Muzeo Brukenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muzeo Brukenthal ĉe ĉefa placo de Sibio.
Enirejo al Muzeul Național Brukenthal

La Muzeo Brukenthal (germane: Brukenthal-Museum, rumane: Muzeul Brukenthal) estas sendube la plej grava tia instituto en Sibio kaj unu el la plej belaj muzeoj de Rumanio. Ĝia ĉefa sidejo estas la Palaco Brukenthal urbokerne.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis donaco de la grafo Samuel von Brukenthal por la germana gimnazio. La guberniestro kaj amiko de Maria Tereza estis kolektinta dumvive amason da pentraĵoj famekonataj. Kelkaj de la 462 bildoj de eŭropaj majstroj transmigris post la Dua mondmilito - spite al la testamento de Brukenthal - al Bukareŝto. Sed intertempe 19 pentraĵoj estis dankinde redonitaj, inter kiuj estas verkoj de Antonello da Messina, Hans Memling, Jacob van Eyck kaj Breughel.

Priskribo de la domo kaj de la bildaro[redakti | redakti fonton]

La palacon urban konstruis de 1778-85 nekonata arkitekto. En la supra etaĝo estis iam la salonoj por akceptoj. Brukenthal mem aranĝis la kolekton en la domo kaj faris ĝin vizitebla de ĉiuj en 1817, afero nekutime tiutempe. Post la restaŭradoj la kolekto nove aranĝitis. Troviĝas tie ĉi krom pentraĵoj de la flandra/holanda skoloj ankaŭ pentraĵoj de germanaj, francaj kaj hispanaj majstroj kiel ankaŭ de gravaj rumanaj artistoj el la 19-a kaj 20-a jarcentoj: de Theodor Aman, Lucian Grigorescu, Stefan Luchian kaj Theodor Pallady. Ankaŭ aŭxstria pentra arto de la 16-a ĝis la 19-a jc estas abunde reprezentata. Ekster tio oni povas admiri plastikojn kaj riliefojn de Tullio Lombardo kaj verkoj el la skolo de Giovanni da Bologna. Artmetiaĵoj kiel fornoj, mebloj, kestegoj, kandelingoj kristalaj ankaŭ videblas. Komenciĝas rondirado je la supra etaĝo. Ĝuste en la ŝtuparo pendas granda bildo kun vido malnova de la urbo, pentrite de Franz Neuhausser. Oni invitatas kompari tiun ĉi kun la aspekto de la moderna urbo, kiu konservis multon da malnovaĵoj.

Sekcioj de la muzeo (parte aliloke)[redakti | redakti fonton]

  • Artgalerioj
  • Biblioteko Brukenthal
  • Historia Muzeo (domo Altemberger)
  • Naturscienca Muzeo
  • Muzeo apoteka
  • Muzeo de ĉasado
  • Salono kun freskoj
  • Laboratorioj por restaŭrado scienca kaj deponejoj

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Brigitta G.H. Hannover Moser: Siebenbürgen, eldonejo Trescher, 2-a eldono, Berlino 2013, p. 115.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]