Muzeo Höhler nr. 188 (Gera)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo malantaŭ la Naturhistoria muzeo

La Muzeo Höhler nr. 188 (germane: Museum im Höhler Nr. 188) estas parto de la Naturhistoria muzeo troviĝante en Gera (Germanujo), Nicolaiberg nr 3.

Priskribo de la loko[redakti | redakti fonton]

Sub la domo Schreiber'sches Haus troviĝas profunda bierkelo (Höhler), alta je 11 metroj kaj granda je 252 kubaj metroj. Ĝi estas el la 18-a jarcento kaj la plej malalta en la urbocentro.

En tiu ĉirkaŭaĵo prezentas sin la daŭra ekspozicio kun la temo Mineraloj kaj minado en Orienta Turingio. Oni fokuse lernas pri kelkaj minejoj el tiu tradiciega ekspluatoregiono, nome: pri urano ĉe Ronneburg, la ekspluata regiono de Saalfeld-Kamsdorf, la Tännig-areo proksime de Bad Lobenstein.

Informoj pri la iama elminado en la regiono de Gera ankaŭ abundas per bildesprima prezentado.

Alia temo estas la fiera aserto: Oro el Orienta Turingio - ne nur legendo! En ĉ. 7 metrojn longa gango la linda bunteco de la mineraloj ravas, en ultraviola lumo, la venintojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]