Muta garolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Muta garolo
Muta garolo
Muta garolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Perisoreus
Specio: P. infaustus
Perisoreus infaustus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Muta garoloSiberia garolo, Perisoreus infaustus, estas birdo, kiu apartenas al familio de korvedoj. La Muta garolo vivas en nordaj Eŭropo kaj Azio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri mezgranda birdo 30 aŭ 31 cm longa kaj 90 al 150 g peza. Ĝi havas grandan kapon malhelgrizan kaj distingiĝas de la parenco Eŭrazia garolo pro sia pli longa vosto, sia rekta kaj pli maldika beko kaj neesto de bluaj plumoj en flugiloj. Ĝi estas ĝenerale grizbruna, pli malhele en kapo, dorso kaj vosto, kaj markita de plumoj brunruĝecaj en flugiloj, pugo kaj vosto, kie nur la centraj plumoj estas grizaj . Tiu ruĝecaj partoj estas la plej klaraj distingiloj de la specio.

Pri ties kanto oni povas diri, ke temas pri kutime silentema specio se ĝi estas proksima de homo (kaj de tie devenas la nmo de la specio) kaj pli kantema se ne estas ĝenata. Ties krioj enhavas garolajn “kok-kok-kok” kaj akran “ĉii”, krom altatonan “ŭiskiii” kaj miaŭon kvazaŭ de buteo. La kutima pepado kun grincaj notoj estas aŭdebla nur de proksime; krome tiu specio ankaŭ imitemas.

Habitato kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en tajgo de epiceoj, de pinoj kaj de larikoj. Esta specio ekskluzive arbara kaj ĝi ne venas al la arbarbordoj kaj restas inter grandaj arboj. Ĝi loĝas en nordo kaj oriento de Eŭropo, ĉefe en Skandinavio, Finnlando, Siberio (Rusio), ktp. Tiu specio havas ampleksan teritorion (ĉirkaŭkalkulita je 10,000,000 km²) kaj grandan tutmondan populacion (ĉirkaŭkalkulita je 680,000-1,400,000 en Eŭropo).

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Muta garolo kaptis panpecon.

Estas agnoskataj la jenaj subspecioj:

  • Perisoreus infaustus infaustus
  • Perisoreus infaustus maritimus
  • Perisoreus infaustus opicus
  • Perisoreus infaustus ostjakorum
  • Perisoreus infaustus rogosowi
  • Perisoreus infaustus ruthenus
  • Perisoreus infaustus sakhalinensis
  • Perisoreus infaustus sibericus
  • Perisoreus infaustus tkatchenkoi
  • Perisoreus infaustus varnak
  • Perisoreus infaustus yakutensis


Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Spite ties vivo en tiom nordaj latitudoj temas pri specio preskaŭ ne migranta. Tiuj malmultaj birdoj kiuj migras trovas poste malfacilaĵojn por retrovi siajn habitatojn kaj oni ne scias kial. Vintre la birdo aktivas nur dum 3 aŭ 4 horojn kiujn ĝi dediĉas nur al nutrado. Ili dormas en arboj kaj uzas la saman lokon dum kelkaj sinsekvaj noktoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reproduktado okazas tre frue, kiam neĝo ankoraŭ kovras la grundon. La nesto lokiĝas nur je ĉirkaŭ 2 m supergrunde en arbo. Ĝi estas fortika kaj konsistas el elementoj tiom diversaj kiom bastonetoj, putrintaj ligneroj, musko, likenoj, kokonoj de araneoj kaj arboŝeleroj. Ĉio estas kovrata de multaj plumoj. La ino demetas jam aprile spite malvarmon 2 al 4 ovojn kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ 19 tagoj. Elnestiĝo okazas 3 semajnojn post eloviĝo.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Ties nutrado tute ne similas al tiu de Eŭrazia garolo, ĉar tiu manĝas ĉefe grenon kaj diversajn tiojn de vegetala materialo (beroj, fungoj) sed ĉefe la semojn de la pino de Siberio kiujn ili manĝas akrobate sur la pinfruktoj de la branĉopintoj. La animala parto de la dieto estas insektoj (koleopteroj, lepidopteroj) sed ankaŭ aliajn senvertebruloj, etaj ronĝuloj kaj eĉ etaj fiŝoj. Ili foje rabas la nestojn de aliaj birdoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]