Muzeo Kapodimonte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Kapodimonte
Museo e Gallerie Nazionali di Capodimonte
nacia muzeo • arta muzeo • Italian national museum • museum of modern art • Istituto museale ad autonomia speciale
Lando Italio vd
Situo Napolo
Adreso Via Miano 2
Poŝtkodo 80131
Estiĝo 1757
Koordinatoj 40° 52′ 1″ N, 14° 15′ 1″ O (mapo)40.8669914.250346Koordinatoj: 40° 52′ 1″ N, 14° 15′ 1″ O (mapo)
Muzeo Kapodimonte (Italio)
Muzeo Kapodimonte (Italio)
DEC
Muzeo Kapodimonte
Muzeo Kapodimonte
Situo de Muzeo Kapodimonte
Map
Muzeo Kapodimonte
Jaraj vizitantoj: 193 055 (2016)
Retpaĝo http://www.museocapodimonte.beniculturali.it
vdr

Muzeo Kapodimonte (itale Museo di Capodimonte signifante montopinto) situas ĉe la Palaco Kapodimonte, nome granda Burbona palaco en Napolo, Italio. La muzeo estas ĉefa hejmo de Napolaj pentrarto kaj ornamarto, kun kelkaj gravaj verkoj el aliaj italaj skoloj de pentrarto, kaj kelkaj gravaj skulptaĵoj de Antikva Romio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ampleksa kolekto datas el 1738, kian la Napola reĝo Karlo la 7-a de Napolo kaj Sicilio (poste Karlo la 3-a, reĝo de Hispanio) decidis konstruigi ĉaspalaceton sur la monteto Kapodimonte, sed poste li decidis anstataŭ konstruigi grandan palacon, parte ĉar lia tiama sidejo, nome Palaco Portici, estis tro malgranda por gastigi sian kortegon, kaj parte ĉar li bezonis lokon por la enorma artokolekto de la familio Farnese, kun li estis heredinta el sia patrino, Elisabeta Farnese, lasta posteulo de la duka familio de Parmo.

En 1799, Ferdinand la 1-a kunportis al Palermo plej valorajn erojn el la muzeo. Kio restis estis dispartigita de francaj trupoj de la generalo Championnet. Dum la dujara franca okupado (1806 al 1815), la artokolekto estis transmetita al la Napola Nacia Arkeologia Muzeo. Kiam Ferdinando revenis el Sicilio en 1815, li dungis multajn pentristojn kaj skulptistojn por redekori la palacon, kiu estis finfine kompletita en 1840.

Post la fino de la monarkio, la palaco iĝis nacia muzeo en 1950, kaj multaj el la artaĵoj revenis el la Nacia Muzeo.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La unua kaj dua etaĝoj estas hejmo de la Galleria Nazionale (Nacia Galerio), kun pentraĵoj el la 13a al la 18a jarcentoj inklude ĉefajn verkojn de Simone Martini, Raphael, Tiziano, Caravaggio, Masaccio, Lorenzo Lotto, Giovanni Bellini, Giorgio Vasari, El Greco, Jacob Philipp Hackert kaj multaj aliaj, kiaj Ribera, Luca Giordano, ktp.

Kolekta selekto[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nicola Spinosa, Capodimonte, Electa, Milano 1999.
  • Le Guide di Dove - Campania, Corriere della sera, 2007.
  • Il Museo di Capodimonte, valori di Napoli, Pubblicomit, 2002.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]