Mutrux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mutrux
Blazono de Mutrux
Blazono de Mutrux
Blazono de Mutrux
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 53′ 0″ N 6° 43′ 37″ O / 46.88333 °N, 6.72694 °O / 46.88333; 6.72694 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 0″ N 6° 43′ 37″ O / 46.88333 °N, 6.72694 °O / 46.88333; 6.72694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 130
Areo 3,21 km²
Alteco 748 m super marnivelo
Poŝtkodo 1428
Komunumkodo 5563
Mapo de Mutrux
Mapo de Mutrux
Situa mapo de Mutrux
vdr

Mutrux estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 130 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mutrux situas ĉe la suda deklivo de la suda montoĉeno de la Ĵurasa Montaro, proksimume 2 kilometrojn norde de la Lago de Neŭŝatelo kun bela vido al la lago, la svisa mezlando kaj la Alpoj. Ĉe la deklivo de Monto Aubert troviĝas sur alteco de 1120 m s.m. la plej alta punkto de la komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mutrixx kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,21 km², de kiuj 60,8% estas kovritaj de arbaro, 35,4% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mutrux limas en okcidento kaj nordo al Provence, en nordoriento al Fresnes (NE), en sudoriento al (NE), kaj en sudo al Concise.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mutrux situas flanke de la gravaj trafikvojo. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Concise al Provence. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 4 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Vaumarcus. Pere de la poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains al Provence.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mutrux datiĝas el la jaro 1309 kiel Mostrue. Dum mezepoko Mutrux apartenis al la Senjorujo Grandson kaj sub la berna regado de 1476 ĝis al Helveta Revolucio de 1798 al la ministrejo Provence interne de la berna Voketjo Grandson. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]