Muzeo Jacquemart-André

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Musée Jacquemart-André
arta muzeo
Lando Francio
Regiono Francilio
Situo 8-a arondismento de Parizo
Urbo Parizo
Adreso 158 boulevard Haussmann
8-a arondismento
Situanta sur boulevard Haussmann
Estiĝo 1913
Malfermo 1913
Koordinatoj 48° 52′ 32″ N, 2° 18′ 38″ O (mapo)48.875432.31057Koordinatoj: 48° 52′ 32″ N, 2° 18′ 38″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Muzeo Jacquemart-André (Parizo)
Muzeo Jacquemart-André (Parizo)
DEC
Map
Musée Jacquemart-André
Kolektoj Belartoj, ornamarto
Retpaĝo www.musee-jacquemart-andre.com
vdr

La muzeo Jacquemart-André (france Musée Jacquemart-André), estas privata muzeo kiu apartenas al la Instituto de Francio (Institut de France) kaj estas lokita en hotelo en la 8-a arondismento de Parizo, proksime al la Triumfa Arko (placo Charles-de-Gaulle), sur la bulvardo Haussmann, 158. La muzeo estis inaŭgurita en 1913, tuj post la morto de Nélie Jacquemart, vidvino de Edŭardo Andreo (Édouard André), kaj prezentas ilian kolekton de artaĵoj kunigita inter 1864 kaj 1912.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Salono de pentraĵoj
Granda salono
Honora duobla helika ŝtuparo ĉe la vintra ĝardeno kun busto de l'Kardinalo Richelieu far Johano Varin

La luksa domego estis kreita de la franca arkitekto kaj dekoristo Henriko Parent (Henri Parent) inter 1869 kaj 1875, laŭ mendo de Edŭardo Andreo (Édouard André), heredanto de unu el la du plej grandaj riĉaĵoj de Francio dum la regado de Napoleono III. Li aĉetis terpecon de 5 700 m2 per konsiderinda sumo de 1 520 000 frankoj.

Fakte Edŭardo demandis de l'arkitekto ke li konstruu domegon ĉirkaŭ granda solono en rotondo, kies Regentecan murlignaĵaron li jam posedis. Ĝi devenis de l'hotelo de Samuel-Jacques Bernard (grafo de Coubert), detruita pro la Haussmanna arkitektura regulo de "alliniigo" de l'fasadoj de l'novaj avenuoj de Parizo. La dimensio de l'ĉambroj ĉe l' maldekstra alo obeis same al la neceso enkadrigi la tri belajn tapiŝojn, kiujn li jam posedis.

Rimarkinda estas la fakto ke la hotelo konstruita por Edŭardo estas la sola kiu ne obeas al tiu strikta alliniiga regulo en la tuta bulvardo. Laŭ la George Orwella konstitucio en La Besto-Farmo, "ĉiuj bestoj estas egalaj, sed kelkaj bestoj estas pli egalaj ol la aliaj"...Kaj Edŭardo Andreo apartenis al la regimento de l'Gvidistoj, persona gvardio de l'Imperiestro.

Sur la bulvardo alta teraso kun ĝardeneto estas konstruita sur bazamento el bazangulaj ŝtonoj nur traborita per du pordegoj. Tiu en la dekstra flanko aliras al la honora korto. La bulvarda fasado, inspirita de l' Malgranda Trianon (Petit Trianon), estas ritmita de pilastroj kun ronda elstaraĵo centre kaj enkadrigita per du pavilonoj. La korto estas fermita per duoncirka murego ankaŭ ritmita de pilastroj kaj kun blinda arkadaro, kun granda arkado en la mezo, kiu antaŭe estis traborita por permesi alirejon al rajdejo kun staloj por 14 ĉevaloj kaj garaĝo por 13 kaleŝoj. Akcesoraj elirejoj ekzistis per la strato de Courcelles kaj la tiama sakstrato Émery (kiu poste fariĝis parto de placo (square) Messine, kiu nun nomiĝas strato Dr. Étienne Lancereaux).

Historio[redakti | redakti fonton]

Edŭardo Andreo estis la ido de protestanta banka familio origine el Nîmes, Francio. En 1872, Edŭardo Andreo aĉetis La Gazeton de Belartoj (la Gazette des Beaux-Arts) kaj prenis la direktadon de la Centra Unio pri Dekoraciaj Artoj (Union centrale des arts décoratifs). Konscia pri la manko de tia muzeo, li uzis sian riĉegan renton por kolekti pentraĵojn, skulptaĵojn, tapetojn kaj artaĵojn, ĉiuj el la 18a jarcento, kiujn li poste montris en sia nova palaceto.

