro fariĝis İsmet Paŝao İnönü.

Post tiuj ĉi radikalaj ŝanĝoj la kemalistoj komencis endanĝerigi la kalifregnon (islama registara sistemo frunte kun kalifo). Por ties sindefendo, el minaretoj aŭdiĝis minaca vokado: "Ŝirmu la kredon kaj kalifon aŭ Alaho ekkoleriĝos, ke ni kaj niaj vendredaj preĝoj malcelos Lian efikon."

Oni devas konscii, ke Turkio estis forte kredanta, religiema ŝtato. Reago al la minacoj el minaretoj estis ondo de rezisto kontraŭ la kemalistoj, kiun eksentis milionoj da kredantoj. Aretoj da fanatikuloj estis preparitaj tuj ekpaŝi por defendi la postenon de la kalifo kaj liaj rajtopovoj. La popolo petis Alahon pri helpo, sed ankaŭ ĝi estimis kaj timis Kemalon. Tiu dume preparis ŝajnigajn manovrojn en regiono de Izmiro, kiujn devis devige partopreni ĉiuj komandantoj de armeoj kaj armeaj korpusoj. Li forigis per tio armean danĝeron kaj samtempe li eluzis periodon, kiam kamparanoj pripensis prefere pri tio, kiel superi malfacilan vintron ol pri Alaho. Li mem forveturis Ankaron, kie la 3-an de marto de 1924 en GNK metis proponon de leĝo je malvalidigo de la kalifregno, ministerio de religio, religiaj lernejoj kaj seminarioj kaj ekleziaj juĝejoj, kies plenrajto transiris al juĝejoj laikaj. Fine li devigis por si unuvoĉan subtenon, la deputitoj devis tiujn ĉi proponojn akcepti senrimarke. La ĥalifo kaj la anoj de la malnova osmanida dinastio estis ellandigitaj el la lando. Sed islamo estis senĉese agnoskata kiel ŝtata eklezio.

En la jaro 1925 estis enpraktigita internacie valida erao. En la origina kalendaro oni kalkulis ekde la jaro 622 de hiĝro – fuĝo de Mohamedo ĝis Medino kaj ĝi estis fondita en cikloj de Luno, ne do en cirkulado de Tero ĉirkaŭ Suno. La saman jaron estis ankaŭ farita reformo de vestado, kiu malpermesis portadon de la fezo (rondforma felta ĉapo, ofte kun kvasto) kiel "simbolon de feŭdismo". Realigi tiun ĉi reformon estis multe pli malfacile ol eble ŝajnas. Neniu kapablis kuraĝi eliri en la straton en eŭropa "kostumo" kun kravato kaj fedoro. La 24-an de aŭgusto de 1925 Kemal mem unue kuraĝis fari tion kaj pruvis, ke tiu ĉi faro havis grandan signifon, estas eĉ fakto, ke tiu ĉi dato aperas en la oficiala biografio de Kemal inter liaj plej gravaj personaj datoj.

La sekvantan jaron estis akceptita nova jura leĝaro laŭ eŭropa modelo. Tiu ĉi nova civitana kaj punkodekso rilatis precipe al virinoj. Egalrajtigo de virino montriĝis precipe en malpermeso de poligamio. Tiu permesis al viro havi kvar virinojn kaj laŭplaĉan nombron de konkubinoj, kiuj estis fakte sklavinoj. La virino fariĝis la posedaĵo de la viro post tio, kiam ŝi estis aĉetita de gepatroj. Ŝi havis neniajn rajtojn kaj ŝi devis porti ĉadoron. La poligamio havis siajn historiajn kaŭzojn. En la tempo de Mohamedo okazis multnombraj arabaj ekspandoj kaj tial estis manko de viroj. Virinoj pro tio edziniĝis eĉ al malamikoj naskante iliajn infanojn, el kiuj fariĝis batalantoj kontraŭ araboj. Por ke oni malhelpu tion, oni permesis novan religion poligamio. La reformo de Kemal malpermesis porti ĉadoron kaj la virinoj akiris preskaŭ la samajn rajtojn kiel la viroj. La rajto por baloti por la virinoj estis leĝigita nur en la jaro 1934.

Precipe la reformojn rilataj al la eklezio estis tre malfacile realigi, ĉar la ekleziaj tradicioj estis forte enradikiĝintaj en Turkio. Separo de la eklezio de la ŝtato, farita la 15-an de aprilo de 1928, klare pruvas, ke Mustafa Kemal en nova Turkio batalakiris vere tre influan postenon. Neagnosko de la islamo kiel ŝtata religio Kemal definitive solvis la eklezian influon por la evoluo de la ŝtato.

