Muzeo Field

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa Salono.

La Muzeo Field aŭ en la angla oficiale The Field Museum of Natural History (mallongigita kutime al Field Museum) estas situanta en Ĉikago, Ilinojso, Usono. Ĝi kuŝas ĉe la marborda Lake Shore Drive ĉe la Lago Miĉigano, parto de sceneca komplekso konata kiel muzeejo Museum Campus Chicago. La muzeaj kolektoj enhavas ĉirkaŭ 21 milionojn da specimenoj,[1] el kiuj nur malgranda parto estas konstante memmontrata. La prezidento de la muzeo estas Richard W. Lariviere.[2]

Kelkaj interesaj montraĵoj en la Muzeo Field Museum estas granda kolekto d dinosaŭraj skeletoj, kompleta serio de homa kultura antropologio (kun objektoj el antikva Egipto, la Pacifika Nordokcidento, la Pacifikaj Insuloj, kaj Tibeto), granda kaj diversa kolekto de taksidermio (kun multaj grandaj animaloj, kiaj du aprezataj afrikaj elefantoj kaj la famaj Cavaj Leonoj aperintaj en la filmo de 1996 The Ghost and the Darkness), la ekspozicio Antikva Ameriko dediĉita al granda kolekto de objektoj el Indianoj, kaj Sue (nome la plej granda kaj plej kompleta skeleto de Tiranosaŭro nune konata).

Historio

Konstantaj ekspozicioj

Sue, la Tyrannosaurus rex

Biblioteko

Priserĉado kaj edukado

Fieldiana

La Muzeo publikigas kvar sciencajn revuseriojn kiel monografio laŭ la kolektiva titolo Fieldiana, dediĉite al antropologio, botaniko, geologio kaj zoologio.[3] Monografioj de tiaj serioj estas atingeblaj pere de Internet Archive.[4]

Notoj

  1. Scienceblog.
  2. Field Museum Names Richard Lariviere as Next President. The Field Museum. Alirita 24a Aprilo 2012.
  3. Fieldiana. Field Museum. Alirita 2008-01-26.
  4. Internet Archive.