Muzeo Boijmans van Beuningen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Boijmans Van Beuningen

Muzeo Boijmans Van Beuningen estas muzeo pri figura arto en Roterdamo. Ĝi enhavas kolektaĵojn pri malnova kaj modernaj pentro-arto, interalie multajn famaĵojn. La kolekto de desegnaĵoj estas tutmonde fama. Cetere la muzeo havas parkon kun skulptaĵoj.

Historio

La muzeo estiĝis danke al donaco de la roterdama kolektisto Frans Jacob Otto Boymans al la urbo en 1841. Ĝi estis malfermita en 1849 en la Schielandshuis. Okaze de incendio en 1864 perdiĝis parto de la kolekto, sed danke al donacoj ĝi etendiĝis denove. En 1935 la muzeo translokiĝis al nova konstruaĵo.

En 1958 oni aldonis la kolekton de Daniël George van Beuningen, krome desegnaĵoj kaj skulptaĵoj de Auspitz kaj Franz Koenigs, aĉetitaj de Van Beuningen en 1932 kaj 1941. Per tio la muzeo ricevis sian nuntempan nomon.

Pligrandiĝoj de la muzeo okazis precipe en 1971 kaj 1990, kaj denove en 2003 kun grava rekonstruo de la domo. La muzeo disponas pri biblioteko, vendejo kaj restoracio.

Eksteraj ligiloj