La saman jaron li alpaŝis ankoraŭ al reformo de skribsistemo, kiu estis leĝigita la 9-an de aŭgusto. Latinigo de alfabeto komune alportis la tutnacian propagandon. Antaŭ la reformo en Turkio sciis legi kaj skribi nur mallarĝa grupo da pastraro kaj inteligentularo. Plimulto da loĝantoj (80 %) vivis en provincoj, kiu estis tute analfabeta. Ĝuste en la provincoj la islama eklezio retenis plej longe sian influon. La evoluo de klereco estis en Turkio tre malrapida, ĉar estis manko de instruistoj kaj lernejoj. En la jaro 1931 estis enpraktikigitaj eŭropaj unuoj por mezuro kaj peso, kio ankaŭ alproksimiĝis Turkion al evoluiĝintaj landoj.

Plua reformo estis malvalidigo de titoloj kaj enpraktikigo de familiaj nomoj en la jaro 1934. Kemal klopodis fari ordon en sia lando ankaŭ rilate al flanko administra. Turkaj civitanoj havadis baptonomojn kaj post ĝi apartenantan socian postenon, ian titolon (bej – sinjoro, efendi – nobela sinjoro, paŝao – generala aŭ guberniestra rango...). Da titoloj kaj da baptonomoj ne estis multe—tial multaj homoj nomiĝis same, kio kaŭzis ĥaoson. Kemal tial ordonis, por ke ĉiu familio laŭ sia pripenso elektis komunan heredan familian nomon kaj samtempe li malvalidigis la uzadon de la titoloj.

La 24-an de novembro de 1934 GNK de Turkio donis al Mustafa Kemal familian nomon Atatürk, kio en traduko signifas Patro de Turkoj. Lia plena nomo poste sonis: Gazi Mustafa Kemal Atatürk (aŭ "Heroa Elektita Perfekta Patro de Turkoj").

Disvastigadon de la reformoj klopodis defendi la influa islama eklezio. La nesufiĉa reto de komunikaĵoj ankaŭ bremsis ilian validigon. La rezulto estis, ke la ordonoj estis en pli foraj provincoj sukcese sabotita. Ekz. post 15 jaroj post okazigo de la reformo de la skribsistemo en Turkio sciis legi kaj skribi nur 20 % da viroj kaj 8,2 % da virinoj. La plenumado de reformoj en pli foraj regionoj malobservis ankaŭ burĝaro, kiu havis nenian intereson por klerigado de laborfortoj (ĉefe en agrikulturaj fakoj).

Manko de la reformojestis ankaŭ ties limigo, ĉar ili trafis sferon kulturan kaj juran, evitis al ekonomiaj. Tial ne plialtiĝis materiala nivelo en la lando kaj ascendis malkontenteco, precipe en la provincoj. Tion eluzis ekzemple britoj, kiuj ekprovokis kontraŭregistaran ribelon de separatismaj kurdaj triboj. Kemal do malvalidigis ilian agrikulturan imposton "aŝar", per kio li subpremis la ribelon, kiu estis same gvidita ĉefe en la intereso de Granda Britio.

Post tiu ĉi sperto Kemal komencis okupiĝi parte ankaŭ per ekonomio. Lia politiko en ekonomia tereno nomiĝas etatismo, kio estas politika klopodo klopodanta pri plifortigo de ŝtata potenco. Bazaj ideoj de tiu ĉi sistemo estas: parta partopreno de la ŝtato en entreprenado en decidaj ekonomiaj fakoj, kunigado de privata kaj ŝtata kapitaloj, subteno de burĝo kaj ŝirmo de turkaj entreprenoj antaŭ eksterlanda konkurenco. Sed tiu ĉi ekonomia programo signifis intervenon en liberan entreprenadon kaj okcidentaj potencoj postulis, por ke la turka registaro forlasu ĝin. Sed spite al tiuj ĉi protestoj pluraj okcidentaj potencoj gvidis komercon kun Turkio, precipe poste la nazia Germanio, kiu havis kvoton kun 50 % en importo kaj eksporto. Antaŭvespere antaŭ la dua mondmilito Turkio fariĝis agadkampo de lukto imperialisma ŝtatoj, okazis politika proksimiĝado kaj la okcidentaj landoj tiel devis respekti la estimindajn principojn de Kemal.

Personeco Atatürk[redakti | redakti fonton]

Mustafa Kemal Atatürk

Mustafa Kemal Atatürk mortis la 10-an de novembro de 1938 post longedaŭra malsano.