Fresko de Tiepolo en la honora ŝtuparo

En 1881 li edziĝis kun konata pentristino por la alta societo, Nélie (fakte Cornélia, sed ŝi ne ŝatis tiun nomon) Jacquemart, kiu dek jarojn pli frue faris grandan portreton de li. Ŝi asociis sin al la projekto de sia edzo kaj kune ili metode amasigis sian kolekton. Ĉar Nélie ankaŭ interesiĝis pri la Renesanco, aparte la itala, kaj pri la primitivuloj el la 15a jarcento, ili vojaĝis almenaŭ dum duona jaro al Italio kaj aĉetis artaĵojn, kiuj iĝis la dua kolekto de itala Renesanco en Francio, tuj post tiu de muzeo Luvro.

Kiam en 1894, Edŭardo mortis, li lasis Nélie kompletigi ilian estontan muzeon, kiun ili decidis donaci al la Franca Instituto, ĉar male de la ŝtato, ili respektis la volon de la donacintoj. Kaj ili volis, ke ilia luksa domo malfermiĝu kiel muzeo por helpi eduki la popolon. La du kvinonoj de la kolekto, kiujn ili mem elektis por eksponado estas daŭre prezentitaj tiel kiel estis kiam ili vivis tie.

La resto de la kolekto (20%) malfeliĉe daŭre kuŝas en la rezervejoj, eĉ se en ĝi estas maĵoraj objektoj, male de la kutimaj rezervaĵoj de muzeoj. Ili reaperas de tempo al tempo en portempaj ekspozicioj aŭ kiel pruntodono al aliaj muzeoj.

Post kiam ŝi iĝis vidvino dum dek-ok jaroj, ŝi ne plu volis vivi en la domo de la bulvardo Haussmann. Nélie aĉetis la Abatejon de Chaalis en Ermenonville, transprenis tien duonon de la kolekto kaj daŭre kolektadis ĝis sia morto en 1912.

Ŝi estas entombigita tie, meze de belega parko kaj rozĝardeno kaj la abatejo ankaŭ iĝis muzeo de la Franca Instituto, kun la sama nomo kiel la pariza.

La Kolekto de artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Disĉiploj en Emaús, pentraĵo de Rembrandt, ĉirkaŭ 1628

Renesanco[redakti | redakti fonton]

Canaletto, Giovanni Battista Tiepolo, Gian Lorenzo Bernini, Paolo Uccello, Sandro Botticelli kaj Andrea Mantegna.

Flandraj pentristoj[redakti | redakti fonton]

Rembrandt, Antoon van Dyck kaj Frans Hals.

Franca 18a jarcento[redakti | redakti fonton]

Élisabeth Vigée Le Brun, Jean-Marc Nattier, Alfred Boucher, Jacques-Louis David, Jean-Honoré Fragonard kaj Jean-Baptiste-Siméon Chardin

Angla 18a jarcento[redakti | redakti fonton]

Thomas Lawrence, Joshua Reynolds, Thomas Gainsborough

Freŝdataj Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Sankta Georgo kaj la Drako, Paolo Uccello

Nicolas de Largillière. Pentristo de l' franca Granda Jarcento (Grand siècle) kaj de l' Regenteco, 2003-2004

(Jacques-Louis) David, 2005-2006

La Oro de Trakoj, riĉaĵoj de Bulgario, 2006-2007

Maskoj de Ĉinio, ritoj magiaj de Nuo, marto ĝis augusto 2007

(Jean-Honoré) Fragonard, la plezuroj de jarcento, oktobro 2007 ĝis januaro 2008

Afriko - Oceanio: la ĉefverkoj de la kolekto de Barbier-Mueller, marto ĝis aŭgusto 2008

"Van Dyck/ Van-Dejko", de la 8a oktobro ĝis la 25a januaro 2009

Spektu la prezent-filmeton pri l' ekspozicio Van-Dejko:

Turismaj Informoj[redakti | redakti fonton]

E. André kiel Gvidisto de l'Imperiestro, Franz-Xaver Winterhalter
  • Adreso: 158 boulevard Haussmann, 75008 Paris
  • Horaro: ĉiutage de la 10:00 ĝis la 18:00 (eĉ ĉiuj feriaj tagoj)
  • Transporto:
  • : Metroo: stacioj MiromesnilSaint-Philippe du Roule
  • : RER: linio A, stacio Charles de Gaulle - Étoile
  • : Aŭtobusoj: 22, 28, 43, 52, 54, 80, 83, 84, 93
  • Enirprezo — 10 €; 7,30 € — de 7 ĝis 17 jaroj; senpage ĝis 7 jaroj
  • La tikedo inkludas:
  • : Senpagan aŭdiogvidilon en la franca, angla, hispana, itala, japana, nederlanda kaj rusa lingvoj
  • : Viziton de portempa ekspozicio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]