Muzeo Field
La Muzeo Field aŭ en la angla oficiale The Field Museum of Natural History (mallongigita kutime al Field Museum) estas situanta en Ĉikago, Ilinojso, Usono. Ĝi kuŝas ĉe la marborda Lake Shore Drive ĉe la Lago Miĉigano, parto de sceneca komplekso konata kiel muzeejo Museum Campus Chicago. La muzeaj kolektoj enhavas ĉirkaŭ 21 milionojn da specimenoj,[1] el kiuj nur malgranda parto estas konstante memmontrata. La prezidento de la muzeo estas Richard W. Lariviere.[2]
Kelkaj interesaj montraĵoj en la Muzeo Field Museum estas granda kolekto d dinosaŭraj skeletoj, kompleta serio de homa kultura antropologio (kun objektoj el antikva Egipto, la Pacifika Nordokcidento, la Pacifikaj Insuloj, kaj Tibeto), granda kaj diversa kolekto de taksidermio (kun multaj grandaj animaloj, kiaj du aprezataj afrikaj elefantoj kaj la famaj Cavaj Leonoj aperintaj en la filmo de 1996 The Ghost and the Darkness), la ekspozicio Antikva Ameriko dediĉita al granda kolekto de objektoj el Indianoj, kaj Sue (nome la plej granda kaj plej kompleta skeleto de Tiranosaŭro nune konata).
Enhavo |
Historio[redakti]
Konstantaj ekspozicioj[redakti]
Sue, la Tyrannosaurus rex[redakti]
Biblioteko[redakti]
Priserĉado kaj edukado[redakti]
Notoj[redakti]
- ↑ Scienceblog.
- ↑ Field Museum Names Richard Lariviere as Next President. Alirita 24a Aprilo 2012.