"Tiel do mortis tiu ĉi misteroplena viro, kies decidemo, kuraĝo kaj kruela forto unue savis Turkion antaŭ malamikoj kaj poste entrudis al ties popolo tiajn sociajn kaj politikajn ŝanĝojn, kiuj estas kompareblaj nur kun ŝanĝoj faritaj en Rusio de Petro la Granda kaj de Lenino. Kiel soldato, kiel organizinto kaj kiel administranto li superis ĉiujn en la moderna Turkio, kaj nur malmultaj el la plej batalemaj sultanoj de malnovepoko povas esti komparataj kun li. Tio, kion li atingis, faris el Turkio eŭropan nacion, ŝanĝis historion de Proksima Oriento..."

skribis la angla "Times" la 11-an de novembro 1938.

La pluraj militaj spertoj de Atatürk multfoje validigis lin, kiam li gvidis la batalon por libereco malgraŭ sia juneco, kaj dum la modernigo de la ŝtato. Tiu fazo de la vivo de Kemal neforviŝeble enskribiĝis en la mondan historion. Sed se oni volas esprimi la personecon de Mustafa Kemal Atatürk, necesas mencii ankaŭ ion pri liaj karakteraj trajtoj. Ne eblas misrimarki liajn malfortaĵojn, al kiuj apartenis precipe lia alkoholismo. Nearanĝitaj drinkadoj, al kiuj li ofte subiĝis, malplibonigis lian sanstaton kaŭzante al li multnombrajn dolorojn. Kun tio koneksas kuracado, kiun li spertis en Karlovy Vary. Trafa estas alia fragmento el la artikolo, kiu aperis la 11-an de novembro de 1938 en la angla ĵurnalo "Times" kiel reago al la morto de Atatürk:

"Lia karaktero havis strangajn trajtojn: sed li havis eĉ ne spuron de sentimentaleco. Liaj ideoj estis klaraj. Liaj vortoj precizaj kaj akraj. Lia konduto estis tiel allogema, ke li permesis al si trairebligi eĉ ŝtormajn eksplodojn de bruteco. Li morte malamis alkutimiĝintajn kutimojn. La senlaca studento de militaferoj kaj politiko forĵetis historion kaj strategion flanken, kiam li volis ĝui longajn kaj frenezajn drinkadojn, pasigi per la danco la tutan nokton aŭ kartludi ĝismatene. Kiam li fine estis kartludante malvenkinta, li ĉiam pagis sian ŝuldon, sed kiam li gajnis, li sendis la gajnaĵon reen al tiuj, kiuj malvenkis kun noto, ke li ne volas prirabi siaj amikojn. Li ĉiam klopodis, por ke li fine nek gajnu nek malvenku, kaj la ludo do plilongiĝadis ofte ĝis tagmezo de la venonta tago. Virinoj havis en lia vivo nur malgrandan rolon. Kiam li edziĝis en la jaro 1923, subite li venis al konkludo, ke la edzino klopodas influi liajn politikajn decidojn, kaj li eksedziĝis kun ŝi. Dekreton pri la eksedziĝo li subskribis mem, simile kiel nia Henriko la 8-a... Kritika noto de unu turka damo, ke li estis "eminenta gvidanto, malkapabla ŝati ion ajn", ne devas esti tute preciza. Sed almenaŭ ĝi bone trafas la strangan ŝtalan durecon de tiu ĉi Cromwell de Meza Oriento."

Turkio post la morto de Atatürk[redakti | redakti fonton]

Sekvanto de Mustafa Kemal Atatürk estis İsmet İnönü, kiu estis ankaŭ ĉefministro. Mallongtempe post eksplodo de la dua mondmilito, Granda Britio kaj Italio fermis aliancon kun Turkio. La kontrakto subskribiĝis la 19-an de oktobro de 1939 en Ankaro. Germanio malgraŭ tio klopodis akiri Turkion al sia flanko, ĉar tiu havis rezervon de gravaj krudaĵoj kaj ankaŭ ĝi priregis aliron al Nigra maro. Post tio, kiam estis venkita Francio kaj Britio montris malfortecon, Turkio komencis klini al la flanko de la faŝisma Germanio, kun kiu ĝi sekve fermis aliancon. Kalkulemo de Turkio montriĝis ankaŭ en plua paŝo, kiun tiu ĉi lando faris. Kiam estis evidente, ke Germanio estas ĉe la fino de siaj fortoj, Turkio proklamis militon al ĝi la 23-an de februaro de 1945. Tiutempe Germanio estis jam preskaŭ venkita. Turkio ankaŭ fariĝis „ano de kontraŭhitlera koalicio“, por ke ĝi povu esti agnoskita kiel establanta membro de tiam kreiĝanta OUN. Lasta signifa evento post la morto de Kemal estis akcepto de Turkio en Nord-atlantika alianco en la jaro 1951.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ahmad, Feroz (1993). The Making of Modern Turkey. London; New York: Routledge. ISBN 978-0-415-07835-1.
  • Armstrong, Harold Courtenay (1972). Grey Wolf, Mustafa Kemal: An Intimate Study of a Dictator. Freeport, NY: Books for Libraries Press. ISBN 978-0-8369-6962-7.
  • Atillasoy, Yüksel (2002). Atatürk: First President and Founder of the Turkish Republic. Woodside, NY: Woodside House. ISBN 978-0-9712353-4-2.
  • Barber, Noel (1988). Lords of the Golden Horn: From Suleiman the Magnificent to Kemal Ataturk. London: Arrow. ISBN 978-0-09-953950-6.
  • Barlas, Dilek (1998). Statism and Diplomacy in Turkey: Economic and Foreign Policy Strategies in an Uncertain World, 1929–1939. New York: Brill Academic Publishers. ISBN 978-90-04-10855-4.
  • Cleveland, William L (2004). A History of the Modern Middle East. Boulder, Colorado: Westview Press. ISBN 978-0-8133-4048-7.
  • Doğan, Çağatay Emre (2003) (in Turkish). Formation of Factory Settlements Within Turkish Industrialization and Modernization in 1930s: Nazilli Printing Factory. Ankara: Middle East Technical University. OCLC 54431696.
  • Huntington, Samuel P. (2006). Political Order in Changing Societies. New Haven, Conn.; London: Yale University Press. ISBN 978-0-300-11620-5.
  • İğdemir, Uluğ; Mango, Andrew (translation) (1963). Atatürk. Ankara: Turkish National Commission for UNESCO. pp. 165–170. OCLC 75604149.
  • İnan, Ayşe Afet (2007) (in Turkish). Atatürk Hakkında Hatıralar ve Belgeler. Istanbul: Türkiye İş Bankası Kültür Yayınları. ISBN 9944881401.
  • İnan, Ayşe Afet; Sevim, Ali; Süslü, Azmi; Tural, M Akif (1998) (in Turkish). Medeni bilgiler ve M. Kemal Atatürk'ün el Yazıları. Ankara: AKDTYK Atatürk Araştırma Merkezi. ISBN 978-975-16-1276-2.
  • Kinross, Patrick (2003). Atatürk: The Rebirth of a Nation. London: Phoenix Press. ISBN 978-1-84212-599-1. OCLC 55516821.
  • Kinross, Patrick (1979). The Ottoman Centuries: The Rise and Fall of the Turkish Empire. New York: Morrow. ISBN 978-0-688-08093-8.
  • Landau, Jacob M (1983). Atatürk and the Modernization of Turkey. Boulder, Colorado: Westview Press. ISBN 978-0-86531-986-8.
  • Lengyel, Emil (1962). They Called Him Atatürk. New York: The John Day Co. OCLC 1337444.
  • Mango, Andrew (2002) [1999]. Ataturk: The Biography of the Founder of Modern Turkey (Paperback ed.). Woodstock, NY: Overlook Press, Peter Mayer Publishers, Inc. ISBN 1-58567-334-X.
  • Mango, Andrew (2004). Atatürk. London: John Murray. ISBN 978-0-7195-6592-2.
  • Saikal, Amin; Schnabel, Albrecht (2003). Democratization in the Middle East: Experiences, Struggles, Challenges. Tokyo: United Nations University Press. ISBN 978-92-808-1085-1. http://books.google.com/?id=qFhU3kWXLvEC&printsec=frontcover&dq=ataturk+and+islam.
  • Shaw, Stanford Jay; Shaw, Ezel Kural (1976–1977). History of the Ottoman Empire and Modern Turkey. Cambridge; New York: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-21280-9.
  • Spangnolo, John (1992). The Modern Middle East in Historical Perspective: Essays in Honour of Albert Hourani. Oxford: Middle East Centre, St. Antony's College. ISBN 978-0-86372-164-9. OCLC 80503960.
  • Tunçay, Mete (1972) (in Turkish). Mesaî : Halk Şûrâlar Fırkası Programı, 1920. Ankara: Ankara Üniversitesi Siyasal Bilgiler Fakültesi. OCLC 1926301.
  • Tüfekçi, Gürbüz D (1981). Universality of Atatürk's Philosophy. Ankara: Pan Matbaacılık. OCLC 54074541.
  • Yapp, Malcolm (1987). The Making of the Modern Near East, 1792–1923. London ; New York: Longman. ISBN 978-0-582-49380-3.
  • Webster, Donald Everett (1973). The Turkey of Atatürk; Social Process in the Turkish Reformation. New York: AMS Press. ISBN 978-0-404-56333-2.
  • Zürcher, Erik Jan (2004). Turkey: A Modern History. London; New York: I.B. Tauris. ISBN 978-1-85043-399-6.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.